La batalo de Kunaksa okazis en 401 a.K., inter Ciro la Juna kaj ties frato Artakserkso la 2-a por la persa trono. Ciro – je kiu oni komisiis gvidon de Malgranda Azio – ribelis kontraŭ sia pli maljuna frato kaj kolektis armeon en Sardeis kaj ekiris en la kontinentan internon. La du armeoj neatendite ekbatalis ĉe Kunaksa, sur la maldekstra parto de la Eŭfrato, norde de Babilono.

La ĉefa forto de la Ciro-a armeo estis la ĉ. 13.000-ana greka soldularo sub gvido de Klearkhos, kiuj venkis la maldekstran flugilon de la persa reĝo kun eta perdo. Ciro la Juna gvidis 600-anan kavalerion al la armea centro de Artakserkseso. Kvankam li sukcesis vundigi sian fraton, Ciro mortis sur la batalkampo.

La revenantaj grekoj vidis, ke plia parto de la armeo malvenkiĝis kaj la malamiko prirabis bivakon de Ciro. Ili denove batalprete staris, sed Artakserkseso ne atakis.

Post tio okazis la „migrado de dekmiloj” sur malamikaj teritorioj al la Nigra Maro. La komandanto Ksenofono memorskribis tion en verkaĵo Anabasis.

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti