Šilutė
Šilutė estas urbo en la okcidento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Šilutė, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Klaipėda. En 2022 en la urbo vivis 15 816 loĝantoj.
Šilutė | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | LT-99001 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 816 (2022) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 21′ N, 21° 29′ O (mapo)55.3521.483333333333Koordinatoj: 55° 21′ N, 21° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
HistorioRedakti
La loko ekestis el "Krug", tio estas malnova germana nomo por gastejo, sur erikejo (germane "Heide"), kiu baldaŭ iĝis la plej signifa loĝloko kaj merkata centro en la mezepoke germanlingva norda regiono de Prusio - inter la (tiam german-nomaj) urboj Memel (la nuna litova Klaipėda) kaj Tilsit (la nuna kaliningrada Sovetsk).
Ekde 1871 la teritorio kiel la resto de Prusio apartenis al la Germana Regno, kaj post la pac-kontrakto de Versailles dum la jaro 1920 iĝis internacie neŭtrala zono, ricevante la germanan nomon Landkreis Heydekrug. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, kaj la urbo oficiale eknomiĝis laŭ sia litova nomo. Nur dum 1941 la urbeto ricevis formalajn urbajn rajtojn.
La mezepoka aspekto de la giganta merkata placo ankoraŭ hodiaŭ grandparte rekoneblas.
Eksteraj ligilojRedakti
- paĝoj de la kommunumo (litovaj) Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine