Tiridato la 3-a (Armenio)

Tiridato la 3-a (aŭ 4-a) armene Տրդատ Գ estis reĝo de Armenio de 287 ĝis 330 p. K., konata kiel la Granda, sanktulo kaj fondinto de la Armena Apostola Eklezio (naskiĝis ĉ. 280, mortis en 330317) estis pranepo de la arsakida reĝo Kosroes la 1-a (216/217-252), nevo de Tiridato la 2-a, filo de Kosroes la 2-a (279/280-287). La kronologio de la armenaj reĝoj de la 3-a jarcento estas tre diskutata, ĉar la ĉefa fontindiko estas la romanigita historio de Agatangelos, kiu alvenis al nia epoko pere de kelkaj kontraŭdiraj resumoj kaj miksaĵoj de du Ĥosrov-oj kaj du Tirididato-j[1].

Sankta
Tiridato la 3-a
reĝo de Armenio
Baptado de Tiridato la 3-a fare de Sankta Gregorio la Iluminanto
Baptado de Tiridato la 3-a fare de Sankta Gregorio la Iluminanto
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 280
Morto 330317
Tombo Kemah [#]
Religio Armena Apostola Eklezio [#]
Familio
Dinastio Arsakida dinastio [#]
Patro Khosrov II of Armenia [#]
Gefratoj Khosrovidukht [#]
Edz(in)o Ashkhen [#]
Infanoj unnamed Arschakouni • Khosrov III the Small • Salome of Ujarma • Mahbani Arshakuni [#]
Profesio
Okupo suverenopolitikisto [#]
Sanktulo
Adorita en Armena Apostola Eklezio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Laŭ la historio rakontita de Agathangelos, la juna Tiridato forfuĝis de la sasanidoj kiuj estis invadintaj Armenion sub la ordonoj de Ŝapuro la 1-a (ĉ. 252) kaj kiuj estis mortigintaj lian patron Kosroes. Li iris al Kapadocio, kiu estis regata de la Romia Imperio, kaj tie konatiĝis kun Sankta Gregorio la Iluminanto, filo de Anak, kiu estis implikita en la murdado de lia patro. La princo Tiridato, kiu posedas surperhoman forton, servas sub Diokleciano, venkas gotan princon per duelo kaj rekuperas Armenion kie li adoras herezajn gediojn kaj persekutas la kristanismon. Sankta Gregorio la Iluminanto estas turmentita kaj kondamnita morti ĉe tombo (aŭ truo) en kiu li restas 15 jarojn, pro neado fari oferon al la diino Anahit. Tiridato, post malsano, estas kuracita de Gregorio kaj kristaniĝas, igante kristanismon la oficialan religion. En 330 Tiridato estas venenita de nobeloj kiuj ne akceptis la kristanismon.

Tradicie oni datas la kristaniĝon de Armenio en la jaro 301303, pro kio oni datas la revenon de Tiridato al Armenio en la jaro 286 aŭ 288. Tamen, la kristaniĝo de Armenio devas esti datita post la nomumado de Gregorio kiel episkopo en 315, do, la entroniĝo de Tiridato devas situi rilate al la paco de Nisibis en 298.

La granda persa reĝo Narses de Armenio, filo de Saporo la 1-a, atakis Armenion en 296 kaj forpelis (aŭ murdis?) sian onklon uzurpinto Tiridato (3-a), kiu en la jaro 287 estis murdinta lian fraton Kosroes la 2-a, patro de Tiridato. La romia armeo, kiu sub ordonoj de la cezaro Galerio Maximianus venis helpi la armenojn, estis venkita de la persoj en Carras (Amiano Marcelino), sed sekvajare Narses estis venkita. Sub romia protektado, Tiridato ekregis la landon. Konsekvence de la paco de Nisibis inter romianoj kaj persoj Armenio perdis kelkajn teritoriojn; sed estis kompensita per teritorioj de Azerbajĝano, sed ĝi devis agnoski la hegemonion de Romio.

Frua infanaĝoRedakti

Tiridato la 3-a estis la filo de Ĥosrov la 2-a de Armenio, ĉi-lasta estis murdita en 252 fare de parta agento nomita Anak sub ordoj de Artaŝiro la 1-a. Tiridato havis almenaŭ unu fratinon kiu nomiĝis Ĥosroviduĥt kaj estis la samnomulo de sia patroflanka avo, Tiridato la 2-a de Armenio. Anak estis kaptita kaj ekzekutita kune kun plejparto de sia familio, dum lia filo, Gregorio la Iluminanto[2][3], estis ŝirmita en Kesareo, en Kapadokio. Kiel la sola postvivanta heredonto de la trono, Tiridato estis rapide forportita al Romo tuj post la atenco de lia patro estante ankoraŭ bebo. Li edukiĝis en Romo kaj estis lerta pri lingvoj kaj milita taktiko;  krome li firme komprenis kaj aprezis romian juron. La armena historiisto Moseo de Ĥoreno priskribis lin kiel fortan kaj kuraĝan militiston, kiu partoprenis batalon kontraŭ siaj malamikoj, kaj persone gvidis sian armeon al venko en multaj bataloj.

ReĝecoRedakti

 
Ilustraĵo pri Tiridato la 3-a.

En 270 la romia imperiestro Aŭreliano konfrontis la sasanidojn, kiuj nun anstataŭigis la partojn, en la orienta fronto kaj li povis forpeli ilin. Tiridato, kiel la vera heredonto de la nun persa okupata armena trono, venis al Armenio kaj rapide kreskigis armeon kaj forpelis la malamikon en 298. Kiam Tiridato revenis al Armenio, li faris la urbon Vagharŝapat sia ĉefurbo, kiel ĝi estis la ĉefurbo de lia forpasinta patro[4].

Por iom da tempo, riĉaĵo ŝajnis favori Tiridaton. Li ne nur forpelis siajn malamikojn, sed li portis siajn brakojn en Asirion. Tiutempe la Persa Imperio estis en distra stato. La trono estis pridisputita de la ambicio de du batalantaj fratoj, Hormuz kaj Narses. La enlanda milito tamen baldaŭ finiĝis kaj Narses estis universale agnoskita kiel Reĝo de Persio. Narses tiam direktis sian tutan forton kontraŭ la fremdan malamikon. La batalo tiam fariĝis tro malegala. Tiridato refoje rifuĝis sin ĉe la romianoj. La romia-armena alianco plifortiĝis, precipe dum Diokleciano regis la imperion. Ĉi tio povas esti atribuita al la edukado de Tiridato, la konsekvencaj persaj agresoj kaj la murdo de lia patro fare de Anak. Kun la helpo de Diokleciano, Tiridato puŝis la persojn el Armenio. En 299, Diokleciano lasis la armenan ŝtaton en kvazaŭ-sendependa kaj protektorata statuso eble por uzi ĝin kiel bufron en kazo de persa atako[5].

En 297, Tiridato geedziĝis kun alana princino nomita Aŝĥen, de kiu li havis tri infanojn: filo nomita Ĥosrov la 3-a, filino nomita Salome, kaj alia filino kiu geedziĝis kun sankta Husik la 1-a, unu el la pli fruaj Katolikosoj de la Armena Apostola Eklezio.

KonvertiĝoRedakti

 
Tiridato la 3-a, Aŝĥen kaj fratino Ĥosroviduĥt.

La tradicia rakonto pri la konvertiĝo de la reĝo kaj la nacio estas ĉefe bazita sur la kvina-jarcenta laboro de Agatangelos titolita "La Historio de la la armenoj."[6]  Ĝi rakontas pri Gregorio la Iluminanto, la filo de Anak, kiu estis edukita kiel kristano kaj, sentante kulpon pro la peko de sia propra patro, aliĝis al la armena armeo kaj laboris kiel sekretario al la reĝo. Kristanismo en Armenio havis fortan bazon antaŭ la fino de la 3-a jarcento, sed la nacio ĝenerale sekvis indiĝenajn kredojn mikisitajn sinkretisme kun Zaratuŝtrismo. Tiridato ne estis la escepto, ĉar ankaŭ li adoris diversajn antikvajn gediojn. Dum zaratuŝtra religia ceremonio Tiridato ordonis al Gregorio meti florkronon ĉe la piedo de la statuo de la diino Anahito. Gregorio rifuzis, proklamante sian kristanan kredon. Ĉi tiu ago furiozigis la reĝon. Lia furiozo pligraviĝis nur kiam pluraj individuoj deklaris, ke Gregorio estas fakte la filo de Anak, la perfidulo, kiu mortigis la patron de Tiridato. Gregorio estis torturita kaj finfine ĵetita en Ĥor-Virapo, profundan subteran kelkarceron.

Dum la jaroj da malliberigo de Gregorio, grupo de virgaj monaĥinoj, gvidataj de [[Sankta Gajane|Gajane], venis al Armenio dum ili fuĝis de la romia persekutado de sia kristana kredo. Tiridato aŭdis pri la grupo kaj la legenda beleco de unu el ĝiaj membroj, Ripsime. Li venigis ilin al la palaco kaj postulis edziĝi al la bela virgulino; ŝi rifuzis. La reĝo torturis kaj mortigis la tutan grupon. Post ĉi tiu okazaĵo, li malsaniĝis kaj laŭ legendo adoptis la konduton de apro, sencele ĉirkaŭvagante en la arbaro.

