Mekitarista kongregacio

La Mekitarista kongregacio, aŭ mekitaristoj (latine: Ordo mechitaristarum, monachorum armenorum sub regula Sancti Benedicti, armene Մխիթարեան), estas katolika religia ordeno fondita en 1701 de Mekitar, armena monaĥo. La mekitaristaj monaĥoj metas post sia nomo la siglon C.A.M.

Mekitarista kongregacio
Dinastio
Blazono
Blazono
Katolika religia ordeno
Apero 1701 vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Mĥitar Sebastaci vd
Branĉo de Katolika Armena Eklezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Preĝejo de Sankta Lazaro de la Armenoj en Venecio.

Historio redakti

La fondinto redakti

La iniciatinto kaj eponimo de la ordeno, Mekitar, naskiĝis en Sebastea (hodiaŭ Sivas de Armenio) en 1676.[1] Je la aĝo de dekkvin jaroj, li eniris la monaĥejon Surb Nshan (laŭlitere: Sankta Signo), direktitan de armenaj monaĥoj de Sankta Antonio abato.

La monaĥa aktiveco de la tiamaj orientaj monaĥoj malmulte kontentigis la junan monaĥon, kiu ege ŝatis legi, studi kaj sperti.

En 1691 la renkonto kun la okcidenta kristanismo pere de jezuita misiisto, Jacques Villote, multe impresis la junulon. Ankaŭ influis la kono de armeno reveninta de longa restado en Eŭropo. La armena eklezio estas disigita de Romo, sed tiu divido estis sufere tolerata de Mekitar.

Li decidis vojaĝi mem al Eŭropo por pliprofundigi siajn studojn, kaj plurfoje komencis la vojaĝon, sed pro pluraj malsanoj li ĉiam devis reveni al sia patrujo. Tie li estis konsekrita pastro en 1696.[1]

Fine li sukcesis vojaĝi ĝis Istanbulo en 1697. Tie kaj poste en Armenio li komencis paroli pri sia ideo fondi armenan literaturan akademion.

En 1700 li reiris al Istanbulo kaj komencis kun deko da amikoj vivon de komunuma preĝo. Li ankaŭ ekeldonis kelkajn religiajn librojn.

La mekitarista ordeno sub la fondinto redakti

En septembro 1701, en Pera, kvartalo de Istanbulo nun nomata Beyoğlu, Mekitar fondis la Mekitaristan Kongregacion kune kun 8 aliaj kunuloj, sub la nomo de Adoptaj Filoj de la Virgulino.[1] Ĉar jam li estis persekutata (oni eĉ provis aresti lin), li lokŝanĝis kun la aliaj kunuloj al Peloponezon, kiu apartenis al la Venecia respubliko. Li trovis taŭgan lokon por sia kongregacio en Methoni, en la suda parto de la duoninsulo, kie li planis fondi monaĥejon. Li sendis ankaŭ du fratulojn al Romo, ĉe la papon, petante aprobon por la regulojn de sia kongregacio.[1]

Necesis pluraj jaroj por ambaŭ la planoj. La kongregacio havis malmulte da mono kaj nur post gravaj donacoj ili povis finkonstrui la monaĥejon. Ankaŭ la papo ne respondis rapide, sed fine aprobis la kongregacion kaj nomumis Mekitar-on superulo.[1] Tiel li aliiĝis kun sia grupo al la Katolika Eklezio, sen tamen deklari eksplicite sian forlason de la Armena Apostola Eklezio.

Bedaŭrinde en 1715 ekestis milito inter la Otomana Imperio kaj Venecio. Ĉar la Otomanaj venkis, Mekitar fuĝis al Venecio; nur 10 fratuloj tamen ricevis la permeson foriri kun li.

En 1717 la Senato de la Venecia respubliko donacis al la Mekitarista Kongregacio la tre malgrandan insulon de San Lazzaro, kie estis malnova preĝejo kaj aliaj konstruaĵoj en malbona stato.

Mekitar mortis en Venecio la 27-an de aprilo de 1749, lasante solidan heredaĵon religian kaj kulturan en la manoj de sia posteulo Stepanos Melkonian (1749-1800), kiu en 1789 kompletigis la plurlingvan presejon en San Lazzaro, tre gravan por la presado de armenaj libroj.[2]

Posta historio de la mekitarista ordeno redakti

Sekvante la ekzemplon de sia fondinto, la mekitarista ordeno distingiĝis en la laboro de malkovro, studo, traduko kaj publikigo de antikvaj armenaj skriboj, traduko en la armenan lingvon de gravaj dokumentoj kaj verkoj de la klasika epopo kaj de tiu kristana. La laboro el tiu antikva lingvo ebligis la konon de grava kaj riĉa literaturo.

La monaĥa komunumo, tamen, estis skuita de peza ena konflikto kiu fariĝis disigon en 1772: parto de la monaĥoj restis en Venecio, dum la ceteraj translokiĝis al Triesto, kie ili ekĝuis la simpation de lokanoj kaj de la aŭstraj aŭtoritatoj; sekve tiuj ĉi trovis eĉ pli taŭgan loĝadon en Vieno kie ankoraŭ hodiaŭ ili efike produktas.[3] La du branĉoj de la ordeno rekreis la motivojn de la kuna laboro kaj fakte kunigite kunlaboras.

En 2000 la du braĉoj retrovis ankaŭ la motivojn de la reunuiĝo kaj fariĝis denove unika ordeno.[3].

En 2002, la ordeno nombris 10 monaĥejojn kaj 35 religiuloj el kiuj 28 estas presbiteroj.[4]

Notoj kaj Bibliografio redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Goode. [1825] (1835) A brief account of the Mechitaristican Society founded on the island of St. Lazaro (PDF ePub) (angle), Venecio: Armena Akademio.
  2. Monastero Mechitarista di San Lazzaro degli Armeni (itale). Arkivita el la originalo je 2015-04-13. Alirita 2016-05-02.
  3. 3,0 3,1 Mekhitarian Congregation of Venice (angle). Mekhitarian Alumni Association - Toronto. Alirita 2016-05-02.
  4. Annuario pontificio per l'anno 2007, Libreria editrice vaticana, Città del Vaticano, 2007. p. 1458. ISBN 978-88-209-7908-9.
  • Alberto Peratoner (a cura di), Dall’Ararat a San Lazzaro (con contributi di P. Vertanes Oulouhodjian e P. Boghos Levon Zekiyan), Congregazione Armena Mechitarista, Venezia, 2006
  • Robert Siranian, I Mechitaristi di Venezia e il tentativo di unione del 1809 secondo la "Storia Armena" di A. Berberian, Casa Editrice Armena, Venezia, 2006

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti