Aparan (armene: Ապարան; ĝis 1935, Baŝ Aparan) estas urbo en Armenio, situanta en la provinco Aragacotno, je 50 kilometroj nord-okcidente de Erevano. Ĝi havas miksitan loĝantaron de armenoj kaj kurdoj (jezidoj), kalkulante 5,711 en la censo de 2001. La urbo estis nomita Baŝ Aparan (Բաշ-Ապարան) ĝis 1935[1].

Aparan
urbo en Armenio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 0301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 400  (2015) [+]
Loĝdenso 1 829 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 44° 21′ O (mapo)40.59611111111144.353611111111Koordinatoj: 40° 36′ N, 44° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 880 m [+]
Areo 3,5 km² ( 350 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Aparan (Armenio)
Aparan (Armenio)
DEC
Aparan
Aparan
Situo de Aparan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aparan [+]
vdr

Etimologio redakti

Oni ofte kredas, ke la nomo de Aparan devenas de la armena vorto Aparank, signifanta reĝan palacon. Tamen, tra la historio, la urbo estis konata kun malsamaj nomoj inkluzive de Kasagh , Paraznavert, Abaran kaj Abaran Verin. Poste, ĝi estis konata kiel Bashŝ Aparan (Բաշ Ապարան) ĝis 1935, kiam la nomo estis finfine ŝanĝita al Aparan[2].

Historio redakti

Frua historio kaj mezepoko redakti

 
Baziliko de la Sankta Kruco, 4a jarcento.

La unua referenco al la urbo Aparan estis farita de Ptolemeo dum la 2-a jarcento. Ptolemeo nomis la setlejon Kasala; la helenigita versio de la armena nomo de Kasagh. Ĝi estis la centro de kantono Nig de la provinco Ajrarato de la antikva Armenio. Kasagh estis sub la administrado de la armena nobela familio Gntunik, sub la regado de la arsakida dinastio de Armenio. La Gntunikaj princoj fondis la Bazilikon de Kasagh antaŭ la fino de la 4-a kaj komenco de la 5-a jarcentoj.

Inter la 9a a.K kaj 11a jarcentoj, Aparan estis parto de la Bagratida Armenio. Ekde la 10-a jarcento, la setlejo Kasagh iĝis konata kiel Aparan. La nova nomo originis de la vilaĝo Aparank situanta en la provinco Moksoene de la Reĝlando Armenio, kiam iuj restaĵoj de la praa armena monaĥejo Sankta Kruco de Aparan estis transdonitaj al la urbo Kasagh.

Post la falo de Anio sub la bizancanoj en 1045, la selĝukoj okupis plej grandan parton de la Armena Altebenaĵo de 1064. Meze de la 13-a jarcento, Armenio iĝis parto de la Ilĥanlando de la Mongola Imperio.

Ekde la lasta kvarono de la 14-a jarcento, la sunaisma tjurka tribo ak-kojunloj transprenis Armenion, inkluzive de Aparan, antaŭ esti invadita de Timur en 1400. En 1410, Armenio falis sub la regado de la ŝijaisma tjurka tribo kara-kojunloj.

Frua moderna periodo redakti

 
Aparan

Inter 1502 kaj 1828, Armenio iĝis parto de la persa ŝtato sub la regado de safavidoj, afŝaridoj kaj kaĝaroj kun mallongaj periodoj de otomana regado inter 1578 kaj 1603 kaj poste inter 1722 kaj 1736. Aparan estis parto de la Ĥanato de Erevano sub la regado de Irano.

En la 16-a jarcento, la latina diocezo de Naĥiĉevano estis translokigita al pli centra Aparan, pli proksime al la realaj katolikaj komunumoj. Ĉirkaŭ 1620, Gregorio la 15-a instigis la fondon de Fratres Unitores (ekskluziva armena branĉo de dominikanoj) seminario en Aparan. La sidejo leviĝis la 21-an de februaro 1633 kiel ne-metropola ĉefepiskopejo Naĥiĉevano, sed la dioceza agado ŝajne efike haltis post tiu jarcento. Ĝi estis subpremita en 1847, ŝajne vaka ekde 1765, ĉar ĝiaj fideluloj fuĝis de la lando dum la detruaj militoj inter la otomanoj kaj safavidoj.

