Tupolev Tu-144

(Alidirektita el Tu-144)

La Tupolev Tu-144 (NATO raportnomo: Charger) estas Sovetia supersona pasaĝeraviadilo. Ĝi similas al la brita kaj franca Konkordo. Ambaŭ estas en la teknika muzeo en Sinsheim (Germanio).

Tupolev Tu-144

Kiel pasaĝeraviadilo, Tu-144 havis multajn teknikajn problemojn en la motoro. Por solvi ilin, Sovetia registaro petis helpon de Lucas Industries, brita fabrikanta kompanio de motora kontrola sistemo de simila pasaĝeraviadilo Konkordo, sed problemoj ne estis solvitaj. Pro tiuj problemoj en julio 1983 la Sovetia registaro nuligis uzadon de Tu-144.