 
Bapto de Tiridato la 3-a fare de Gregorio la Iluminanto.

Ĥosroviduĥt vidis sonĝon, en kiu Gregorio ankoraŭ vivis en la karcero, kaj li estis la sola kapabla resanigi la reĝon. Je ĉi tiu punkto pasis 13 jaroj post lia malliberigo, kaj la probabloj, ke li vivu, estis malmultaj. Ili retrovis lin, kaj, malgraŭ esti nekredeble subnutrita, li ankoraŭ vivis. Lin vivigis bonkora virino, kiu ĉiutage ĵetis por li panon en Ĥor-Virapo.

Tiridato estis alportita al Gregorio kaj mirakle resaniĝis de sia malsano en 301. Persvadita de la potenco de la kuracilo, la reĝo tuj proklamis kristanismon la oficiala ŝtata religio. Tiel Armenio fariĝis nominale kristana reĝlando kaj la unua ŝtato, kiu oficiale adoptis kristanismonen la mondo. Tiridato nomumis Gregorion kiel Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio.

Dum fakte la konvertiĝo al kristanismo montriĝis decida kaj ĉefa en la armena historio, ŝajnas ke la kristanigo de Armenio fare de la arsakidoj de Armenio parte defiis la sasanidojn[7].

Resto de regadoRedakti

La ŝanĝo de la tradicia Zaratuŝtrismo al kristanismo ne estis facila. Tiridato ofte uzis forton por trudi tiun novan kredon al la homoj kaj multaj armitaj konfliktoj rezultiĝis, pro Zaratuŝtrismo profunde enradikiĝinta en la armena popolo. Fakta batalo okazis inter la fortoj de la reĝo kaj la zaratuŝtra tendaro, rezultigante la malfortigon de politeisma armea forto. Tiridato tiel pasigis la reston de sia vivo provante forigi ĉiujn antikvajn kredojn kaj per tio detruis sennombrajn statuojn, templojn kaj skribajn dokumentojn. Rezulte, malmulto estas konata de lokaj fontoj pri antikva armena historio kaj kulturo. La reĝo febre laboris por disvastigi la kredon kaj mortis en 330. Moseo de Ĥoreno deklaris, ke pluraj membroj de la naĥararaj familioj konspiris kontraŭ Tiridato kaj fine venenis lin[8].

Tiridato la 3-a, Aŝĥen kaj Ĥosroviduĥt estas sanktuloj en la Armena Apostola Eklezio, kaj per etendo sanktuloj ankaŭ en ĉiuj orientaj ortodoksaj eklezioj, kaj ilia festotago estas sabate post la kvina dimanĉo post Pentekosto[9]. En ĉi tiu festotago Al la Reĝoj estas kantata[10]. Ilia festotago kutime estas festata ĉirkaŭ la 30-a de junio.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Binns, John. An Introduction to the Christian Orthodox Churches. Cambridge: Cambridge University Press, 2002, p. 30. (ISBN 0-521-66738-0).
  2. armene Grigoryan, V. «Տրդատ Գ Մեծ» (Tiridato la 3-a la granda). Armena Enciklopedio. vol. xii. Erevano, Armena SSR, 1987, p. 94.
  3. armene Moseo de Ĥoreno. Historio de Armenio (verkaĵo) (Հայոց Պատմություն, Ե Դար). Gagik Sarkisyan (ed.) Erevano: Hajastan Eldonejo, 1997, 2.79. (ISBN 5-540-01192-9).
  4. Ghazarian, The Armenian Kingdom in Cilicia During the Crusades: The Integration of Cilician Armenians With the Latins, 1080–1393, p.173
  5. Barnes, Timothy David, Constantine and Eusebius, (Harvard University Press, 1981), 18.
  6. http://www.vehi.net/istoriya/armenia/agathangelos/en/AGATHANGELOS.html Agathangelos, History of St. Gregory and the Conversion of Armenia
  7. (2001) ''Zoroastrians: Their Religious Beliefs and Practices. Psychology Press, p. 84. “"(..) - and there is no doubt that during the latter part of the Parthian period Armenia was a predominantly Zoroastrian adhering land. Thereafter, it embraced Christianity (partly, it seems, in defiance of the Sasanians)... (...)"”.
  8. Movses Khorenatsi. History of the Armenia, 2.92.
  9. Biographies of Armenian Saints, St Drtad (250-330)
  10. [http://www.arak29.am/sharakan/templates/feasts/arm/2.php Biografio de Sankta Gregorio la Iluminanto