Batalo de Sardarapat

La batalo de Sardarapat (armene: Սարդարապատի ճակատամարտ Sardarapati ĝakatamart; turke: Serdarabad Savaşı) estis batalo de la militkampanjo en Kaŭkazio dum la Unua Mondmilito, kiu okazis proksime de Sardarapat en Armenio, ekde la 21-a de majo al la 24-a de majo 1918. Sardarapat situas je 40 kilometroj okcidente de la urbo Erevano. Nuntempe oni konsideras ke kiel konsekvenco de tiu batalo oni ne nur bremsis la turkan okupadon en la ceteron de Armenio, sed ke oni ankaŭ evitis la tutan detruadon de la armena nacio[1].

Batalo de Sardarapat
Konflikto: Turka ofensivo al Suda Kaŭkazio
Sardarabad Memorial.jpg
Memorejo konstruita dum soveta epoko en Sardarapat.
Daŭro: 21a-29a de majo 1918
Loko: Sardarapat
Rezulto: Venko de Armenio
Flankoj
Turkio Armena Nacia Konsilio
Komandantoj
Tovmas Nazarbekjan
Movses Silikjan
Daniel Bek-Pirumjan
Poghos Bek-Pirumjan
Kristapor Araratjan
Vehip Paŝao
Kazim Karabekir
Rüştü Pasha
Information icon.svg
vdr

FonoRedakti

Otomana invado al Orienta ArmenioRedakti

 
Tovmas Nazarbekjan, komandanto de la armenaj armeaj trupoj

Post la Oktobra Rvolucio de 1917 en Rusio kaj la batalhalto subskribita inter la Tria Armeo de la Otomana Imperio kaj la Transkaŭkaza Komisariato en Erzincan, nove formiĝantaj armenaj taĉmentoj anstataŭis rusajn trupojn retiriĝantaj de la kaŭkaza fronto, precipe de la teritorio de Okcidenta Armenio. Profitante la tiutempan arme-politikan situacion, la otomana registaro ekintencis reakiri la teritoriojn okupitajn de la rusa armeo dum la unua mondmilito kaj invadi orientan Armenion kaj Sudan Kaŭkazion poste. La germana registaro, la aliancano de la Otomana Imperio, protestis kontraŭ tiu atako kaj rifuzis helpi la Otomanan Armeon en la operaco. La otomana armeo intencis disbati Armenion kaj kapti rusan Transkaŭkazion kaj la naftoputojn de Bakuo[2].

Lanĉante atakon en februaro 1918, la Tria Armeo de la Otomana Imperio okupis okcidentajn armenajn setlejojn unu post alia. Post la fiasko de Trabzonaj pacaj intertraktatoj en aprilo, La komandanto de la tria armeo Mehmed Wehib Paŝa movis siajn fortojn direkte al Transkaŭkazio. Profitante la akordigan politikon de la gvidado de la nove proklamita Transkaŭkaza Federacia Respubliko, la turkaj armeaj unuoj konkeris la tre fortikan Kastelon de Kars la 25-an de aprilo, tiel kreante rektan minacon al Aleksandrapolo. Post la sieĝo de Kars, la otomanaj trupoj prezentis novajn kondiĉojn al la Transkaŭkazaj aŭtoritatoj, postulante la kapitulacon de Aĥalkalako, Aĥalciĥo kaj Aleksandrapolo, same kiel de la fervojo Aleksandropol-Ĝulfo, kiun la turkaj trupoj povus uzi por atingi Tabrizon kaj meti manojn sur ĉiujn Transkaŭkazajn fervojojn antaŭ la fino de la milito kontraŭ la britoj[3].

Nevolante atendi la finon de intertraktadoj kun la transkaŭkaza delegacio en Batumo, la turkaj trupoj prenis Aleksandropolon per rapida ofensivo la 15-an de majo, kreante minacon de konkero por la tuta Orienta Armenio.

Por eniri en Orientan Armenion, la Turka Milita Komando faris regrupigon de siaj trupoj. Por povi rezisti la atakon, komandanto de la Armena Korpuso, ĉefkomandanto de la Armena Armeo Tovmas Nazarbekjan decidis protekti la strategiajn vojojn al Erevano kaj Tbiliso. Parto de la armenaj trupoj, kiuj forlasis Aleksandropolon, inkluzive de iuj unuoj de la unua divizio de la armenaj korpusoj, same kiel pluraj unuoj ene de la Speciala Armena Taĉmento, retiriĝis al la ebenaĵo Ararat. Ĉi tie sub la ĝenerala komando de Movses Silikjan, la Taĉmento de Erevano de la Armenaj Armitaj Fortoj estis kreita kun tasko malhelpi la turkan atakon kontraŭ Erevano[4].

Erevano sojle de la bataloRedakti

 
Georgo la 5-a, katolikoso de Armenio, ne nur ne forlasis la eklezian sidejon sed ankaŭ kuraĝigis la armenojn batali kontraŭ la turkoj.

La invado de la turka armeo metis la armenan politikan gvidadon kaj en Tbiliso kaj en Erevano en malfacilan situacion. La 19-an de majo, post invado de Surmalu, turka generalo Halil Kut (la onklo de Enver Paŝao) deklaris en Batumo, ke "la armenoj estis venkitaj kaj devas esti obeitaj." Aliflanke, la armena delegacio reprezentita en la intertraktadoj de Batumo ( Aleksander Ĥatisjan, Hovhannes Kaĝaznuni) per kablo sendita al Ĥaĉatur Karĉikjan, la armena membro en la Transkaŭkaza Komisariato, rekomendis "montri reziston al turkoj"[5].

Meze de vasta paniko en la distrikto de nuna Gjumri, la Ararat-ebenaĵo kaj Erevano post la atako de la turkaj trupoj, la Erevana urbestraro en kunsido la 18-an de majo aprobis la proponon de urbestro Tadevos Tosjan transdoni la urbon al la turkoj sen rezisto, evakui la loĝantaron kaj konduki ilin al la montoj. Sed la decido transdoni Erevanon donis neniujn praktikajn rezultojn, ĉar la Plenuma Korpo de la Armena Nacia Konsilio de Tbiliso,la Speciala Komitato, estrata de la prezidanto de Erevana Nacia Konsilio Aram Manukjan akre kontraŭis tian disvolviĝon kaj renversis la decidon (supera potenco en Erevano kaj la provinco Erevano estis donita al la Speciala Komitato). Laŭ la ordo de Aram Manukjan kaj kun la helpo de nekredeblaj 1500 loĝantoj, la defendoj de Erevano, precipe la areo proksime al Jerablur, estis fortikigitaj[6][7].

La 18-an de majo, Aram Manukjan akompanita de la komandanto de Erevano Arŝavir Ŝahĥatuni, vizitis Eĉmiadzin por instigi la Katolikoson Georgo la 5-a forlasi la urbon pro sekurecaj kialoj. Sed li ne nur malakceptis la proponon, sed ankaŭ instigis la militistaron rezisti la otomanan antaŭeniĝon. Pli posta legendo asertis ke preĝejaj sonoriloj sonoris dum ses tagoj vokante armenojn el ĉiuj sociaj kampoj: kamparanoj, poetoj, forĝistoj, kaj eĉ la klerikoj, por amasiĝi por formi organizitajn armeunuojn. Civiluloj, inkluzive infanojn, helpis pri la penado ankaŭ, ĉar "Ĉaroj tiritaj de bovoj, akvobubaloj kaj bovinoj blokis la vojojn alportante manĝaĵojn, provizaĵojn, municiojn kaj volontulojn de la ĉirkaŭaĵo" de Erevano[8].

En la sekvaj tagoj, Manukjan ludis esencan rolon en stabiligo de la situacio en Erevano kaj la apudaj regionoj kaj renversado de la skalo en la favoro de la armenoj. Matene de la 19-a de majo, li ordonis al la komandanto de la unua divizio, generalo majoro Movses Silikjan ĉesi la retiriĝon de armenaj trupoj kaj deturni la turkan atakon kontraŭ Erevano ĉiakoste. Tiucele Manukjan promesis fari organizan laboron en mallonga periodo, kolekti laborforton kaj municion. En la postaj tagoj, varbado estis organizita sur strato Astafjan, en la angla parko, antaŭ la Seminario de Instruistoj kaj aliloke por volontuloj aliĝi al la armeo ĉe la komenco de la Batalo[9].

BataloRedakti

 
Generalo Movses Silikjan, komandanto de la armenaj fortoj.

Turka flankoRedakti

Formi parton de la 36-a turka divizio moviĝanta direkte al Aleksandropolo - Erevano estis la 106-a, 107-a kaj 108- a Infanteriaj regimentoj, unu fusilbataliono, du artileriaj sekcioj. La turka armeo estis plu subtenata de aparta kavaleria regimento kaj alia de 1 500 kurdaj batalantoj. La turkaj trupoj estis entute 7 500 - 10 000 soldatoj kaj oficiroj, inkluzive la kurdojn. La turkoj disponis pri 40 kanonoj.

Armena flankoRedakti

Dum la Batalo de Sardarapat, la fortoj de la armena flanko formis parton de la Erevana taĉmento, kies aliaj unuoj partoprenis en la Batalo de Aparan kontraŭ la 9-a Turka Divizio. Generalo majoro Movses Silikjan estis la komandanto de la taĉmento, dum kolonelo Aleksander Vekiljan funkciis kiel la stabestro en la konstruaĵo de la Gevorgjan Teologia Seminario de Eĉmiadzin.

Inkluditaj en la Erevana unuo de la Speciala Armena Taĉmento estis la 1-a (kolonelo Juzbaŝev) kaj 2-a (kolonelo Ĉaĥmaĥĉev) Infanteriregimentoj de Van de la tria Speciala Brigado, la dua Speciala Kavaleriregimento de Zejtun (kvar kavaleriaj batalionoj, kolonelo Salibekjan), la infanteriregimentoj de Ĥnus kaj Karakilisa (kolonelo Kazimirsi) kiuj formis parton de la armeunuoj de la dua speciala brigado, la regimento de Erzincan (6 batalionoj, Karapet Hassan-Pasŝjan) de la unua speciala brigado, same kiel la unua speciala kavaleria regimento (milita stelŝino Pavel Zolotarev).

Kvin infanterioj sub la komando de kolonelo Kristapor Araratjan estis inkluditaj en la Erevana taĉmento, kiu ankaŭ implikis plurajn taĉmentojn kunmetitajn de okcident-armenaj intelektuloj, jezida kavaleria bataliono (sub la ordonrajto pri Usub Bek kaj Jangir Agha), same kiel granda nombro da milicaj voluntuloj. La armenaj trupoj estis kunmetitaj de entute 9,000-10,000 soldatoj kaj oficiroj, kaj sumiĝis al 6,000-6,500 post kiam iu parto de ili estis ekspedita al la fronto de Aparan. La armenoj havis 28 kanonojn je sia dispono sed nur 16-20 estis uzataj dum militaj operacoj[10][11].

Manovroj antaŭ la bataloRedakti

 
La rivero Aĥurjan estis grava scenejo de la batalo de Sardarapat.

Sojle de la okupo de Aleksandropolo, unu el la taskoj de la armenaj trupoj estis la defendo de fervojoj kaj vojoj ligantaj Aleksandropolon al Erevano kaj Tbiliso. Post la falo de Aleksandropolo, tiuj grupoj devis retiriĝi al Hamalu-Karakilisa kaj la Ararat-ebenaĵo pro progresantaj otomanaj trupoj. La 19-an de majo, la 26-a turka divizio prenis la trajnodeponejon Gharaghula (Getap) proksime al la rivero Aĥurjan kaj komencis antaŭeniri al Erevano. Kelkaj subsekcioj de la dua speciala brigado kunmetita de la infanteriregimentoj de Ĥnus kaj Karakilisa, same kiel parto de la unua speciala brigado (la infanteria regimento de Erzincan kaj aliaj unuoj) iom post iom retiriĝis de Anio kaj Aragaco sur la maldekstra bordo de la rivero Aĥurjan direkte al Sardarapat de la 16-a ĝis 19-a de majo. Dum la retiriĝo, eĉ antaŭ interbatalado kun la ĉefaj otomanaj trupoj, ilin atingis fajro de la avangarda kurda kavalerio de la 36-a divizio[12].

La retiriĝo de tiuj subsekcioj per la Aleksandropol-Erevana itinero ludis esencan rolon por la Erevana taĉmento laŭ ŝparado de tempo kaj regrupigado de fortoj. De la 16a ĝis la 17a de majo iuj el la taĉmentoj de la Erevana taĉmento kun sidejo en Sardarapat estis urĝe senditaj al Araks kaj Karaburun por rezisti la otomanan antaŭeniĝon al la Ararat-ebenaĵo, dum iuj aliaj estis senditaj al Erevano por pretiĝi por la batalo kaj ricevi plibonigon de volontuloj kaj armilaroj[13].

