Fălticeni

urbeto en norda Rumanio

Fălticeni - jen rumane, prononco [fəltiˈt͡ʃenʲ], do per nur esperantaj literoj baze [feltiĈEnj], germane Foltischeni, hungare Falticsén, hebree פלטיצ'ן, Falticen kaj jide פאלטישאן, Faltiŝan - estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 23 902 loĝantoj sur areo de 28,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 831 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 65 kilometroj norde. En tiu direkto, en distanco de 100 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.

Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן
municipo de Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Bukovino
Distrikto distrikto Suceava
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 902  (2021) [+]
Loĝdenso 831 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 28′ N, 26° 18′ O (mapo)47.462526.3Koordinatoj: 47° 28′ N, 26° 18′ O (mapo) [+]
Areo 28,76 km² (2 876 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן (Rumanio)
Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן (Rumanio)
DEC
Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן
Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן
Situo de Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fălticeni [+]
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
interne de la granda sinagogo
 
ortodoksa kirko ĉielenpreno de Maria