Orontidoj

La Orontida dinastio (armene:Երվանդունիների հարստություն -Jervandunineri harstutjun), aŭ, konata per ilia antikva nomo, Jervanduni) estis la unua konata armena dinastio. La orontidoj establiĝis en Armenio ĉirkaŭ la epoko de la invadoj de skitoj kaj medoj en la 6-a jarcento a.K..

Armenio sub la orontidoj, ĉ.la jaro 250.

La orontida dinastio regis Armenion seninterrompe dum la periodo enhavanta la 6-an jarcenton a.K. kaj la 1-an jarcenton p.K., komence kiel vasalaj reĝoj aŭ satrapioj de la Meda kaj Aĥemenida imperioj kaj establis memstaran reĝlandon post la kolapso de la Aĥemenida Imperio. Poste ili estis reĝoj de Sofeno kaj Komageno kiuj poste falis sub la potenco de la Romia Imperio.

La nomo Orontes (Oronto) estas la helenigita formo de virnomo el irana origino; Երուանդ (Jervand) en grabaro (antikva armena lingvo). La nomo en la greka estas Ὀρόντης. Ĝi havas avestan ligon kun Auruuant (bravulo, heroo) kaj persa Arŭand. Ĝi ankaŭ havas ligojn kun la hitita nomo Arnuŭanda.

Historiistoj asertas, ke la dinastio estis irana origino,  kaj sugestas (kvankam ne klare) ke ĝi tenis dinastiajn familiajn ligojn al la reganta Ahaemenida dinastio .  Laŭlonge de ilia ekzisto, la orontidoj emfazis sian genlinion de la Aemenemenidoj por plifortigi sian politikan legitimecon.

HistorioRedakti

 
La Armena strapio sub la regado de la orontidoj

Laŭ Razmik Panossian, la orontidoj verŝajne havis geedzecajn ligojn kun la regantoj de Irano kaj aliaj gvidaj nobeldomoj en Armenio.

Laŭ Mehrdad Izady, kiu siavice citas armenan historiiston Moseo de Ĥoreno, la orontidoj havis proksimajn ligojn al la meza aristokrataro. Li mencias reĝon Jervand (supozeble Oronto la 4-a, kiu kontraŭbatalis Artaksion de Partio serĉante kaj ricevante la subtenon de la Muraceanoj, kiuj estis de meda kaj armena aparteno. Post lia malvenko, Moseo de Ĥoreno raportas, ke Jervand retiriĝis al sia naskiĝlando "Jervandavan", kio estas koruptaĵo de Haravand aŭ Halvand/Alvand, la nomo de la plej alta kaj plej sankta monto en Medujo[1][2].

La nomo Orontes estas la helenigita formo de vira nomo de irana origino; Eruand en la malnova armena lingvo. La nomo estas atestita nur en la greka (Gr .: Ὀρόντης ). Ĝia avesta ligo estas Auruuant (kuraĝa, heroo) kaj mezpersa Arŭand (moderna persa اروند Arvand). Diversaj grekaj transskribaĵoj de la nomo en klasikaj fontoj estas literumitaj kiel Orontes, Aruandes aŭ Ardoates. La ĉeesto de ĉi tiu dinastio estas atestita de almenaŭ 400 a.K., kaj povas esti montrite esti reginta origine Armaviron kaj poste Jervandaŝaton. Armaviro estas nomata la "unua ĉefurbo de la orontida dinastio"[3][4].

La preciza dato de la fondo de la Orontida dinastio estas diskutita de fakuloj ĝis hodiaŭ, sed ekzistas konsento, ke ĝi okazis post la detruo de Urarto fare de la skitoj kaj medoj ĉirkaŭ 612 a.K.

LingvoRedakti

 
Vizaĝo de la armena reĝo, Oronto la 1-a, el ora monero, de la jaro 362 a.K.

Malgraŭ la helenisma invado de Persio, persa kaj loka armena kulturo restis la plej forta elemento en la socio kaj la elitoj.

La aramea estis la lingvo de la imperia administracio, ĝi daŭre estis uzata en oficialaj dokumentoj dum jarcentoj. Malnovpersa kojnskribaĵo estis uzita en la plej multaj surskriboj. Ksenofono mencias, ke li uzis persan interpretiston por konversacii kun la armenoj kaj ke en iuj el la armenaj vilaĝoj ili respondis perse.

La grekaj surskriboj en Armaviro indikas ke la altaj klasoj utiligis la grekan kiel unu el siaj lingvoj. Sub regado de Jervand la lasta (ĉ. 210-200 a.K.), la strukturo de registaro komencis simili grekajn instituciojn, kaj la greka estis utiligita kiel la lingvo de la reĝa kortego. Jervand ĉirkaŭis sin de la helenigita nobelaro kaj sponsoris la starigon de greka lernejo en Armaviro, la ĉefurbo de la reĝlando regita de la orontidoj[5].

Orontidaj reĝoj kaj satrapoj de ArmenioRedakti

 
Armena soldato en la aĥemenida armeo,ĉirkaŭ 470 a.K. Kserkso la 1-a (tomba reliefo).

Ksenofono menciis armenan reĝon nomitan Tigranes en sia Ciropedio. Li estis aliancano de Ciro la Granda kun kiu li ĉasis. Tigranes omaĝis Astjagon. Lia pli aĝa filo ankaŭ estis nomita Tigranes. Dum la ekapero de malamikecoj inter la medoj kaj babilonanoj, Tigranes rezignis pro siaj traktatdevoj kun la medoj. Kiel posteulo de Astjago, Ciro postulis ricevi la saman tributon. Strabono konfirmas tion en sia Geografio (xi.13.5). En 521 a.K., kun la tumultoj okazintaj post la morto de Kambizo kaj la proklamo de Smerdis kiel reĝo, la armenoj ribeliĝi. Dario la 1-a de Persio sendis armenon nomatan Dâdarši por sufoki la ribelon, poste anstataŭigante lin per la persa Vaumisa, kiu venkis la armenojn la 20-an de majo, 521 a.K. Ĉirkaŭ la sama epoko, alia armeno nomata Araĥa, filo de Haldita, asertis esti la filo de la lasta reĝo de Babilono, Nabonido, kaj renomis sin Nebukadnecar la 4-a. Lia ribelo estis mallongdaŭra kaj estis subpremita de Intaprenes, la pafarkisto de Dario[6].

Ĉi tiuj eventoj estas detale priskribitaj ene de la Behistun-surskribo. Post la administra reorganizado de la Persa Imperio, Armenio transformiĝis en plurajn satrapiojn. Armenaj satrapioj regule intergeedziĝis kun la familio de la Reĝo de Reĝoj. Tiuj satrapioj disponigis kontingentojn al la invado de Kserkso de Grekio en 480 a.K. Herodoto diris, ke la armenoj en la armeo de Kserkso "estis armitaj kiel la frigoj". En 401 a.K. Ksenofono marŝis tra Armenio kun granda armeo de grekaj solduloj kadre de la Marŝado de la Dekmilo. Ksenofono menciis du individuojn per la nomo Orontes, ŝajne ambaŭ persaj. Unu estis nobelo kaj milita oficiro de alta rango, apartenanta al la reĝa familio; kiel la komandanto de la citadelo de Sardeso, li militis kontraŭ Ciro la juna kaj li provis perfidi lin favore al Artakserkso la 2-a baldaŭ antaŭ la batalo de Kunakso, sed estis kaptita kaj mortkondamnita de militkortumo. Anabazo de Ksenofono havas detalan priskribon de la lando, kie estas ankaŭ skribite, ke la regionon proksime al la rivero Centrites defendis la satrapio de Armenio de Artakserkso la 2-a, nomita Orontes, filo de Artasiro, kiu havis armenajn kontingentojn same kiel alarodianojn.

 
Armeno tributas per metala ujo kun grifaj teniloj. 5-a jarcento a.K.

Tiribaz estas menciita kiel vic-guberniestro de Armenio sub Orontes, kiu poste fariĝis satrapio de Lidio[7] .

Komence de la jaro 301 a.K. Armenio estas inkluzivita ene de la influkampo de la Seleŭkida Imperio, sed ĝi konservis konsiderindan gradon de aŭtonomio, konservante siajn indiĝenajn regantojn. Laŭ Polieno, en 227 a.K. la seleŭkida ribela reĝo Antioko Hieraks rifuĝis sin en armena teritorio regata de reĝo Arsames, fondinto de la urbo Arsamosata. Direkte al la fino de 212 a.K. la lando estis dividita en du regnojn, ambaŭ vasalajn ŝtatojn de la Seleŭkidoj: Granda Armenio kaj Armenia Sofeno, inkluzive de KomagenoMalgranda Armenio. Antioko la 3-a la Famulo decidis subpremi la lokajn dinastiojn, kaj sieĝis Arsamosatan. Kserkso, la satrapo de Sofeno kaj Komageno, kapitulacis kaj petegis la mildecon de la reĝo, kiun li akceptis kiel sian suverenon. Antioko donis sian fratinon kiel edzinon al Kserkso; ŝi poste murdis lin. Grandan Armenion regis orontida posteulo de Hidarno, la lasta orontida reganto de Granda Armenio (Strabono xi.14.15); li estis ŝajne subigita de Antioko la 3-a la Granda aŭ la Fama, kiu tiam kundividis la teritorion inter siaj generaloj Artaksio (Artaŝo) kaj Zariadro (Zareh), kiuj ambaŭ postulis devenon de la orontida familio[8] .

Orontidoj de KomagenoRedakti

 
Nemrut Dağı, statuoj en la Orienta Teraso

En Nemrut Dagi, kontraŭ la statuoj de dioj estas longa vico de piedestaloj, sur kiuj staris la steleoj de la grekaj prapatroj de Antioko. Rektangule al ĉi tiu vico staris alia vico da steleoj, prezentantaj siajn orontidajn kaj aĥemenidajn prapatrojn. De ĉi tiuj steleoj tiuj de Dario kaj Kserkso estas bone konservitaj. Antaŭ ĉiu steleo estas malgranda altaro. Surskriboj estis trovitaj sur du el tiuj altaroj. Antioko multe penis certigi, ke ĉiuj konsciu, ke li parencas al la dinastio de la Reĝo de Reĝoj, Dario la 1-a, per la geedzeco de princino Rodoguno kun sia prapatro Oronto. La patro de Rodoguno estis la persa reĝo Artakserkso. En 401 a.K. Artakserkso venkis sian pli junan fraton, kiu provis eksigi lin. Pro la helpo Artakserkso ricevita de Oronto, lia milita komandanto kaj satrapo de Armenio, li donis sian filinon kiel edzinon al li. Ilia posteulo, la orontida Mitridato la 1-a geedziĝis kun seleŭkia princino Laodice la 7-a.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Garsoïan, Nina (1997). "The Emergence of Armenia" in The Armenian People from Ancient to Modern Times, Volume I, The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century. Richard G. Hovannisian (ed.) New York: St. Martin's Press, pp. 46-47. (ISBN 0-312-10169-4).
  2. Babaie, Sussan. (2015) Persian Kingship and Architecture: Strategies of Power in Iran from the Achaemenids to the Pahlavis. I.B.Tauris. ISBN 978-1848857513. “Iranian culture deeply influenced Armenia, and Iranian dynasties ruled Armenia during several important periods, including the Orontids (c. sixth century - c. early second century BCE) and Arsacids (54-428 CE).”.
  3. Allsen, Thomas T.. (2011) The Royal Hunt in Eurasian History. University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0812201079.
  4. Sartre, Maurice. (2005) The Middle East Under Rome. Harvard University Press. ISBN 978-0674016835. “The Commagene kings claimed to be descended from the Orontids, a powerful Iranian family that had ruled the area during the Achaemenid period. They were related to the Achaemenids who had built a kingdom (...)”.
  5. Ŝablono:Cite encyclopaedia
  6. Payaslian, Simon. (2007) The history of Armenia : from the origins to the present, 1‑a eldono, New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-1403974679.
  7. Payaslian, Simon. (2007) The history of Armenia : from the origins to the present, 1‑a eldono, New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-1403974679.
  8. Panossian, Razmik. (2006) The Armenians From Kings and Priests to Merchants and Commissars. United Kingdom: Columbia University Press, p. [htt://archive.org/details/armeniansfromkin00razm/e/n56 35]. ISBN 9781850657880. “They probably had marriage links to the rulers of Persia and other leading noble houses in Armenia.”.