Historio-geografia provinco en orienta Kartvelio, en la baseno de riveroj Iori kaj Alazani. Ĝis la 8-a jarcento ĝi estis en konsisto de Kartlia (Iberia) regno, poste sendependa princejo. De la 12-a jarcento en Kartvela regno, de la 2-a duono de 15-a jarcento formiĝis Kaĥetia reĝlando. En 1659 okazis granda ribelo kontraŭ irana regado, kaŭzita pro la intenco de iranaj potencoj ekloĝigi en Kaĥetiaj fekundaj valoj turkmanajn tribojn. De 1762 - Unuiĝinta Kartli-Kaĥetia reĝlando. En 1801 ĝi aliĝis al la Rusia Imperio.

Kaĥeti
Administra Regiono
mkhare [+]

LandoKartvelio

Koordinatoj42° N, 46° O (mapo)41.7545.716666666667Koordinatoj: 42° N, 46° O (mapo)
ĈefurboTelavi
- koordinatoj42° N, 46° O (mapo)41.7545.716666666667Koordinatoj: 42° N, 46° O (mapo) [+]
Areo11 309,5 km² (1 130 950 ha) [+]

Loĝantaro318 583 [+] (2014)
Denseco28,17 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroGiorgi Aladashvili

HorzonoUTC+04:00 [+]
ISO 3166-2GE-KA

Kaĥeti (Tero)
Kaĥeti (Tero)

Kaĥeti (Kaĥetio)
Kaĥeti (Kaĥetio)
DEC

Map
Kaĥeti

Vikimedia Komunejo:  Kakheti [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de Kaĥeti en Kartvelio
Situo de Kaĥeti en Kartvelio

Kaĥetio estas la patrujo de vito. Ĉi tie oni kulturas kelkajn dekojn da specoj de vinbero, produktante bonegajn vinojn. Ĉi-tie loĝas laboremaj kaj humurohavaj homoj, konservante tra jarcentoj riĉan kantan folkloron kaj historiajn monumentojn. La ĉefaj vidindaĵoj estas urboj Telavi (administra centro) kaj Signagi, monaĥejaj kompleksoj en Gareĝi, Ŝuamta, Ikalto, katedra templo Alaverdi.

Vidu ankaŭ redakti