Malfermi la ĉefan menuon

Mimino (prononciĝas [MiminO], ruse Мимино́, kartvele: მიმინო) estas ruslingva sovetia komedia filmo, verkita de reĝisoro Georgij Danelija en 1977. La filmo prezentas vivon de kartvelia aviadisto ĉe eta helikoptero, kiu decidis reokupiĝi pri internacia aviado, sed jam sukcese realiginte sian revon sopiras pri sia eta patrujo kaj revenas al sia vilaĝo. Laŭ aserto de la ĉefa aktoro Vaĥtang Kikabidze, en ĉi tiu filmo Danelija "sukcesis esprimi la ideon pri netuŝebla allogo de la homo al terparto, kie tiu maturiĝis, pri radikoj, sen kiuj tiu ne povas vivi"[1]

Mimino
Originala titolo Мимино
Produktadlando Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Filmita en Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Originala lingvo rusa, kartvela
Kina aperdato 1977
Daŭro 92 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Georgij Danelija
Scenaro Viktorija Tokareva · Revaz Gabriadze · Georgij Danelija
Muziko Giya Kancheli
Ĉefrolantoj Vaĥtang Kikabidze
Produkto Mosfilm
IMDb
Information icon.svg
vdr

La filmo estis unuan fojon montrita dum Moskva Internacia Kinofestivalo la 1-an de julio 1977. La 27-an de marto 1978 ĝi estis unue prezentita por publiko en kinejoj. Ĝi akiris kelkajn premiojn kaj sukcesis inter spektantoj. La reĝisoro kaj ĉefaj aktoroj ricevis la Ŝtatajn premiojn de Sovetunio.

EnhavoRedakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
 
Telavi – urbo de Mimino en Kartvelio

Valiko Mizandari (kun kromnomo Mimino, el la kartvela "falko"[2]) estas kartvela aviadisto ĉe helikoptero Mi-2 de lokaj fluglinioj en montara Kartvelio (ĉirkaŭaĵoj de Telavi). En flughaveno li renkontas sian estintan kunstudanton, kiu gvidas supersonan aviadilon Tupolev 144 je internaciaj fluglinioj. Inter la aviadilanoj de Tu-144 estas stevardino Larisa Ivanovna, tuj ĉarminta lin. Mimino decidas reveni al la internacia aviado kaj por tio venas al Moskvo.

 
Hotelo "Rossija" en Moskvo, kie loĝis Valiko kaj Ĥaĉikjan

Danke al helpo de la "konatuloj de siaj konatuloj" li ekloĝas en hotelo "Rossija" centre de Moskvo kiel partoprenanto de la simpozio de endokrinologistoj. Lia najbaro en ĉambro estas armeno Ruben Ĥaĉikjan, kun kiu li (malgraŭ kverelo dum la unua tago) rapide amikiĝas. Ruben estas ŝoforo kaj venis el armenia urbo Diliĝano por ricevi novan baskulkamionon, kiun li baldaŭ ricevas. Valiko provas pli konatiĝi kun Larisa Ivanovna, alvokas ŝin al restoracio kaj teatro, sed ŝi malkonsentas.

Dum kelkaj tagoj la kamaradoj disŝparis ĉiun monon; krome, ili estas forpelitaj el la hotelo: evidentiĝas, ke Ruben Ĥaĉikjan okupis lokon, restigitan por samfamilinoma profesoro pri endokrinologio Ĥaĉikjan, malfruinta al la konferenco, kaj ke Valiko tute ne rilatas al la simpozio.

En Moskvo Valiko renkontiĝas kun sia delonga malamiko - viro, kiu antaŭe tentis lian fratinon kaj forlasis ŝin kun ŝia ido; li okazigas malgrandan pogromon en lia loĝejo, pro kio estas arestita. Fiere Mimino nenion diris por memdefendo. Ĥaĉikjan penas helpi al li. Danke al sia advokato - junulino, por kiu ĉi tiu proceso estas la unua sed kiu kontrolis ĉiujn cirkonstancojn - Mimino estis liberigita kondamnite nur al 50-rubla monpuno. Dum la proceso Valiko estiĝis 35-jara, kio formale malebligis por li studadon por fariĝi internacia aviadisto.

Jam decidinte pri reveno hejmen, en flughaveno Mimino hazarde konatiĝas kun veterano de la Dua mondmilito Voloĥov, kiu erare rekonas lin kiel filon de sia mortinta kunbatalanto; malgraŭ malkaŝo de la eraro, Voloĥov per kontribuo de grava KPSU-aganto helpas al li realigi sian revon.

Mimino fariĝas aviadisto de internacia fluglinio kaj flugas kun Tu-144. Tamen al li ne plaĉas lia nova okupo, li sopiras pri sia Kartvelio; finfine li revenas al Telavi kaj al sia familio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Filmintoj kaj aktorojRedakti

Georgij Danelija, reĝisoro Gija Kanĉeli, aŭtoro de muziko

Aktoroj:

Rolo Aktoro
Valiko Mizandari (Mimino) Vaĥtang Kikabidze
Ruben Ĥaĉikjan (Rubik) Frunzik Mkrtĉan
Larisa Ivanovna Komarova, stevardino Jelena Proklova
Ivan Sergejeviĉ Voloĥov, veterano de milito Jevgenij Leonov
Avo de Valiko Kote Dauŝvili
Varlaam, nevo de Valiko Zakro Saĥvadze
Givi Ivanoviĉ Goglidze, estro de flughaveno Telavi Ruslan Mikaberidze
Svetlana Georgijevna, advokato Marina Djuĵeva
Lali, instruistino Rusiko Morĉeladze
Nugzar Papiŝvili, viktimo dum juĝado Arĉil Gomiaŝvili

Historio kaj filmadoRedakti

Preparo de la scenaroRedakti

La filma enhavo de la historio pri aviadisto, kiu alligadis sian helikopteron al arbo; ĝin rakontis al Danelija lia amiko, scenaristo Rezo Gabriadze. Dekomence la reĝisoro intencis filmi ne tion, sed pri junulino el vilaĝo, ekaminta aviadiston-trumpetiston; kunaŭtore kun Viktorija Tokareva li kreis la scenaron. Tamen unu monaton antaŭ filmado Danelija rakontis siajn planojn al sia amiko, verkisto Maksud Ibragimbekov, kaj laŭ lia konsilo ŝanĝis sian decidon. Sekvan tagon li telefonis el Moskvo en Tbilison al Gabriadze, kaj li tuj forflugis al Moskvo. Danelija, Gabriadze kaj Tokareva triope forveturis al la domo de verkistoj "Bolŝevo" kaj komencis rapide verki novan scenaron. Do, unu monaton antaŭ la filmado oni sciis nur ke en la nova filmo estos helikoptero, ĉeno, seruro kaj Vaĥtang Kikabidze kiel ĉefa aktoro. Danelija okupiĝis pri la unua parto de la scenaro (scenoj en Kartvelio), la alian skribis Tokareva kaj Gabriadze. La dua reĝisoro, Jurij Kuŝnarjov, forveturis la pretan scenaron al Moskvo, kie laboris filmadgrupo; poste la scenaron oni ankaraŭ iome precizigis.

La ĉefa heroo estis nomita honore al skulptisto Valerian Mizandari, instruisto de Rezo Gabriadze. Sceno pri juĝado devenas de reala situacio: filino de Danelija ankaŭ estis nomata Svetlana Georgijevna kaj estis advokato; kiam oni restigis ŝin duope kun matura krimulo, li memstare komencis pridemandi ŝin kaj klarigi al ŝi kion ŝi devas fari.

Elektado de aktorojRedakti

Laŭ konfeso de Danelija, Vaĥtang Kikabidze estas lia plej favorata aktoro (same kiel Jevgenij Leonov), kaj la rolo de Mimino estis dekomence skribata por li.

Pri tio, kiu estos ĉambronajbaro de Mimino en hotelo - Frunzik MkrtĉanJevgenij Leonov (ambaŭ variantoj ŝajnis bonaj), estis decidite per simpla loto.

Lokoj de filmadoRedakti

MuzikoRedakti

Kantoj en la filmo:

Krome, en hotelo Mimino kaj Ĥaĉikjan dancas popularan kaŭkazian dancon "Lezginka".

Fortranĉitaj epizodojRedakti

La filmo estis serioze cenzurita. Laŭ rememoroj de Vaĥtang Kikabidze, el la filmo estis fortranĉitaj 8 epizodoj, inter ili jenaj:

  • Kiam Valiko kaj Ruben aliras al la hotela lifto, tie staras du japanoj, kiuj similas unu la alian kiel ĝemeluloj; ekvidinte la alirantojn, unu diras al la alia japane: "Jen kiom similaj estas rusoj".
  • Scenoj, kunligitaj kun unu el herooj — vilaĝa forĝisto. Krome, finalo de la filmo tute ŝanĝiĝis.

Krome, en la filmo estas epizodo, en kiu Mimino volas telefoni al Diliĵano (al Ĥaĉikjan) el Okcidenta Berlino. Oni respondis, ke la urbo mankas en la listo. Tiam li demandis pri ebleco telefoni al sia urbo Telavi; miskompreninte, oni konektis lin kun Tel-Avivo kaj li interparolis kun sovetia elmigranto. Ĉi tiun epizodon oni igis fortranĉi por prezentado de la filmo dum la Moskva kinofestivalo; tamen, ĝi restis en aliaj kopioj.

Interesaj faktojRedakti

  • Por klarigi, ke lia helikoptero ne taŭgas por transporti bovinon, Valiko nomis ĝin "papilio" (kartvele: პეპელა, [PEpela]). La sama vorto estas uzita en filmo Kin-dza-dza! en formo Pepelaco.

ReferencojRedakti

  1. Кикабидзе В. Подлинная школа // Георгий Данелия. Сборник. — М.: Искусство, 1982. — С. 102—138.
  2. Tiel estas klarigite en la filmo. Reale mimino (ka:მიმინო) signifas "nizo" (Accipiter nisus).
  3. Сергеев Н. Михаилу Ходорковскому предъявят старое обвинение // газета «Коммерсантъ», № 37(4092) от 3 марта 2009.