Vehip Paŝao

Mehmed Vehib Paŝao(en moderna turka: Kaçı Mehmed Vehip Paşa) naskiĝis en Ioanino, iama Otomana Imperio, nun en Grekio, en 1877. Li estis generalo en la Otomana Armeo. Li batalis en la Balkanaj militoj kaj en pluraj scenejoj de la Unua Mondmilito. En siaj lastaj jaroj, li estis militista konsilanto de la Etiopa Armeo dum la Dua italio-etiopia milito. Li mortis en 1940 kaj estis enterigita en tombejo de Istanbulo.

Mehmet Vehib (dekstre) kaj sia pli aĝa frato Esad Paŝao (maldekstre)