Armena Altebenaĵo

La Armena Altebenaĵo (armene : Հայկական լեռնաշխարհ , Hajkakan lernaŝĥarh; ankaŭ konata kiel Armena Ĉirkaŭa Regiono aŭ simple Armenio) estas la plej centra kaj la plej alta el la tri altebenaĵoj, kiuj kune formas la nordan sektoron de Okcidenta Azio.  Komencante de la okcidento, la Armena Altebenaĵo estas limigita per la Anatolia altebenaĵo, Kaŭkazo, la Kura-Aras-ebenaĵo , la Irana Altebenaĵo, kaj Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno). La altebenaĵoj estas dividitaj en okcidentajn kaj orientajn regionojn, difinitajn de la Ararat-Valo kie situas la Monto Ararato. Okcidenta Armenio estas nuntempe nomata orienta Anatolio, kaj orienta Armenio kiel Malgranda Kaŭkazo, kaj historie transkaŭkaza [1].

Armena Altebenaĵo apud Masis-Monto.

Dum la Ferepoko , la regiono estis konata per variaĵoj de la nomo Ararat ( Urartu , Uruatri , Uraŝtu ). Poste, la Altebenaĵoj estis konataj kiel Granda Armenio, centra regiono al la historio de la armenoj, kaj unu el la kvar geopolitikaj regionoj asociitaj kun la armenoj, la aliaj tri estantas Malgranda Armenio, Sofeno, kaj Komaĝeno.

La loĝantaro de la regiono estis ĉefe armena dum la plimulto de sia konata historio. Antaŭ la apero de armenaj homoj en historiaj registroj, historiistoj hipotezis, ke la regiono devis esti hejmo de diversaj etnoj, kiuj fariĝis homogenaj kiam la armena lingvo elstaris.  La loĝantaro de la Armenaj Altebenaĵoj ŝajnas havi altnivelan regionan genetikan kontinuecon dum pli ol 6000 jaroj.  Lastatempaj studoj montris ke la armenoj estas indiĝenoj de la Armena Altebenaĵo kaj formas klaran genetikan izolitaĵon en la regiono. La regiono ankaŭ estis loĝita dum Antikvo de malplimultoj kiel asirianoj, kartveloj, grekoj, judoj kaj irananoj. Dum la mezepoko, araboj kaj precipe turkmenoj kaj kurdoj ekloĝis en multegaj partoj de la Armena altebenaĵo. La kristana loĝantaro de la okcidenta duono de la regiono estis ekstermita dum la Armena genocido de 1915, kaj pli malgrandskale, la asiriaj kaj grekaj genocidoj. Hodiaŭ la orienta duono estas ĉefe loĝata de armenoj, azerioj, kaj kartveloj, dum la okcidenta duono estas ĉefe loĝata de azerioj, kurdoj (inkluzive de jezidoj), turkoj kaj zazaoj , kun malplimulto de asirianoj .

La regiono estis administrita por la plimulto de sia konata historio de armena nobelaro kaj ŝtatoj, ĉu ĝi estis kiel parto de tute sendependa armena ŝtato, kiel vasaloj, aŭ kiel parto de eksterlanda ŝtato. Ekde la 1040-aj jaroj, la altebenaĵoj estis sub la regado de diversaj tjurkaj popoloj kaj la Safavida dinastio, kun epokoj da armena aŭtonomio en lokoj kiel ekzemple Arcaĥo. Granda parto de Orienta Armenio, kiu estis regita de la Safavidoj ekde la 16-a jarcento, fariĝis parto de la Rusa Imperio en 1828 kaj poste estis enmetita en Sovetunion, dum granda parto de Okcidenta Armenio estis sub la regado de la Otomana Imperio kaj poste integrigita en Turkio. Hodiaŭ la regiono estas dividita inter Turkio, Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano kaj Irano [2].

GeografioRedakti

 
Artos, Van el la insulo Aĥtamar

La Armena Altebenaĵo estas parto de la Alpa-himalaja sistemo, formante parton de la azia teritorio, kiu etendiĝas de la Pontaj Montoj ĝis la Malaja duoninsulo. Ĝia tuta areo estas ĉirkaŭ 400.000 km 2. Historie, la Armena Altebenaĵo estis la scenejo de granda vulkana agado.  Geologie lastatempa vulkanismo sur la areo rezultigis grandajn vulkanajn formaciojn kaj serion de montaraj masivoj kaj tektonika movado formis la tri plej grandajn lagojn en la Altebenaĵo; Lago Sevan, Lago Van kaj Urmijo. La Armena Altebenaĵo riĉas je akvoresursoj.

La centra, aksa ĉeno de armena altebenaĵa krestoj, kurantaj de okcidento al oriento tra okcidenta Armenio, estas nomita la Kontraŭ-Taŭro.  En la okcidento, la Kontraŭ-Taŭro foriras norde de la Centra (Kilikia) Taŭro, kaj, pasante rekte meze de la armena altebenaĵo, paralela al la Orienta (Armena) Taŭro, finiĝas en la oriento ĉe la Ararat-pintoj.

Okcidente situas la Anatolia altebenaĵo, kiu leviĝas malrapide de la malaltebenaĵo marbordo de la Egea Maro kaj konverĝas kun la Armena Altebenaĵo oriente de Kapadokio. La Kaŭkazo etendas sin al la nordoriento de la Armena Plataĵo, kun la Kura rivero formante la orientan limon en la Kura-ebenaĵo. En ĝia sudoriento estas la irana altebenaĵo, kie la alteco falas rapide je proksimume 600 metroj ĝis 1,500 metroj super marnivelo.  Sudokcidente estas Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno).

La plej granda parto de la armena altebenaĵo estas en nuna orienta Anatolio, kaj inkluzivas ankaŭ nordokcidentan Iranon, tutan Armenion, sudan Kartvelion kaj okcidentan Azerbajĝanon.  Ĝiaj nordorientaj partoj ankaŭ estas konataj kiel Malgranda Kaŭkazo, kiu estas centro de armena kulturo.

Vidu ankaŭRedakti

PiednotojRedakti

  1. (1991) Early Hellenistic coinage : from the accession of Alexander to the Peace of Apamea (336-188 B.C.), ‑a eldono, Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 175. ISBN 0521395046.
  2. (2010) Historical dictionary of Armenia, 2‑a eldono, Lanham, MD: Scarecrow Press. ISBN 978-0810874503.