Sub ĉi tiuj cirkonstancoj, laŭ la ordono de armea komandanto Tovmas Nazarbekjan kaj stabestro de la trupoj Evgenij Vjŝinskij, la armenaj trupoj estis regrupigitaj kaj rearanĝitaj por ĉesigi otomanajn atakojn en apartaj lokoj, precipe en Aleksandropol-Sardarapat kaj Karakilisa. Laŭ instrukcio ricevita de la Ĉefa stabo la 19-an de majo, generalo majoro Movses Silikjan decidis koncentri la soldatojn kiujn li havis je dispono en Eĉmiadzin kaj eviti la atakon de la turkoj sur Erevano per kontraŭatako.

 
Ararato vidata el Iğdır

La 20-an de majo, la avangardaj armenaj trupoj estis devigitaj forlasi Araks kaj Karaburun-staciojn, retiriĝi de la promontoroj de Mastara, Talin kaj Aŝnak, troviĝante en Sardarapat. Vespere de la 20-a de majo, la retiriĝintaj trupoj de la 1-a Speciala Brigado, la Regimento de Erzincan kaj duona bataliono de la Regimento de Ĥnus (sub la komando de Karapet Hassan-Paŝajan), moviĝis pli profunde de Sardarapat al la vilaĝo Aragaco[14][15]. Kiel rezulto de la turka invado en la direkto de Aleksandropolo-Erevano, la grupoj defendantaj Surmaliu estis en danĝero esti fortranĉitaj de la ĉeftrupoj de la Erevana taĉmento kaj ĉirkaŭitaj de la otomanoj. La 18-an de majo, la malamikaj trupoj atakis la armenan unuon en Koghb, kiu, laŭ la ordono de Silikjan, retiriĝis al la ponto Karakala. La 19-an de majo, la armeunuoj de la 4-a turka trupo invadis Surmalu de Bajazet, serĉante transiri la riveron Araks kaj atingi la malantaŭon de la Erevana taĉmento. Post montrado de iom da rezisto en montpasejoj kaj altaj grundoj proksime de Iğdır[16], la armenaj unuoj (unua kaj dua regimentoj de Van) devis retiriĝi al Iğdır la 20-an de majo, kie ili ricevis ordonon de Erevano transiri al la maldekstra bordo de Araks trans la ponton de Margara, forbruligante la menciitajn pontojn poste. Post kaptado de Surmalu, la otomanaj trupoj estis tiel fortranĉitaj de la milita scenejo de Sardarapat. La armenaj volontuloj aranĝis la defendon de la pontoj, malhelpante ĉian provon de la turkoj transiri la riveron kaj ataki la armenojn de la malantaŭo[17].

Laŭ la ordo de Silikjan, iuj el la tria subsekcio de la tria speciala brigado (4-a regimento de Van, sub la komando de kolonelo Tigran Baghdasarjan) estis postenigitaj en tiuj lokoj por defendi la malantaŭon de la sudo kaj malhelpi la otomanojn transiri la riveron[18].

SekvoRedakti

 
Armenaj fortoj post la batalo.

Kun la otomanaj trupoj en plena fiasko, generalo Silikjan deziris premi sian avantaĝon kun la espero de forpelado de la otomanoj de Aleksandropolo kaj Kars. Sed, preskaŭ tuj, li estis informita pri la daŭraj intertraktadoj inter la otomana gvidado kaj la Armena Nacia Konsilio en Tbiliso kaj la Komandanto Tovmas Nazarbekjan diris, ke ili ĉesigu militajn operacojn en la regiono. Kvankam membroj de la Nacia Konsilio estis vaste kritikitaj pro donado de tiu ordono tiutempe, tiu decido estis aranĝita ĉar la municiejoj preskaŭ estis malplenigitaj kaj otomanaj komandantoj ricevis freŝajn plifortikigojn[19].

La naŭ-taga Batalo de Sardarapat finiĝis kun la plena venko de Armenio, rezulte de kiu la rivalo estis forĵetita 50-65 km kaj la tuja minaco al Erevano estis forigita. La venko ludis gravan rolon en la parta fiasko de la turka invado de Orienta Armenio, kaj ankaŭ en certigado de venka kontraŭofensivo en Aparan kaj la heroa rezisto en Karakilisa. La Batalo de Sardarapat savis la lokulojn kaj okcidentajn armenajn rifuĝintojn de tuja masakro. La venko akirita multe kostis sed ankaŭ kontribuis al plibonigo de la rolo de erevanaj politikaj kaj sociaj organizoj, same kiel de lokaj aŭtoritatoj kaj ĉefaj personoj. Fakte, ĉi tiu triumfo starigis la fundamenton por la starigo de nova sendependa Armenio.[20] .