La armena historiisto Zakaria de Kanaker, uzis la nomon Kasagh por aludi Aparan dum la 17-a jarcento. Komencante de la 18-a jarcento, Aparan iĝis konata kiel Baŝ Aparan en persaj kaj turklingvaj dokumentoj.

En 1828, post la Rusa-Persa Milito, Aparan estis inter la teritorioj transdonitaj al la Rusa Imperio kiel rezulto de la Traktato de Turkmenĉajo subskribita la 21an de februaro 1828.

Moderna historio redakti

 
Monumento al la Batalo de Aparan.

Dum la jaroj de la Armena genocido multaj armenaj rifuĝintaj familioj alvenis en Baŝ-Aparan de la okcident-armenaj urboj Van, Muŝ, Alaŝkert kaj Karin inter 1914 kaj 1918. Multaj aliaj familioj ankaŭ alvenis de la orienta armena urbo Ĥoj.

La urbo estis la loko de la Batalo de Aparan kontraŭ la turka armeo la 21-an de majo 1918, dum la militkampanjo en Kaŭkazio de la Unua Mondmilito, kiam la turka invado de la ĵus sendependa Respubliko Armenio estis turnita. Dum la mallonga periodo de sendependeco, Baŝ Aparan fariĝis gavar (administra distrikto) de Armenio.

Sub la sovetia regado fondiĝis la rajono Baŝ Aparan en 1930. En 1935 la nomo estis oficiale ŝanĝita al Aparan. En 1963, Aparan ricevis la statuson de urbotipa setlejo.

Impona monumento al la Batalo de Aparan estis starigita en 1978 tuj norde de la urbo, projektita de arkitekto Rafael Israeljan.

Post la sendependeco de Armenio disde Sovetunio, Aparan ricevis la statuson de urbo ene de la provinco Aragacotno, laŭ la administraj reformoj de 1995.

Geografio redakti

 
Naturo ĉirkaŭ Aparan

Historie, Aparan situas en kantono Nig de la historia provinco Ajrarato de la Armena Reĝlando.

Nuntempa Aparan situas ĉe la orientaj deklivoj de la monto Aragaco kaj la nordaj deklivoj de la monto Ara, ĉe la bordo de la rivero Kasagh, kun alto de 1880 metroj super la marnivelo. La urbo situas je aŭtovoja distanco 42 km norde de Erevano kaj 32 km norde de la provinca ĉefurbo Aŝtarako, sur la ĉefa nord-suda vojo de Armenio.

Aparan havas alpan klimaton ĝenerale kun la influo de malvarma duonarida klimato. la urbo estas karakterizita per neĝaj vintroj kaj mildaj humidaj someroj. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ −7 °C vintre kaj 18 °C somere. La jara pluvado estas inter 450-600 milimetroj.

Demografio redakti

 
Altaro de la Kapelo de la Espero en Aparan

Multaj loĝantoj de Aparan estas la posteuloj de armenaj migrantoj de la urboj Van, Muŝ, Alaŝkert kaj Karin, kiuj alvenis en la areo evitante la masakrojn de la la armenoj dum Unua Mondmilito.

Nuntempe la urbo havas ĉefe armenan loĝantaron kun tre malgranda (~ 1%) malplimulto de pontaj grekoj kaj kurdoj.

Jen la demografia templinio de Aparan ekde 1831:

Jaro 1831 1873 1914 1931 1959 1979 2001 2011 2016
Loĝantaro 386 1,353 2,337 2,666 2,662 5,990 6,614 6,451 5,300

La granda plimulto de la loĝantaro apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Aragacotno kun la katedralo Sankta Mesrop Maŝtoc en Oŝakan. La preĝejoj de la Sankta Kruco kaj de la Sankta Dipatrino, devenantaj respektive de la 5a kaj 19a jarcentoj, ankoraŭ funkcias por religiaj aferoj.

Kulturo redakti

 
Statuo al Tigran Petrosjan, fama armena ŝakludisto.

Aparan havas kulturan palacon, publikan bibliotekon, muzikan lernejon kaj artan lernejon administratan de la komunumo.

Estas multaj lokoj de kultura intereso en la urbo:

  • Baziliko de la Sankta Kruco de Kasagh, konstruita dum la 4-a jarcento, unu el la plej malnovaj pluvivaj preĝejoj en la armena altebenaĵo. La baziliko estas sen-data kaj estis parte restaŭrita en 1877.
  • Monumento al la Batalo de Aparan starigita en 1978.
  • Maŭzoleo de generalo Drastamat Kanajan proksime de la batalmonumento, reentombigita en Aparan la 28-an de majo 2000.
  • Parko Armena Alfabeto Aparan kaj la statuo de la armena klerulo de la 12-a jarcento Mĥitar Goŝ.
  • La 33-metra alta Sankta Kruco de Aparan kaj la Sankta Triunua Altaro de Espero konsekrita en oktobro 2012. La kruco estas metala strukturo konsistanta el kelkaj malgrandaj metalaj krucoj, rilate al la nombro da jaroj de kiam Armenio adoptis kristanismon en 301. Tiel, ĉiujare en oktobro, kruco aldoniĝas al la monumenta strukturo[3].

Transportado redakti

 
Fama bakejo en Aparan uzante la tradician armenan bakejon nomata tonir armenlingve

Aparan situas ĉe la aŭtovojo M-3, kiu ligas la armenan ĉefurbon Erevano kun la kartvela ĉefurbo Tbiliso , pasante tra Aparan survoje al la provinco Lori. Reto de regionaj vojoj ligas la urbon kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj, same kiel la provincojn Ŝirako kaj Armaviro[4].

Ekonomio redakti

Aparan kutimis esti ĉefa centro de tapiŝa kaj teksa produktado dum la sovetiaj jaroj. Tamen kun la dissolvo de Sovetunio la ekonomio draste malpliiĝis.

Nuntempe Aparan estas hejmo de la Nig-fabriko por elektraj produktoj fondita en 1964, la Fromaĝfabriko Aparan fondita en 1982 (privatigita en 1995), kaj la Grupo Aparan por enboteligita akvo, nealkoholaĵoj kaj laktaĵoj, fondita en 2006, kaj la Gntunik-uzino por bakejo kaj laktaĵoj.

Multaj restoracioj de Aparan ofertas lokan kaj tradician kuirarton, kaj turistoj kaj funkcias hotelo Kasaghi Amrots.

Edukado redakti

Aparan estas hejmo de 2 bazlernejoj, same kiel la fizika kaj matematika mezlernejo. En la urbo funkcias ankaŭ 2 antaŭlernejaj infanĝardenoj.

La mezlernejo Aparan pri fiziko kaj matematiko estis fondita en 2009 surbaze de la lernejo de Jeghiŝe Varĵapet malfermita en 1903. Nuntempe, loĝante ĉirkaŭ 180 studentoj, la lernejo havas specialigitajn klasojn pri homsciencoj, natursciencoj kaj matematiko. La lernejo estas ekipita per ĝisdataj laboratorioj por fiziko, kemio kaj biologio, kune kun 2 komputilaj ĉambroj.

Sporto redakti

FC Nig Aparan reprezentis la urbon en la enlandaj futbalaj konkursoj post la sendependeco de Armenio. Tamen, kiel multaj aliaj armenaj kluboj, ĝi estis dissolvita en 1999 pro monaj malfacilaĵoj. La urbo havas sportan lernejon kun futbala trejnejo.

Aparan kutimis esti ĉefa centro por vintraj sportoj. Skiejo kun skitelferoj kutimis funkcii proksime de la urbo dum la sovetiaj tagoj. Estas antaŭvidite rekonstrui la feriejon en proksima estonteco[5].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti