Behistun-surskribo

La Behistun-surskribo aŭ Behistun-inskripcio estas grava skribaĵo en tri praaj lingvoj ĉe piedo de la Zagros-montaro. Ĝi situis en la antikvo apud la praa vojo de Ekbatana – ĉefurbo de Medio – ĝis Babilono kaj prenis la nomon de la loko Behistuno (Behistan), kiu situas je ĉ. 30 km oriente de urbo Kermanŝaĥo en Irano. La surskribon, bildojn pretigis sur rokmasivon en granda alto la Aĥemenida reĝo Dario la 1-a fare de kaptitoj. Super la prezentado ŝvebas la Dio Ahura Mazda, al kiu pretigis Dario la 1-a trilingvan tabulon en lingvoj altpersa, elama kaj babilona. La trilingvaĵo estis kopiita en 1835 - 1835 (kompletigoj en 1844 kaj 1847) unuafoje komplete de Henry Creswicke Rawlinson kaj publikigitaj en 1847/47 (altpersa teksto) kaj en 1851 (babilona teksto). Tiel oni solvis la lastajn problemojn rilate al la deĉifrigo de la kojnoskribo.

Behistun-surskribo
surskribobareliefo • rock relief • Überrest • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj34° 23′ 25″ N, 47° 26′ 9″ O (mapo)34.39036111111147.435888888889Koordinatoj: 34° 23′ 25″ N, 47° 26′ 9″ O (mapo)
Map
Behistun-surskribo
Vikimedia Komunejo:  Behistun Inscription [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Behistun-surskribo
Lando  Irano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iii
Fonto 1222
Regiono** Azio
Geografia situo 34° 23′ 18″ N, 47° 26′ 12″ O (mapo)34.38833333333347.436666666667
Registra historio
Registrado 2006  (30-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Irano

Behistun-surskribo (Irano)
Behistun-surskribo (Irano)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
reliefo

La teksto priskribas version de Dario la 1-a pri sia graviĝo: li estis parenco de la antaŭulo Kiro la 2-a kaj Kambizo la 1-a, li murdis Gaumata - kiu asertis esti frato de Kambyses - kaj iĝis nova grandreĝo. Li poste sukcese venkis diversajn "mensog-reĝojn". La surskribo servas okulfrape por sia legitimado.

Laŭ propraj atestoj de Dario la 1-a, la altpersa kojnoskribo estis evoluigita nur por enĉifri tiun tekston.

La surskribo iĝis en 2006 monda kulturheredaĵo de Unesko.

Vidu ankaŭ redakti