Bjureghavan (armene: Բյուրեղավան , ankaŭ Byuregavan aŭ Bureghavan) estas urbo kun areo de 3.99 km² en la provinco Kotajko, en Armenio. Ĝi havas 7,553 loĝantojn[1]. La urbo estis fondita en la jaro 1945. Ekzistas vitro-fabrikejo en la urbo, de kiu ĝi prenas sian nomon.

Bjureghavan
urbo en Armenio
Administrado
Poŝtkodo 2214
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 513  (2011) [+]
Loĝdenso 2 378 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 44° 36′ O (mapo)40.31472222222244.593611111111Koordinatoj: 40° 19′ N, 44° 36′ O (mapo) [+]
Alto 1 382 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Bjureghavan (Armenio)
Bjureghavan (Armenio)
DEC
Bjureghavan
Bjureghavan
Situo de Bjureghavan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Byureghavan [+]
vdr

Etimologio redakti

La nomo de Bjureghavan estas derivita de la armenaj vortoj de bjuregh (armene: բյուրեղ) kun la signifo vitro , kaj avan (armene: ավան) kun la signifo setlejo .

Historio redakti

La urbo estis establita en 1945 ene de la Abovjan-rajono (konata kiel Kotajk-rajono ĝis 1961) de sovetia Armenio. Komence, ĝi estis fondita malgranda setlejo konata kiel Arzni-banavano (laŭlitere kun la signifo Arzni laborsetlejo) por gastigi la laboristojn de la proksima botel- kaj vitrofabriko, kiu ekfunkciis en 1947[2].

La loĝloko estis pluevoluigita fare de la soveta registaro dum la 1970-aj jaroj kun la establado de multaj novaj industriaj uzinoj inkluzive de la armena marmora kaj granita prilaborejo malfermiĝinta en 1971, sekvita per la ŝtalbetona fabriko en 1973.  En 1974, la komunumo ricevis la statuson de urbotipa setlejo kaj renomiĝis Bjureghavan, laŭ sia konata tranĉvitra fabriko de la urbo. Dum la sama jaro, la minerala akvoplanto Arzni translokiĝis al Bjureghavan. Multaj fabrikoj por konstruado de materialoj-produktado ankaŭ estis malfermitaj en Bjureghavan, inkluzive de la prefabrikita domkonstrua fabriko.

Post la sendependeco de Armenio, Bjureghavan ricevis la statuson de urbo kun la teritoria administracia juro de 1995[3].

Geografio redakti

 
Bjureghavan en januaro 2016

Bjureghavan estas konstruita sur Kotajk-altebenaĵo sur la maldekstra flanko de la gorĝo de la rivero Hrazdan, ĉe alteco de 1,300 metroj super marnivelo. Ĝin regas la vulkano Gutanasar de la montoj Gegham kaj la monto Hatis oriente. La urbo mem estas ĉirkaŭita de multaj aliaj municipoj, inkluzive de la vilaĝo Nurnus de la nordo, la vilaĝo Arzni de la sudo, la vilaĝo Nor Geghi de la okcidento, kaj la urbo Nor Haĝn de la sudokcidento[4].

Dum la praa Reĝlando Armenio, la areo de nuntempa Bjureghavan estis parto de la kantono "Kotajk" de Ajrarato.

Ĝenerale, la klimato de Bjureghavan estas karakterizita per malvarmeta somero kaj iom malvarma vintro.

Demografio redakti

La loĝantaro de la urbo estas ĉefe armena kun malgrandaj rusaj, jezidaj, asiraj kaj grekaj komunumoj. Inter 1988 kaj 1992, la urbo ricevis multajn armenajn rifuĝintojn de Azerbajĝano, kiuj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn pro la milito en Montara Karabaĥo.

La armenoj de Bjureghavan apartenas al la Armena Apostola Eklezio, reguligita de la Diocezo de Gugark kun sidejo en Caghkadzor. La Preĝejo Sankta Dipatrino de Bjureghavan estas konstruata ekde 2013. Tamen la kapelo de Sankta Vartan funkcias en la urbo ekde 2000[5].

Jen la demografia templinio de Bjureghavan ekde 1979:

Jaro 1979 1989 1991 2001 2011 2016
Loĝantaro 6,000 10,373 10.800 8.152 9,513 8,300

Kulturo redakti

 
La statuo de Samvel Vartanjan

Bjureghavan havas artlernejon funkciantan ekde 1976, publikan bibliotekon ekde 1974, kaj kulturdomon kiu malfermiĝis dum la 1980-aj jaroj. La urbo havas artan lernejon por infanoj kaj dancan ensemblon kiu estas konata kiel Bjuregh .

En novembro 2011, la statuo de la heroo en la milito de Montara Karabaĥo Samvel Vartanjan estis starigita en Bjureghavan en la korto de la mezlernejo de la urbo. La ceremonion ĉeestis tiama ministro pri defendo Sejran Ohanjan.

Transportado redakti

Situante ĉe la nordorienta najbareco de Erevano, Bjureghavan estas ligita kun ĉefurbo per busoj kaj mikrobusoj. La regiona vojo H-2 ligas Bjureghavan kun la Aŭtovojo M-4 kiu pasas tra la orienta najbareco de la urbo.

Ekonomio redakti

 
Strato Zoravar Andranik

Dum la 1970-aj jaroj, Bjureghavan kaj la ĉirkaŭaj lokoj fariĝis aktiva industria nabo ene de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Tamen multe de la industria kapablo de la urbo draste falis kun la dissolvo de Sovetunio en 1991[6].

Multaj el la sovetepokaj firmaoj estis privatigitaj, inkluzive de la fabrikoj de vitraj ujoj nuntempe konata kiel Glass World Company, la marmora kaj granita prilaborejo nuntempe konata kiel Almaqar, kaj la ŝtalbetona fabrikado nuntempe konata kiel Sunenergashin, dum la Arzni-mineralakva fabriko translokiĝis al Erevano. La urbo ankaŭ estas hejmo de la fabriko de vino-brando-vodko Bjuregh Alco fondita en 1996, kaj ankaŭ multaj uzinoj por produktado de konstrumaterialoj[7].

Edukado redakti

 
Altlernejo Samvel Vartanjan de Bjureghavan

Bjureghavan estas hejmo de loĝlernejo funkciiganta ekde 1958, elementa lernejo malfermiĝis en 1966, same kiel mezlernejo malfermiĝis en 1979. La mezlernejo estas nomita laŭ Samvel Vartanjan, apartenanta al Bjureghavan kaj heroo de la milito en Montara Karabaĥo.

La Ŝtata Faklernejo Bjureghavan estas meza altlernejo funkcianta ekde 1974[8].

Sporto redakti

La sporta lernejo Bjureghavan estis malfermita en 1989 kaj nuntempe havas teamojn de futbalo, atletiko, sambo, ĵudo, luktado kaj boksado. La urbo ankaŭ estas hejmo de sporta kaj kultura centro malfermita en 2010.

Bjureghavan havas municipan stadionon kun kapacito de 900 spektantoj. Ĝi estas nuntempe uzita de la junaj futbalaj teamoj de la provinco Kotajko[9].

Referencoj redakti