La otomanaj malvenkoj ĉe Sardarabad, Aparan kaj Karakilisa forigis la neniigon de la armena nacio, kaj la venkoj ĉi tie estis esencaj permesi al la Armena Nacia Konsilio deklari la sendependecon de la Unua Respubliko de Armenio la 30-an de majo (retroaktive al la 28-a de majo). Kvankam la kondiĉoj pri kiuj Armenio konsentis en la Traktato de Batumo (4-a de junio 1918) estis troe severaj, la malgranda respubliko povis rezisti ĝis la otomanoj estis devigitaj retiriĝi de la regiono kun la fino de la Unua mondmilito en 1918.

KonsekvencojRedakti

 
Danke al la venko, la armenoj povis proklami la fondaĵon de la Unua Armena Respubliko.

Du tagojn post la batalo de Sardarapat, la 28-an de majo 1918, la Armena Nacia Konsilio en Tbiliso proklamis la sendependecon de la Armena Demokratia Respubliko. Zorgoplena pro la invado de la turkoj en Armenio, la Kartvela Demokratia Respubliko petis kaj atingis la germanan protekton. La ĉeesto de la Turka Islama Armeo je 7 km de Erevano kaj apenaŭ je 10 km de Eĉmiadzin (sanka urbo de la Armena Apostola Eklezio) devigis al la Armena Demokratia Respubliko subskribi la Traktaton de Batumi la 4-an de julio 1918. La respubliko ekzistis ĝis la preno de Armenio far la bolŝevikoj en novembro 1920.

HeredaĵoRedakti

 
Memorilo pri la venko dum la Batalo de Sardarapat

La batalo de Sardarabad okupas specialan lokon en la armena historia memoro kaj ofte estas komparata kun la batalo de Avarajr de la jaro 451 p.K[21]. Gvidantoj de la Unua Respubliko ofte alvokis la nomon de la batalo, admonante siajn homojn aspiri la ekzemplon de tiuj, kiuj batalis kaj partoprenis ĝin[22][23]. La batalo malofte estis menciita aŭ ricevis nur malmulte da signifo en sovetia historiografio ĝis la morto de Josif Stalin[24][25]. Meze de la 1960-aj jaroj, kelkaj sovetiaj historiistoj komencis reliefigi ĝian gravecon, same kiel tiun de Aparan kaj Karakilisa. La sovetia milita historiisto Evgenii F. Ludshuvet, ekzemple, emfazis, ke ĉi tiuj bataloj, batalitaj de la "armenaj daŝnakaj fortoj", helpis malrapidigi la turkan antaŭeniĝon al Bakuo kaj helpis mildigi iom da premo kontraŭ tiu urbo. Rimarkindaj sovetiaj armenaj literaturaj figuroj kiel Hovhannes Ŝiraz kaj Parujr Sevak, kies verko "Sardarapat" fariĝis populara kanto, komponis kantojn kaj verkis poemojn, kiuj laŭdis la armenajn batalantojn.  Ivan Bagramjan, marŝalo de Sovetunio kaj mem partoprenanto de la batalo, priskribis ĝian gravecon jene:

La signifo de la batalo de Sardarapat estas bonega ... Se ili [la armenaj trupoj] ne venkus la otomanojn tie, ili irus al Eĉmiadzin kaj Erevano - nenio restus de Armenio, nenio estus savita ... La armenoj venkis kaj, danke al ili, nia popolo konservis sian fizikan ekziston ene de la nunaj limoj de Armenio.

Post la memoraj solenaj celebroj de la kvindeka datreveno de la Armena genocido en 1965, sovetaj aŭtoritatoj konsentis pri la konstruado de monumento kaj parko dediĉitaj al la armena venko proksime de la loko de la batalo. Arkitekto Rafajel Israjeljan estis komisiita projekti la monumenton, kiu estis finita en 1968[26]}}.

La bataloj de Sardarapat, Bash AbaranAparan kaj Karakilisa estas kolektive konataj kiel la "Heroaj bataloj de majo" en armena historiografio (Մայիսյան հերոսամարտեր Majisjan herosamarter ).

Ĉiujare, la Prezidanto de Armenio vizitas la monumenton la 28-an de majo. Dum tiu tago, multaj kulturaj kaj militaj eventoj kaj paradoj okazas.

ReferencojRedakti

  1. turke Uras, Esat. Tarihte Ermeniler ve Ermeni Meselesi (The Armenians in History and the Armenian Question). Belge Yayınları, 1976, p. LXVII.
  2. (2003) The Burning Tigris: The Armenian Genocide and America's Response. Novjorko: HarperCollins. ISBN 0-06-055870-9.
  3. (1990) Armenia, The Survival of a Nation, 2nd ed. Novjorko: St. Martin's Press. ISBN 0-7099-0210-7.
  4. (1971) The Republic of Armenia (angle). University of California Press. ISBN 9780520019843.
  5. (17an de februaro 2011) Caucasian Battlefields: A History of the Wars on the Turco-Caucasian Border 1828–1921 (angle). Cambridge University Press, p. 457–469. ISBN 9781108013352.
  6. (17a de februaro 2011) Caucasian Battlefields: A History of the Wars on the Turco-Caucasian Border 1828–1921 (angle). Cambridge University Press, p. 470–476. ISBN 9781108013352.
  7. Bal, Halil . “Brest-Litovsk Antlaşması'ndan Sonra Türkiye ve Ermeniler”, Yakın Dönem Türkiye Araştırmaları, Caucasus Divisions, Axis History Forum., p. 40–47. 
  8. Սարդարապատի հաղթանակը, Հայաստան, մայիս 1918. Իրավաբան. գրակ. հրատ., p. 34–35.
  9. Nazaryan, Aram . “Արևմտյան Հայաստանի մասին դեկրետը. արևմտահայ զորամասերի կազմավորումը”, Հայագիտությունը դպրոցում, p. 11–17. 
  10. "Հայկական ազգային բանակային կորպուսի ստեղծման պատմությունից", paĝoj 6–12.
  11. "Հովակիմ Մելիքյանի հուշերը․ 1918 թվականի մայիսյան հերոսամարտերը մասնակիցների հուշերում", paĝoj 68.
  12. Սարդարապատ Բաշ-Ապարան Ղարաքիլիսա: 1918 թ. մայիսյան հերոսամարտերը, p. 174.
  13. (1998) Սարդարապատ Բաշ-Ապարան Ղարաքիլիսա: 1918 թ. մայիսյան հերոսամարտերը, p. 170.
  14. (2014) Ալեքսանդր Շնեուրի հուշերը․ 1918 թվականի մայիսյան հերոսամարտերը մասնակիցների հուշերում, p. 36–39.
  15. (2014) Հովակիմ Մելիքյանի հուշերը․ 1918 թվի մայիսյան հերոսամարտերը մասնակիցների հուշերում, p. 64–65.
  16. (2014) Մանասեր Մանասերյանի հուշերը․ 1918 թվի մայիսյան հերոսամարտերը մասնակիցների հուշերում, p. 31.
  17. (2010) Հայոց պատմություն, գիրք երկրորդ (XVII դ. երկրորդ կես – 1918 թ.), հատոր 3, p. 642.
  18. (2014) Հովակիմ Մելիքյանի հուշերը․ 1918 թվականի մայիսյան հերոսամարտերը մասնակիցների հուշերում. Erevano: Բանբեր Երևանի համալսարանի, p. 65–66.
  19. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, pp. 193–194.
  20. Սարդարապատ Բաշ-Ապարան Ղարաքիլիսա: 1918 թ. մայիսյան հերոսամարտերը, p. 185.
  21. Karapetyan, Armen (2008). “Ավարայր և Սարդարապատ [Avarajr kaj Sardarapat]” (armena). 
  22. (1971) The Republic of Armenia: The First Year, 1918–1919, Vol. I. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-01984-9.
  23. (1996) The Republic of Armenia, Vol. IV: Between Crescent and Sickle, Partition and Sovietization. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-08804-2.
  24. Hovannisian. The Republic of Armenia, vol. I, p. 35, n. 77.
  25. (2006) The Armenians: From Kings And Priests to Merchants And Commissars. Novjorko: Columbia University Press. ISBN 0-231-13926-8.
  26. (1978) Մարշալ Բաղրամյան, Կյանքի և Գործունեության Ուրվագիծ [Marshal Baghramyan: An Outline of His Life and Work] (). Erevano: Hayastan Publishing, p. 32.