Åke Ahlrén

sveda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Åke AHLRÉN (naskiĝis la 25-an de majo 1918, mortis la 6-an de aprilo 2014 en Kista) estis sveda esperantisto.

Åke Ahlrén
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1918 (1918-05-25)
Morto 6-an de aprilo 2014 (2014-04-06) (95-jaraĝa)
Tombo Skogskyrkogården
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Laŭ profesio li estis oficisto ĉe inĝeniera firmo, kaj kiel tia ofte survoje en Eŭropo, ek de 1966 ĉefe en landoj malantaŭ la tiel nomita Fera Kurteno. Tie li spertis Esperanton ne malofte kiel apogon.

Li loĝis en Kista, urboparto de Stokholmo.

Li estis membro de KELI kaj partoprenis laŭeble ĉiujn kristanajn kaj ekumenajn kongresojn same kiel la de Bernhard Eichkorn organizitajn ADORU-Semiariojn kaj Bibliajn Tagojn.

Kune kun la germana Adolf Burkhardt, la angla William John Downes, la nederlanda Hendrik Arie de Hoog kaj la norvega Hans Amund Rosbach li eldonis en 1971 la Evangelian Himnaron "Adoru Kantante".

Åke Ahlrén tradukis pli ol dudek kristanajn himnojn, unu li originale verkis.

  • En ADORU troviĝas jenaj:
    • ADORU 121: Nun tago benata, 1971 – Den signade dag
    • ADORU 166: Flugilojn Viajn tenu, 1952 – Bred dina vida vingar
    • ADORU 255: Donu ĝojon kaj feliĉon, 1962 – Hilf, Herr Jesu, lass gelingen; Giv, o Jesu, fröjd och lycka
    • ADORU 367: Ni, el popoloj multaj sur la ter', 1966
    • ADORU 432: Ĉarme super ter' radias, 1962 – Vänligt över jorden glänser
    • ADORU 511: Turnu Vin al ni, ho Sinjor', 1975 – Kumba yah, my Lord, kumba yah
    • ADORU 567: Porti mi volas Vian mesaĝon, 1979 – Y mambu maku mu zingo kiami; Se, jag vill bära ditt budskap, Herre
    • ADORU 576: Ĉe Dio nestas ĝojo, 1962 – Hos Gud är idel glädje
    • ADORU 596: Sidiĝu man-en-mane, 1975 – Vi sätter oss i ringen
    • ADORU 612: Belegas nun somer-sezon', 1962 – Geh aus, mein Herz, und suche Freud; I denna ljuva sommartid
    • ADORU 616: Florados nun la tero, ĉ. 1965 – Den blomstertid nu kommer
    • ADORU 754: Donu gloron al Di', 1995 – Lova Herren, min själ
    • ADORU 901: Kune manĝu ni nun de Lia pan', 1975 – Let us break bread together
  • Aliaj:
    • Batalas du reĝoj pri l' homa anim', 1950, en Evangelia Kantaro 34 – Två väldiga strida
    • Ĉar Vi elektis vivi en malriĉec' 2002/2004, en Dia Regno 5/2006 – För att du inte tog det gudomliga
    • Donu la manon, ĉar samas nia cel', 1975 en Tero kaj Ĉielo Kantu 16 – Räck mig din hand
    • Fratoj, kantu ni dumvoje, 1971 en Adoru Kantante 218 – Sjungen, syskon, unter vägen
    • Jesu', Via Vort' estas lum', 1971 en Adoru Kantante 88 – O Jesus, ditt ord är vårt ljus
    • Kun Di', Lia paco, Spirito kaj vort', 1971 en Adoru Kantante 172 – Med Gud och hans vänskap
    • La lumo venis al la mond', haleluja, 1975 en Tero kaj Ĉielo Kantu 24 – Det ljus som liv åt världen gav
    • Min Vi malŝarĝis je la mizer', 1971 en Adoru Kantante 219 – Bar Du min börda
    • Sonas kiel anĝelĥoro tiu nom', 1971 en Adoru Kantante 159 – Jesus, Jesus, o det ordet
    • Susuras tra la vivbatal', 1971 en Adoru Kantante 35 – Det susar genom livets strid
    • Ŝalom', 2014 en Dia Regno 2/2014