Diocezo de Kotajk (armene: Կոտայքի թեմ Kotajki tem ), estas diocezo de la Armena Apostola Eklezio kovranta la tutan provincon Kotajko de Armenio. La nomo estas derivita de la historia Kotajka kantono de la provinco Ajrarato de Granda Armenio[1].

Diocezo de Kotajk
Diocezo
Armenian Apostolic Church diocese [+]

LandoArmenio



Vikimedia Komunejo:  Diocese of Kotayk [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monaĥejo Keĉaris, katedrala sidejo de la Diocezo de Kotajk, Armenio.

La diocezo estis oficiale fondita la 30-an de majo 1996, per encikliko publikigita de Katolikoso Garegino la 1-a. La dioceza ĉefsidejo situas en la provinca ĉefurbo Hrazdan, dum la katedralo de la diocezo estas la monaĥejo Keĉaris en la proksima urbo Tsaghkadzor[2].

Historio redakti

La Diocezo de Kotajk estas konsiderata la posteulo de la historia Diocezo de Bĵni fondita de la Katolikoso Petro la 1-a en 1031. Bĵni estis unu el la plej grandaj diocezoj de mezepoka Armenio. La episkopo de Bĵni estis unu el 4 episkopoj, kiuj posedis specialan privilegion en la elektoj de la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj, aliaj estis la episkopoj de Sjuniko, Haghpat kaj Artaz.

La Diocezo de Bĵni estis funkcianta ĝis la mezo de la 18-a jarcento.

Aktivaj preĝejoj redakti

Jen la listo de preĝejoj, monaĥejoj kaj kapeloj funkciantaj sub la jurisdikcio de la Diocezo de Kotajk, kune kun ilia loko kaj jaro de konsekro:

Preĝejoj redakti

  • Preĝejo Surp Kiraki, Arzni, 6-a jarcento
  • Preĝejo Surp Sarkis, Bĵni, 7-a jarcento
  • Preĝejo Surp Hovhannes, Alapars , 7-a jarcento
  • Preĝejo Surp Vartan Zoravar, Alapars, 901
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Bĵni, 1031
  • Preĝejo Maŝtoc Hajrapet, Garni , 12-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Jeghvard , 1301
  • Preĝejo Kaptavank, Kaputan, 1349
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Garni , 17-a jarcento
  • Preĝejo Surp Stepanos, Abovjan , 1851
  • Preĝejo Surp Karapet, Akunk, 1855
  • Preĝejo Sankta Kruco, Hrazdan, 1861
  • Preĝejo Surp Hakob, Aramus, 1863
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Fantan , 19-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Solak , 19-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Meghradzor , 1881
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Hrazdan, 1883
  • Preĝejo Sankta Georgo, Argel , 1890
  • Preĝejo Surp Hovhannes, Arinj , 1890
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Ĝrveĵ, 1891
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Alapars, 1897
  • Preĝejo de Sankta Savanto, Ĉarencavan, 2000
  • Preĝejo Sankta Resurekto, Nurnus, 2001
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Arinĝ, 2002
  • Preĝejo Sanktaj Martiroj, Teghenik , 2003
  • Preĝejo Tuĥ Manuk, Hrazdan, 2003
  • Preĝejo Sankta Johano Baptisto, Abovjan, 2013
  • Preĝejo Sankta Georgo, Hrazdan, 2013
  • Preĝejo Sankta Savanto, Nor Haĝn, 2015
  • Preĝejo Sankta Kruco, Garni , 2015
  • Preĝejo Surp Sarkis, Jeghvard , 2017

Monaĥejoj redakti

  • Monaĥejo Geghard proksime de Goght, 4-a jarcento, kun la Kapelo Katoghike devenanta de 1215
  • Monaĥejo Dzagavank proksime de Getargel, konsistis el 2 preĝejoj: Surp Nŝan de la 7-a jarcento, kaj la belfrida kapelo de la 14-a jarcento.
  • Monaĥejo Makravank, Hrazdan, konsistis el 2 preĝejoj: la Preĝejo Sankta Savanto de la 10a jarcento kaj la Preĝejo Sankta Dipatrino de la 13a jarcento
  • Monaĥejo Keĉaris, Tsaghkadzor, konsistis el 3 preĝejoj kaj 2 kapeloj: Preĝejo Sankta Grigor de 1013, Preĝejo Surp Nŝan de la 11-a jarcento, Preĝejo Katoghike de la 13-a jarcento, Kapelo de Sankta Grigor de la 11-a jarcento, kaj la Kapelo de Sankta Resurekto de 1220

Kapeloj redakti

  • Tsaghkevank, Teghenik, 7a-8a jarcentoj
  • Karmravor, Arinĝ, 13-a jarcento
  • Kapelo Tuĥ Manuk, Arinĝ, 13-a jarcento
  • Kapelo Sankta Dipatrino, Aramus, 13-14-jarcentoj
  • Kapelo Sankta Dipatrino, Arinĝ, 15-a jarcento
  • Kapelo Tuĥ Manuk, Alapars, 19-a jarcento
  • Surp Karapet, Arinĝ, 20-a jarcento
  • Kapelo de la Blua Kruco, Hrazdan, 1996
  • Kapelo de Sankta Barbara, Balahovit , 1999
  • Kapelo Sankta Vartan, Bjureghavan , 2000
  • Kapelo Sankta Kruco, Ptghni , 2005
  • Kapelo Surp Narek, Kotajko, 2006
  • Kapelo Sankta Gregorio, Zar , 2008
  • Kapelo Sankta Dipatrino, Dzoraghbjur , 2010
  • Kapelo Tuĥ Manuk, Argel, 2013

Neaktivaj aŭ ruinigitaj preĝejoj kaj monaĥejoj redakti

Ĉi tio estas nekompleta listo de neaktivaj aŭ ruinigitaj preĝejoj kaj monaĥejoj en la teritorio reguligita de la Diocezo de Kotajk:

  • Baziliko Jeghvard, Jeghvard, 4-a jarcento
  • Preĝejo Ĥumaraĵam, Garni, 4-5-a jarcentoj
  • Supra Kapelo Kakavadzor, Hrazdan, 4-7-a jarcentoj
  • Preĝejo Surb Nŝan Ciranavor, Aramus, 6-a jarcento
  • Monaĥejo Ptghnavank, Ptghni , 6a - 7a jarcentoj
  • Monaĥejo de la Apostoloj Mateo kaj Andreo, Karenis, 6-7-a jarcentoj
  • Monaĥejo Artavaz, Artavaz, 6a-7a jarcentoj
  • Monaĥejo Teghenjac, Buĵakan , 6-7-a jarcentoj
  • Preĝejo Gharghavank, Zoravan, 7-a jarcento
  • Monaĥejo Sankta Georgo proksime de Argel, 7-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Ciono, Garni, 7-a jarcento
  • Monaĥejo Majravank, Solak , 7a-11a jarcentoj
  • Preĝejo Sankta Kruco, Bĵni, 9-a jarcento
  • Preĝejo Surp Stepanos de Aghbyurak, Hrazdan, 10-12-a jarcentoj
  • Monaĥejo Neghuc, Arzakan , 10a-13a jarcentoj
  • Monaĥejo Sankta Dekstro, Hrazdan, 10a-14a jarcentoj
  • Monaĥejo Teĵharujk, Meghradzor, 1199
  • Monaĵxejo de Sanktaj Paŭlo kaj Petro, Akunk, 12a-13a jarcentoj
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Garni, 12a-13a jarcentoj
  • Monaĥejo Ĉorut, Arzakan, 1207
  • Preĝejo Zoravan, Zoravan, 13-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Georgo, Bĵni, 13-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Georgo, Arzakan, 13-14-a jarcento
  • Kapelo Kakavadzor, Hrazdan, 18-19-a jarcentoj
  • Preĝejo Surp Karapet de Ĝrarat, Hrazdan, 1831
  • Preĝejo Surp Stepanos, Arzakan, 1867
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Goght, 19-a jarcento

Referencoj redakti