Muŝ-dialekto (armene: Մշոյ բարբառ, Mšo barbař) estas okcident-armena dialekto antaŭe parolita en la urbo Muŝ (Muş) kaj la historia regiono Tarono, en nuna orienta Turkio. Kiel rezulto de la ekstermo de la indiĝena armena loĝantaro dum la genocido de 1915, la dialekto hodiaŭ preskaŭ formortis kun nur kelkaj mil denaskaj parolantoj en kelkaj vilaĝoj en Armenio kaj tri armenaj loĝataj vilaĝoj en la provinco Samcĥe-Javaĥeti de Kartvelio.

En la frua 20a jarcento, la Muŝ-dialekto estis parolata en la urboj Bitlis, Xizan (Hizan), Khlat (Xlat), Arjesh, Bulanikh, Manazkert, Khnus (Xnus) kaj Alashkert. La dialekto disvastiĝis okcidente de la lago Van.

Dum la Rusa-Turka Milito de (1877-78), armenoj de Muŝ kaj Alaŝkerto establis vilaĝojn en la Erevana gubernio: en Aparano kaj sude de Novo-Bajazit (nuna Gavar). Ekzistis 21 armenaj vilaĝoj en la Erevana gubernio kie la Muŝ-dialekto estis parolita. Alia grupo de armenoj de Khnus ekloĝis proksime al Aĥalkalaki, precipe en tri vilaĝoj: Heshtia, Toria kaj Ujmana.[1]

Laŭ artikolo de 1955 la Muŝ-dialekto estis parolata en vilaĝoj situantaj en la sekvaj distriktoj de sovetia Armenio: Talin, Aparan, Artik, Aghin, Eĉmiadzin kaj Martuni.

Unu fama vilaĝo en Armenio kie la dialekto ankoraŭ estas parolata estas Kamo en la nordokcidenta provinco Ŝirako.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Simavoryan, Arestakes. Ախալքալաքի և Նինոծմինդայի հայ կաթոլիկ համայնքների խնդիրները [Problemoj de la Katolikaj armenaj komunumoj en Aĥalkalako kaj Ninocmindo] (armene). Noravank Foundation (21 Maj 2009). “Միավորող է նաև լեզվի գործոնը՝ Մշո բարբառը...”.
  2. Կամո [Kamo] (armene). Ministerio de Teritoria Administrado kaj Urĝaj Situacioj de la Respubliko Armenio. Arkivita el la originalo je 2015-10-25. Alirita 2019-05-30. “Բնակչությունը հիմնականում հայեր են և խոսում են մշո բարբառով:”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-25. Alirita 2019-05-30.
  3. ""Թող ընպես ընեն, որ էս երկրում գյուղացին կրնանա շունչ քաշե, ես էլի կդառնամ հող կմշակեմ",-ասում է Կամո գյուղի բնակիչ Զարզանդ Գորգորյանը", Hetq Online, 28an de Aprilo 2011. (armene) Arkivigite je 2015-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-10. Alirita 2019-05-30.