Agatangelos (en la klasika armena: Ագաթանգեղոս Agatʿangełos, en la greka Ἀγαθάγγελος "portanto de bonaj novaĵoj" aŭ anĝelo, ĉ. 5-a jarcento p.K.[1]) estas la pseŭdonimo de la aŭtoro de vivo de la unua apostolo de Armenio, Gregorio la Iluminanto, kiu mortis ĉirkaŭ 332.

Reliefo de Agatangelos en la Armena katedralo de Moskvo.

Li asertas esti sekretario de Tiridato la 3-a, reĝo de Armenio en la frua 4-a jarcento, sed la vivo ne estis skribita antaŭ la 5-a jarcento. Ĝi celas elmontri la farojn kaj diskursojn de Gregorio, kaj atingis nin en la armena, greka, kartvela, siria, etiopa, latina kaj araba lingvoj[2]. La teksto de ĉi tiu historio estis konsiderinde ŝanĝita, sed ĝi ĉiam favoris la armenojn. Von Gutschmid asertas, ke la nekonata aŭtoro uzis veran vivon de Sankta Gregorio, ankaŭ de historio de lia martireco kaj de tiu de Sankta Ripsime kaj ŝiaj kunuloj. Historiaj faktoj intermiksiĝas en ĉi tiu vivo kun legendaj aŭ necertaj aldonoj, kaj la tuto estas teksita en certan unuecon de la rakontanto, kiu eble supozis sian signifan nomon laŭ la kvalito de rakontanto de "la bonaj novaĵoj" pri la konvertiĝo de Armenio. Ĝi estis tradukita en plurajn lingvojn, kaj grekaj kaj latinaj tradukoj troviĝas en la Acta Sanctorum Bollandistarum, volumo viii.

Laŭ Agatangelos, Tiridato la 3-a ordonis al li verki pri sia patro Ĥosrov la 2-a de Armenio kaj lia regperiodo. Ĝis la 19a jarcento, surbaze de ĉi tiu fakto, fakuloj kredas, ke Agatangelos vivis en la 4-a jarcento. Tamen pliaj detalaj esploroj pri lia verkado pruvis, ke Agatangelos vivis kaj laboris en la 5-a jarcento kaj ne povis esti la sekretario de Tiridato la 3-a.

Referencoj redakti

  1. The Armenians Anne Elizabeth Redgate - 2000 - Page 122.
  2. F. L. Cross and E. A. Livingstone (eds.), "Agathangelos", The Oxford Dictionary of the Christian Church, 3rd rev. ed. (Oxford University Press, 2005).

Vidu ankaŭ redakti