Saldus

urbo en Latvio

Saldus (latve, germane historie ankaŭ Frauenburg) estas urbo en la okcidento de Latvio, en la historia regiono Kuronio (latve Kurzeme). La urbo borde de la rivero Ciecere unuafoje dokumente menciiĝis en la Kuronia Traktato de 1253. Tiam la tuta teritorio Saldene submetiĝis al la rego de la germanlingva kavalira Livonia Ordeno.

Saldus · Frauenburg
urba komunumo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Kuronio
Municipo municipo Saldus
Urborajto ekde 1917
Poŝtkodo LV-3801
Telefonkodo (+371) 38
Kodo laŭ ISO LV-088
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 493  (2023) [+]
Loĝdenso 939 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 40′ N, 22° 30′ O (mapo)56.66666666666722.493611111111Koordinatoj: 56° 40′ N, 22° 30′ O (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 10,11 km² (1 011 ha) [+]
Saldus · Frauenburg (Latvio)
Saldus · Frauenburg (Latvio)
DEC
Saldus · Frauenburg
Saldus · Frauenburg
Situo de Saldus · Frauenburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saldus [+]
vdr

La germana urbonomo devenas el la jaro 1341, kiam la Livonia Ordeno ĉi-tie starigis fortikaĵon. La ekziston de urbeto ĉirkaŭ la fortikaĵo pruvas la arkeologia trovo de samepoka kristana tombejo proksime al la fortikaĵa kastelo.

Dum la jaro 1625 la germanlingva kuronia duko Friedrich von Kettler rezidis en la kastelo, kaj de 1664 ĝis 1682 la duko Jakob Kettler. Dum la Granda Nordia Milito la kastelo dum la jaro 1701 iĝis sidejo de la sveda reĝo Karolo la 12-a. La kastelo jam antaŭe estis parte difektita pro svedaj atakoj de la jaro 1659. Post la Granda Nordia Milito ĝi estis komplete detruita.

Kaj sekve de la milito kaj pro epidemio de la pesto la loĝantoj de la urbeto komplete formortis kaj la komunumo dum proksimume 100 jaroj nur ekzistis kiel eklezia paroĥo kaj kiel agrikultura bieno.

Dum la jaro 1856 komenciĝis la rekonstruo de la loĝloko. Urbajn rajtojn Saldus ricevis dum la jaro 1917. Ekde la jaro 1950 Saldus estas distrikta urbo kaj centro de samnoma komunumo.

Dum la Dua Mondmilito aparte sude de Saldus inter la fino de 1944 ĝis majo 1945 okazis fortaj bataloj inter la armeo de Nazia Germanio kaj la Ruĝa Armeo de Sovetunio.

Partnera urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti