Monaĥejo Keĉaris

Keĉaris (armene Կեչառիս), aŭ Keĉaruk, estas monaĥejo kiu troviĝas en Tsaghkadzor, en la marzo Kotajko, en Armenio. Ĝi estis grava mezepoka studcentro konstruita inter la 11-a kaj la 13-a jarcento fare de diversaj familioj de la armena nobelaro. La monaĥa komplekso havas tri preĝejojn. Ĝi estis rekonstruita en la jaro 2001.

Monaĥejo Keĉaris
kultura havaĵo • monaĥejo [+]

LandoArmenio
Koordinatoj40° 32′ 2″ N, 44° 42′ 59″ O (mapo)40.533934244.7162575Koordinatoj: 40° 32′ 2″ N, 44° 42′ 59″ O (mapo)

Monaĥejo Keĉaris (Armenio)
Monaĥejo Keĉaris (Armenio)
DEC
Monaĥejo Keĉaris
Monaĥejo Keĉaris
Map
Monaĥejo Keĉaris
Vikimedia Komunejo:  Kecharis [+]
vdr
Monaĥejo Keĉaris

La monaĥejo estis grave damaĝita pro tertremo en 1927, la rekonstruado ne estis iniciatita de la Armena Soveta Socialista Respubliko ĝis la jaro 1980. Pluraj malfacilaĵoj laŭlonge de la lando bremsis la projekton dum jardeko kiam la Tertremo Leninakan skuis grandan parton de la lando en 1988, Sovetio malaperis en 1991, la milito en Karabaĥo ekiĝis, kaj Armenio estis blokita de la du tjurkaj najbaroj: Turkio kaj Azerbajĝano. Dume Armenio iom post iom rekuperiĝis de tiuj sinsekvaj katastrofoj, la rekonstruado de la monaĥejo Keĉaris finfine rekomenciĝis en 1998 kaj finis en 2000, danke al la bonvola donaco de armena mecenato loĝanta en Vieno, nomata Vladimir Harutjunjan, memore al liaj gepatroj Harutjun kaj Arsenik.