Preĝejo Sankta Johano Baptisto (Abovjan)

La Preĝejo Sankta Johano Baptisto (armene: Սուրբ Հովհաննես Մկրտիչ Եկեղեցի, Surp Hovhannes Mkrtiĉ ) estas monumenta preĝejo de la Armena Apostola Eklezio en la urbo Abovjan, provinco Kotajko, Armenio.

Preĝejo Sankta Johano Baptisto.

Superrigardo redakti

La konstruo estis lanĉita en aŭgusto 2006 kaj financita de la armena komercisto Gagik Carukjan. Post 7-jara daŭro de konstrulaboroj, la preĝejo estis finfine konsekrita en majo 2013 de Katolikoso Garegino la 2-a, kun la ĉeesto de tiama prezidento de Armenio Serĵ Sargsjan, prezidento de Belorusio Aleksandro Lukaŝenko kaj eksa prezidento de Armenio Robert Koĉarjan[1].

La ĉefa arkitekto de la preĝejo estas Artak Ghuljan, kaj la konstru-inĝenieroj estas Hovhannes Mejrojan kaj Tigran Dadajan. La internaj pentraĵoj estas verkoj de Abraham Azarjan kaj Hajk Azarjan. Tamen la arkitektura teamo de la preĝejo grupigis ĉirkaŭ 40 pentristojn, skulptistojn kaj arkitektojn[2] .

Referencoj redakti