San Lazzaro degli Armeni

San Lazzaro degli ArmeniSankta Lazaro de la Armenoj estas malgranda insulo apud Venecio, en Italio.

San Lazzaro degli Armeni
insulo [+]

AkvejoLaguno de Venecio

Koordinatoj45° 25′ N, 12° 22′ O (mapo)45.41197912.361422Koordinatoj: 45° 25′ N, 12° 22′ O (mapo)
Areo0,03 km² (3 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

San Lazzaro degli Armeni (Veneto)
San Lazzaro degli Armeni (Veneto)
DEC
San Lazzaro degli Armeni
San Lazzaro degli Armeni
Lokigo de Veneto en Italio
Map
San Lazzaro degli Armeni
Vikimedia Komunejo:  San Lazzaro degli Armeni (Venice) [+]
vdr

Geografio redakti

Sankta Lazaro estas unu el la multaj insuletoj dissemitaj en la laguno de Venecio. Ĝi havas areon nur de ĉirkaŭ 3 ha.[1]

La tuta insulo estas okupata de armena monaĥejo kun ĝia preĝejo, ĝia ĝardeno kaj la haveneto nepre necesa por atingi la insulon.

 
Skiza mapo de la Laguno de Venecio. San Lazzaro estas videbla apud Lido.

Historio redakti

Antaŭ la Armena Monaĥejo redakti

Ekde la 5-a jarcento ekloĝis en la insuloj de la laguno de Venecio homoj serĉantaj rifuĝejon kontraŭ la germanaj triboj kiuj atakis la regionon. Tradicie en la jaro 697 naskiĝis la Venecia Respubliko, kvankam la urbo Venecio mem ankoraŭ ne estis klare difinita.

La plej malnova mencio pri la insulo de Sankta Lazaro datiĝas je la jaro 810, kiam la Venecia Respubliko asignis la insuleton al la Benediktanoj de la Monaĥejo de Sankta Hilario.[2]

En 1182 la monaĥestro Huberto donis la insulon al Leone Paolini, kiu konstruis en la insulo preĝejon dediĉitan al sankta Leono kaj gastigejon por pilgrimantoj.[1] Baldaŭ la celo de la gastigejo ŝanĝis kaj ĝi estis uzata por la lepruloj. Ĉar Lazaro en la Evangelio estas la nomo de malriĉulo plena je vundoj, la popolo (ne nur ĉi tie) kunigis la nomon de Sankta Lazaro kun loko kie malsanaj malriĉuloj estis gastigataj. La oficiala dedico al Sankta Lazaro verŝajne okazis en 1348, kiam la konstruaĵoj en la insulo estis renovigitaj.[2]

La bezono de gastigejo por lepruloj malgrandiĝis dum la jarcentoj kaj en la 17-a jarcento la insulo ne plu utilis por tiu celo. Pluraj klopodoj okazis trovi novan celon: la insulo estis preskaŭ abandonita en 1601, ĝi pasis al la Dominikanoj en 1651 kaj al la Ĵezuitoj en 1678, poste ĝi estis ankaŭ uzataj por civitaj kaj militaj celoj.[2]

La Armena Monaĥejo redakti

La fama armena monaĥo Petros Manuk aŭ Mekitar kreis novan katolikan armenan ordenon, la Mekitaristojn, en Istanbulo en 1701. Pro la politika situacio, li fuĝis en Peloponezon kaj poste al Venecio. La Senato de Venecio asignis al li la insulon de Sankta Lazaro en 1717, kie li rebonigis la preĝejon kaj la monaĥejon.[3]

Post ĉirkaŭ unu jaro la armenaj patroj venintaj kun Mekitar povis ĉiuj ekloĝi en la renovita monaĥejo; la renovado tamen plu daŭrigis ĝis 1738. Grava biblioteko, plejparte armenlingva, estis ankaŭ konstruita. La preĝejturo estis finkonstruita nur en 1749, kelkajn monatojn post la morto de Mekitar. La plurlingva presejo, tre grava por la armenlingvaj libroj, estis kompletita en 1789 de lia posteulo, Stepanos Melkonian.[2]

Kiam Napoleono konkeris Venecion kaj fermis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn, li klasis Sanktan Lazaron literara akademio (1810)kaj tiel la armenaj monaĥoj ne suferis.[3][4]

Post Napoleono, Venecio pasis sub la Aŭstrian Imperion. La areo de la tre malgranda insulo (tiutempe ĉirkaŭ 7-8 ha) ne sufiĉis por la celoj de la monaĥejo. La imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio (ne konfuzenda kun Francisko Jozefo la 1-a) permesis en 1815 ke oni plivastigu ĝin ĝis ĉirkaŭ 14 ha, ebligante grandigi plurajn konstruaĵojn, inter ili la presejo kaj la biblioteko. Pluraj similaj plivastigoj okazis en 1899, en 1912 kaj en 1947-49, tiel ke la areo de la insulo estas nuntempe ĉirkaŭ 30 ha.[2]

Pro la danĝero de bruloj, en 1967 estis konstruita ronda tureto kien la malnovaj armenaj manuskriptoj estis translokitaj. Fakte, en 1975 brulo detruis parton de la biblioteko (kie ne plu estis manuskriptoj).[2]

Konstruaĵoj redakti

 
Preĝejo de Sankta Lazaro

Nuntempe, en la insulo de Sankta Lazaro estas ĉefe la sekvantaj konstruaĵoj:[3][5]

  • la monaĥejo (ĉeloj de la monaĥoj kaj rilataj ejoj)
  • la preĝejo, miksanta erojn de la origina formo kun la postaj ŝanĝoj kaj aldonoj (en 1883 ĝi estas ankaŭ parte rekonstruita post grava brulo)[2]
  • la klostro
  • la biblioteko, enhavanta ĉirkaŭ 170mil librojn kaj pli ol 4000 manuskriptojn
  • la muzeo, kun arkeologia sekcio kaj pinakoteko enhavanta gravajn armenajn pentraĵojn kaj aliajn pentraĵojn.

Notoj kaj eksteraj ligiloj redakti

  1. 1,0 1,1 San Lazzaro degli Armeni (itale). Arkivita el la originalo je 2016-04-21. Alirita 2016-04-30.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 The Island of San Lazzaro (angle). Arkivita el la originalo je 2015-01-21. Alirita 2016-04-30.
  3. 3,0 3,1 3,2 Monastero Mechitarista di San Lazzaro degli Armeni (itale). Arkivita el la originalo je 2015-04-13. Alirita 2016-04-30.
  4. Mekhitarian Alumni Association. Mekhitarian Congregation of Venice (angle). Alirita 2016-06-07.
  5. Venezia armena (itale). Arkivita el la originalo je 2013-06-13. Alirita 2016-06-07.

Vidu ankaŭ redakti

Mekitarista kongregacio