Ĥosroviduĥt (fratino de Tiridato la 3-a)

fratino de Tiridato la 3-a (3-a jarcento)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ĥosroviduĥt

Ĥosroviduĥt (armene Խոսրովիդուխտ, "filino de Ĥosrov") estis, laŭ la tradicio, fratino de la reĝo Tiridato la 3-a de Armenio. En tiu epoko (fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcento) Tiridato persekutis la kristanojn kaj mortigis 31 virgulinojn kiuj rifuĝiĝis en Armenio post persekutado en Romo. Pro tiu mortigado, la reĝo konvertiĝis en rampanta bestaĉo kaj freneziĝis. Iam Ĥosroviduĥt sonĝis ke oni diris al ŝi ke la persekutado kontraŭ kristanoj devas tuj ĉesi. Ŝi rakontis al Tiridato, kiu liberigis la sanktulon Gregorio la Iluminanto de la malliberejo. Gregorio resanigis Tiridaton, kiu konvertiĝis al kristanismo kaj deklaris Armenion kiel kristana nacio.

Sankta
Ĥosroviduĥt
Persona informo
Խոսրովիդուխտ
Naskiĝo ĉirkaŭ 3-a jarcento
en Reĝlando Armenio
Morto 4-a jarcento
Ŝtataneco Reĝlando Armenio vd
Familio
Dinastio Arsakida dinastio vd
Patro Ĥosrov la 2-a de Armenio vd
Gefratoj Tiridato la 3-a vd
Sanktulino
Honorata en Armena Apostola Eklezio
Festotago sabato antaŭ la kvina dimanĉo post Pentekosto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥosroviduĥt estas konsiderata elstara figuro en la armena socio kaj en ĝia Eklezio. Ŝi estas sanktulino en la Armena Apostola Eklezio kaj ŝia memorfesto estas la sabato antaŭ la kvina dimanĉo post Pentekosto.