Malfermi la ĉefan menuon

Sankta Gregorio la Iluminanto (en armena lingvo: Գրիգոր Լուսաւորիչ transliterumita, Grigor Lusavoriĉ, greka lingvo: Γρηγόριος Φωστήρ Φωτιστής, Gregorios Foster aŭ Fotistes, ĉirkaŭ 257 - ĉirkaŭ 330) estis la fondinto kaj sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio, nomata la dua Iluminanto de Armenio, post la apostoloj Judaso Tadeo kaj Bartolomeo.

Gregorio la Iluminanto
Katolikoso de Armenio
Gregory Illuminator.JPG
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 257
en Armenio
Morto ĉirkaŭ 330
Religio Ortodoksismo [#]
Familio
Dinastio Gregorids [#]
Patro Anak the Parthian [#]
Idoj St. Vrtanes I • St. Aristaces I [#]
Profesio
Okupo pastro • kleriko [#]
Sanktulo
Adorita en Armena Apostola Eklezio
Patroneco Armena Apostola Eklezio
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Sankta Gregorio la Iluminanto

Familiaj originojRedakti

Li apartenis al la reĝa dinastio arsakida, estis la filo de parto nomata Anak, kiu murdis Ĥosrovon la 2-an, reĝo de Armenio, kaj pro tio li alportis la ruinon sur sin mem kaj la familion. Lia patrino nomiĝis Okohe, kaj la armenaj historiistoj akceptas ke la unua kristana influo kiun li ricevis estis ekde la koncipiĝo, kiu okazis proksime de la starigita monumento je la memoro de la sankta apostolo Judaso Tadeo.

Edukita en Kapadokio de nobela kristano nomata Euthalius, Gregorio petis kiam li estis plenaĝulo evangelizi laŭ la kistana doktrino en lia patrujo. Je lia 22-jariĝo edziniĝis al kristanino nomata Mariam, el kies geedziĝo naskiĝis du filoj, Vartanes kaj Aristakes. Post sep jaroj da geedziĝo ili interrompis sian geedziĝon, sekvante la instruojn de sankta Paŭlo. Gregorio forlasis Cezareon kaj Mariam eniris monaĥinejon.

Evangelizisto de ArmenioRedakti

 
La monaĥejo Ĥor-Virapo, je la ombro de la monto Ararato, kie ripozis arkeo de Noa, ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento en la loko kie estis enprizonigita Sankta Gregorio.

Dum tiu ĉi momento regas en Armenio Tiridato la 3-a, filo de la reĝo Ĥosrov. Influita parte pro la fakto ke Gregorio estis filo de la malamiko de lia patro, li kaptis Gregorion kaj kruele enkarcerigis lin dum 14 jaroj ĉe truo en la plataĵo Ararato. En tiu sama loko hodiaŭ estas la preĝejo Ĥor-Virapo, proksime de la historia urbo Artaŝato.

La kristan-ortodoksaj kronikoj priskribas multnombrajn kaj diversajn torturmanierojn suferitajn de la sanktulo, kelkfoje estis juĝita kaj eĉ morte kondamnita dekdufoje, kion li postvivis helpate, laŭ la tradicio, de kristana virino kiu ĉiutage nutrigis lin per pano.

Tiridato profunde entristiĝis, preskaŭ ĝis la frenezo kaj iam dum ĉasado, komencls vagantan vivon en la arbaro, suferante sindromon similan al likantropio. La fratino de la reĝo, laŭ la legendo, havis vizion, en kiu Dio rivelis ke nur Gregorio, kiu estis en la truo de Artaŝato, povos kuraci ŝian fraton. Gregorio estis portita antaŭ la reĝon por sanigi lin, baze de sia fama sankteco. Estante ĉe la kortego, li predikis la kristanan religion kaj preĝis al Dio por kuraci la reĝon. Kiam la reĝo saniĝis, li petis esti baptata kaj en 301, Armenio fariĝis la unua lando kiu adoptis la kristanismon kiel ŝtatan religion.

SukcesoRedakti

La kristana afero en Armenio estis garantiita: la Reĝo, la princoj kaj la popolo senreziste kristaniĝis sub la obeo al Gregorio. Kiel rezulto konstruiĝis multnombraj monaĥejoj, preĝejoj, kaj lernejoj. En la jaro 302, Gregorio ricevis la ordinon kiel Katolikoso de Armenio (Patriarko de Armenio) de Leontius de Cezareo. En 318 Gregorio nomumis lian filon Aristaces kiel lia posteulo.

Ĉirkaŭ la jaro 331 retiriĝis al kaverno kaj loĝis tie kiel ermito sur la monto Sebuh, en la provinco Daranalia en Granda Armenio, kaj tie forpasis malmultajn jarojn poste sen akompano. Kiam estis malkovrita lia forpaso, lia kadavro estis translokita al la vilaĝo Thodanum (aŭ Tharotan). La restaĵoj de la sanktulo estis dissenditaj al kelkaj landoj kiel relikvoj. Oni kredas ke lia kapo troviĝas en Italio, lia dekstra mano en Eĉmiadzin, Armenio, kaj la maldekstra en la Sankta Sieĝo de Kilikio, en Antelias, Libano.

VerkojRedakti

Estas atribuataj al Gregorio serio de predikoj, kelkaj preĝoj, kaj trideko da libroj de la armena kanono. La predikoj aperis publikigitaj unuafoje en la verkaĵo nomata Haschacnapadum en Konstantinopolo (Istanbul) 1737.

Post unu jarcento, estis publikigita greka traduko en Venecio kaj poste en la germana eldonita de la germano J.M. Schmid (Ratisbon, 1872).

FontindikojRedakti

La fonto plej aŭtoritata pri la vivo de Gregorio estas Agathangelos, sekretario de la reĝo, kies Historio de Tiridato estis publikigita de Mekhitarists en 1835. Ankaŭ aperas amplekse en Historiae Armenicae de Moisés de Chorene kaj en la verko de Simeon Metaphrastes. en 1749 estis publikigita en Venecio biografion pri Gregorio verkita de Vartabed Mateo, armena lingvo, kaj poste tradukita en la anglan de la pastro S.C. Malan en 1868.