Ĥaĉkaro

Ĥaĉkaro (en la armena lingvo Խաչքար, « ŝtonkruco»), estas memoriga ŝtono gravurita tipa de la armena arto, kutime kun aldonaj motivoj kiel rozetoj kaj interplektoj kaj bonatikaj aranĝoj inkluzive de granatoj kaj vinberoj[1]. Iam troveblaj en la tuta teritorio de la historia Armenio kaj hodiaŭ ĉefe konservataj en la respubliko Armenio kaj en Arcaĥo. La ĥaĉkaroj estas karakterizaĵo de la mezepoka kristana armena arto kiu postvivas niajn tagojn[2].

Ekzemploj de ĥaĉkaroj de Julfa, hodiaŭ en Eĉmiadzin.

Ekde 2010, ĥaĉkaroj, ilia simboleco kaj metiarto estas enskribitaj en la liston de Unesko kiel Nemateria kultura heredaĵo[3].

PriskriboRedakti

La plej ofta figuro reprezentita en la ĥaĉkaroj estas la kruco, rare akompanata de Jesuo Kristo krucumita, kun rozeto aŭ la sundisko sube, la simbolo de eterneco, ofta en armena ato ekde antaŭkristanaj tempoj[4]. La resto de la ŝtono estas plenigata de gravuraĵoj kiel folioj aŭ abstraktaĵoj. Kelkfoje ĝi estas surmuntita de korniko kun bibliaj figuroj aŭ sanktuloj.

 
Ĥaĉkaro de Eĉmiadzin.

Unu el la oftaj motivoj por starigo de ĥaĉkaro estas la savo de la animo de mortinto sed ankaŭ la memorigado de milita venko, konstruado de preĝejo, neebla amo aŭ kiel ŝirmaĵo kontraŭ la naturaj katastrofoj[5].

HistorioRedakti

La unuaj ĥaĉkaroj aperis en la 9-a jarcento, dum la armena renaskiĝo sekvata de la liberiĝo de la araba regado far la bagratidoj. La plej antikva ĥaĉkaro estis datumita kaj skulptita en 879, kvankam ekzistas aliaj pli antikvaj sed rudimentaj. Starigita en Garni, ĝi estis dediĉita al la reĝino Kotramida, edzino de la reĝo Aŝoto la 1-a. La apogeo de la ĥaĉkaroj estis inter la 12-a kaj la 14-a jarcentoj. Tiu ĉi artaĵo eklipsiĝis dum la mongola invado fine de la 14-a jarcento kaj renaskiĝis en la 16-a jarcento, sed ili ne plu estis tiom artismaj kiom la antaŭaj. Hodiaŭ la tradicio starigi ĥaĉkarojn populariĝis kaj novaj metiejoj malfermiĝis kun lernantoj. La antikvaj videblas kaj kelkaj nunaj skulptistoj en difinitaj partoj de Erevano imitas aŭ novigas novajn formojn de ĥaĉkaroj[6].

Ĉirkaŭ 40 000 ĥaĉkaroj pluvivas hodiaŭ. Plej multaj el ili libere staras, kvankam la plej gravaj el historia kaj arta vidpukto kutime troviĝas ene de monaĥejaj kompleksoj. La sekvaj tri ĥaĉkaroj estas konsiderataj kiel la plej bonaj ekzemploj de la arta formo:

  • Unu en Geghard, ĉizita en 1213, probable de majstro Timot kaj majstro Mĥitar
  • Ĥaĉkaro Sankta Liberiganto en Haghpat (vidu galerion), ĉizita en 1273 de majstro Vahram
  • Ĥcaĉkaro en Goŝavank, farita en 1291 de majstro Poghos.

Kelkaj bonaj ekzemploj estis transdonitaj al la Historia Muzeo en Erevano kaj apud la katedralo de Eĉmiadzin. La plej granda pluvivanta kolekto de ĥaĉkaroj troviĝas en Armenio, ĉe Noraduz-tombejo ĉe la okcidenta bordo de la Lago Sevan, kie videblas malnova tombejo kun ĉirkaŭ 900 ĥaĉkaroj el diversaj periodoj kaj el diversaj stiloj. La plej granda nombro antaŭe situis en Ĝulfo en la Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko de Azerbajĝano, sed la tuta mezepoka tombejo estis detruita de azeraj soldatoj en 2005.

Ĥaĉkaroj en AzerbajĝanoRedakti

En tiu ĉi najbara respubliko, kiam la ĥaĉkaroj ne estis detruitaj, kiel montras la fama kazo de la tombejo de ĥaĉkaroj de Ĝulfo en Naĥiĉevano, kiu estis tute detruita, la nuna ĥaĉkaroj troviĝantaj en la teritorio de la nuna Azerbajĝano estas klasifitaj kiel apartenantaj al la albanoj pro manipulado de la historio okaze de la militoj inter ambaŭ landoj pro la teritorio Montara Karabaĥo.[7][8][9].

NuntempoRedakti

La arto de ĉizado de ĥaĉkaroj atestis renaskiĝon kiel simbolo de armena kulturo en la 20-a jarcento.

Ekzistas centoj da ĥaĉkaroj tutmonde, multaj el kiuj estas monumentoj por memorigi la viktimojn de la Armena genocido. Ĥaĉkaroj estis metitaj en diversajn lokojn, inkluzive ĉe la Vatikanaj Muzeoj[10][11] , la memorĝardeno de Katedralo de Kanterburio, Katedralo Sankta Maria, Sidnejo, Ŝtata Kapitolo de Kolorado, Templo de Paco, Cardiff, Katedralo Sankta Triunuo, Dublino, kaj aliloke.

Laŭ kalkulo, estas preskaŭ 30 ĥaĉkaroj en publikaj lokoj en Francio[12].

Armenaj ĥaĉkaroj estis akiritaj aŭ donacitaj al multaj muzeoj aŭ provizore reprezentitaj ĉe signifaj ekspozicioj tra la mondo kiel ĉe la Brita Muzeo, la Metropola Muzeo de Arto aŭ la Speciala Ekspozicio de la Nacia Muzeo de Etnologio, Osako, Japanio.

GalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Thierry, cover sleeve.
  2. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Grove; $2
  3. Armenian cross-stones art. Symbolism and craftsmanship of Khachkars. UNESCO Culture Sector. Alirita 2010-11-20.
  4. Gough M., The Origins of Christian Art, London, 1973
  5. "Armenian Khatchkars" (Editions Erebuni, 1978)
  6. Anatoli L. Yakobson. Armenian Khachkars, Moskvo, 1986
  7. Azerbaijan: Famous Medieval Cemetery Vanishes. Caucasus Reporting Service, Institute for War and Peace Reporting (19an de aprilo 2006). Alirita 2007-04-15.
  8. "World Watches In Silence As Azerbaijan Wipes Out Armenian Culture", The Art Newspaper, 2006-05-25. Kontrolita 2006-05-25.
  9. "Tragedy on the Araxes", revuo Archaeology, 2006-06-30. Kontrolita 2006-06-30.
  10. Medieval Armenian cross-stone unveiled in Vatican (20a de septembro 2014). Arkivita el la originalo je 2a de julio 2019.
  11. The story behind the Medieval Armenian Cross that's now in the Vatican Museums. ROME REPORTS in English (29a de marto 2015).
  12. Toponymie et Monuments arméniens (france). Association Culturelle Arménienne de Marne-la-Vallée (France).