6-a de aprilo
dato
(Alidirektita el 6-an de aprilo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 6-a de aprilo estas la 96-a tago de la jaro(la 97-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 269 tagoj restas.
Je la 6-a de aprilo okazis, inter alie:
EventojRedakti
- -46: Romia politikisto kaj militestro Julio Cezaro venkis Caecilius Metellus Scipio kaj Katono la pli juna en batalo de Tapsus (nun en Tunizio, proksime al Lampedusa)
- 402: Senrezulta batalo de Pollentia (apud Asti) okazis inter gotoj sub gvido de Alariko la 1-a kaj romia armeo de Stiliko
- 1199: Angla reĝo Rikardo la 1-a post sieĝo de kastelo Châlus-Chabrol mortis, vundita de arbalesto - Johano iĝis reĝo de Anglio
- 1252: Estis murdita Petro de Verono, la papa inkviziciisto en Como kaj Milano, pro sia severo kontraŭ kataroj.
- 1291: Mamelukoj komencis sieĝon de Akko, la ĉefurbo de Jerusalema reĝlando
- 1326: Bursa estis konkerita de turkoj kaj iĝis unua ĉefurbo de la Otomana Imperio
- 1327: Itala poeto Francesco Petrarca en preĝejo de Avignon unuafoje rigardis Laŭra, al kiu li poste dediĉis 366 sonetojn
- 1384: Portugala armeo venkis kastiliajn invadintojn en batalo de Atoleiros (apud Estremoz)
- 1385: Johano la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1411: Pollando: delegitaro de Gdańsk, invitita por diskutoj kun Ordeno de germanaj kavaliroj, estis malliberigita - oni murdis i.a. du urbestrojn
- 1580: Unu el pli fortaj tertremoj kun surcentro sub la Manika Markolo en historio de Anglio, norda Francio kaj Flandrio
- 1652: Nederlanda oficisto Jan van Riebeeck setliĝis en la loko de hodiaŭa Kaburbo - komenco de preskaŭ 350-jara kolonia regado de buroj sur la terenoj de la nuna Sud-Afriko
- 1656: Sveda diluvo en Pollando: venko de poloj en batalo de Kozienice
- 1667: Dubrovnik estis preskaŭ tute detruita de tertremo
- 1722: Tapiau (nun Gvardejsk) iĝis urbo - urborajto donita de Frederiko Vilhelmo la 1-a (Prusio)
- 1748: Arkeologiaj elfosaĵoj en Pompejo komenciĝis
- 1769: Baraj konfederuloj dufoje batalis kontraŭ rusoj en distrikto Krosno, kie vundiĝis generalo Kazimierz Pułaski
- 1793: Franca revolucio: Nacia Konvencio fondis Komitaton por publika savado
- 1814: Imperiestro de la francoj Napoleono Bonaparte abdikis, dinastio Burbonoj regajnis la regopovon
- 1830: Usono: mormona Eklezio de Kristo fondita de Joseph Smith - antaŭulo de Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
- 1848: Aŭstriaj regopovoj donis plenan aŭtonomecon al Universitato de Lvovo kaj permesis lekcii en la pola lingvo
- 1849: Hungara revolucio: venko de hungara-pola armeo super la aŭstra en batalo de Visaszeg (vilaĝo de Peŝto-regiono)
- 1853: Franca astronomo Jean Chacornac malkovris asteroidon Foceo; precize du jarojn poste - Circo
- 1861: Sultanlando Zanzibaro fondiĝis
- 1865: Germana kemia konzerno BASF fondiĝis
- 1886: Brita Kolumbio: Vankuvero iĝis urbo
- 1896: Ateno: greka reĝo Georgo la 1-a malfermis unuan modernan Someran Olimpikon, malpermesitan de la romia imperiestro Teodozo la 1-a antaŭ 1500 jaroj (241 atletoj el 14 nacioj partoprenis en 43 konkuroj)
- 1905: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Sulejko
- 1909: Polusa esplorado: Robert Peary asertis esti la unua, kiu atingis la Nordan Poluson kune kun kvin kunuloj, kio ĝis hodiaŭ estas kontestata
- Unua mondmilito:
- 1917: Usono ekpartoprenis la militon kontraŭ Germana Imperiestra Regno - prezidanto de Usono Woodrow Wilson, konsente kun Usona Kongreso, deklaris militon flanke de Triopa Entento
- 1920: En Ulan-Ude bolŝevikoj kreis marionetan ŝtaton - Respublikon de Fora Oriento, kiu dislimigis Sovetan Rusion de ĉinaj teritorioj okupataj de Japanio
- 1922: Sejmo de Dua Pola Respubliko voĉdonis pri anekso de Centra Litovio al Pollando
- 1926: En Usono fondiĝis United Airlines (kiel Boeing Air Transport)
- 1930: Lanĉo de la Ordeno de Lenin
- 1930: 'En Barato finiĝis salomarŝo, organizita de Mohandas Karamchand Gandhi kiel ago de civila malobeo
- 1931: Registaro de Portugalio proklamis militjuron sur Madejro kaj Acoroj pro provo de armea puĉo en urbo Funchal
- 1936: Tornadoj detruis urbojn Tupelo (Misisipio) kaj Gainesville (Georgio) mortigante pli ol 400 personojn - inter savitoj estis unujara Elvis Presley
- Dua mondmilito:
- 1940: Gestapo, ĝendarmoj kaj SS ekstermis polan vilaĝon en distrikto Konecki pafmortigante 26 polojn; germana polico pafekzekutis en Piekło 17 personojn, revenĝe pro partizana agado, kaj en du aliaj lokoj 18 personojn kaj en vilaĝo de distrikto Łowicki aranĝis kaptadon de junularo, kiun transportis pere de Varsovio al trudlaboro en Nazia Germanio; Budapeŝto: "Wieści Polskie" skribis pri la raporto el Vaŝingtono koncerne statistikon pri la publikaj monkolektoj en la lasta kvaronjaro de 1939: favore al Pollando 138 societoj kolektis la monon, por Francio - 44, por Britio - 9 kaj por Germanio - 1; Berlino: premiero de la dua dokumenta filmo Feuertaufe (Fajro-bapto) de Hans Bertram kun partopreno de Hermann Göring - Svedio malpermesis ĝin prezenti, kaj decidis komenci certan mobilizon depost la 8-a de aprilo; Danio: mararmeo ekskludis eblecon de la germana atako, terarmeo proponis mobilizon, sed defendministro malkonsentis por ne maltrankviligi la landon; Francio: pola Ĉasaviadista Divizio I/145 kreiĝis
- 1941: Varsovio: konspira "Polska Walczy" (Pollando Batalas) publikigis vastan alvokon Al ĉiuj popoloj de la mondo, en kiu konstatis: Sur la tero de la Moskva okupado subtera rezistomovado tiom vasta kiel en la germana estas neimagebla. Tio estas malliberejo, en kiu validas deviga kunvivo kaj fratigo inter persekutataj viktimoj kaj iliaj ekzekutistoj.; Balkanoj: je la 1.00 greka Supera Komandantaro ordonis detruojn antaŭ la defendlinio en Okcidenta Trakio kaj Orienta Makedonio; 5.00-12.00 Wehrmacht larĝafronte transiris landlimojn kun Grekio kaj Jugoslavio - invado de Nazia Germanio al Grekio, kaj invado de Jugoslavio komencita kune kun terorisma atako al Beogrado je la 6.30 per 484 bombaviadiloj, en tio Junkers Ju 87, kun mortigo de 20 000 personoj; polaj diplomatoj forlasis Belgradon kune kun malfondo de la pola diplomatejo; Egiptio: franca generalo Charles de Gaulle vizitis apud Aleksandrio Memstaran Brigadon de Karpataj Pafistoj; dum Nord-Afrika kampanjo brita armeo konkeris Adis-Abebon
- 1942: En Poznań germana polico arestis 5 polojn pro vojaĝo sen skriba permeso; unuaj usonaj taĉmentoj alvenis al Aŭstralio; de la 5-a/6-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon kaj de la 6-a/7-a - Essen
- 1943: Holokaŭsto: germanoj detruis en Varsovia geto 47 bunkrojn kaptante 1553 judojn, el kiuj 365 pafmortigis; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo de Stefan Rowecki apud Wojciechów aranĝis sukcesan embuskon kontraŭ germanaj ĝendarmoj, el kiuj 9 mortigis, kaj en Varsovio alia taĉmento embuske likvidis Gestapanon; soldatoj de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Pińczowski detruis listojn kun kontingentoj kaj nomoj de forveturigotoj al trudlaboro en Nazia Germanio; germanaj regopovoj de Varto-Lando limigis por poloj pertelefonajn paroladojn en oficejoj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Sanok kun grupo de Pola Enlanda Armeo elreligis trajnon (lokomotivo kaj 3 vagonoj); en Kowel (Volinio) ukrainaj policanoj ribelis pafmortigante 18 germanojn kaj liberigante personojn de malliberejo kaj trudlaborejo; Sovetunio: oni publikigis komunikon de speciala ŝtata komisiono pri esploro de germanaj-faŝistaj krimoj en Vjazma, Gĵatsk, Siĉjovka kaj Rĵev; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo decidis krei Rezervan Fronton, komandatan de Ivan Konev; romano de Antoine de Saint-Exupéry La Eta Princo aperis - la aŭtoro pereis en la milito kiel piloto
- 1944: Orienta Fronto: en Volinio Ruĝa Armeo liberigis Horochów kaj Beresteĉko; Volinia masakro: ne malpli ol 38 poloj pereis en atako de bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ vilaĝo Sołotwina en regiono Podolio, nokte de la 5-a/6-a de aprilo alia URA-taĉmento murdis 18 polojn apud Stryj (nun en Lvova provinco), kaj samprovince de la 6-a/7-a en vilaĝo Moosberg - 31; sovetaj partizanoj de la brigado je la nomo de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov atakis en vilaĝo Marcebolino ripozantajn soldatojn de la Enlanda Armeo el la Arbara Taĉmento n-ro 85 - dum la batalo mortfalis 21 poloj, prenitaj al mallibero estis murditaj kaj la vilaĝo bruligita; germanaj policanoj aŭ ĝendarmoj pafmortigis en Hrubieszów 12 soldatojn kaj en du aliaj lokoj po 6 personoj; Pola Rezistomovado: 8-persona grupo de Pola Enlanda Armeo haltigis apud fervoja stacidomo Krasnobród ŝarĝotrajnon akirante interalie 60 kestojn da artileria municio kaj aliaj grupoj komencis flankatakan operacon detrui fervojajn trakojn apud Przemyśl, Sanok kaj Rzeszów - la 9-an de aprilo estis detruita ponto, kelkaj viaduktoj kaj eksplodigitaj 3 trajnoj de Wehrmacht - sekvis 10-hora trafikpaŭzo; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Radzymin frakasis gardejon de germanaj ĝendarmoj kaj Rusa Liberiga Armeo protektantaj riveran ponton - pereis 7 soldatoj de Andrej Vlasov kaj 2 ĝendarmoj, oni akiris 4 mitralojn, kelke da mitraletojn kaj fusilon; Varsovio: germanoj trovis produktejon de eksplodaĵoj ĉe str. Solec 13, en kies defendo pereis 7-membra skipo de Enlanda Armeo; Holokaŭsto: taĉmento de Gestapo, laŭ konsento kun la reĝimo de Vichy, arestis 44 judajn infanojn kun 7 prizorgantoj kaŝitaj en hejmo de judaj geedzoj en urbeto Izieu (departemento Ain) - ĝis la militfino travivis nur unu prizorgantino; en norda Moldavio trupoj de 2-a Ukraina Fronto liberigis Botoșani
- 1945: Orienta Fronto: en Orienta Prusio trupoj de 3-a Belorusa Fronto komencis sturmon de Królewiec; Stalinismo: Pola Ministerio pri Publika Sekureco realigante politikon de reprezalioj establis laborkoncentrejojn en Varsovio, Poniatowa, Krzesimów, Potulice kaj Jaworzno, kien oni venigis personojn akuzitajn pri kunlaboro kun germanoj kaj agado kontraukomunista - oni malliberigis kaj torturis precipe soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando murdante tie milojn da homoj; en gazetaro oni publikigis deklaron de Eksterordinara Komisiono pri esploro de krimoj de faŝistaj invadintoj faritaj sur teritorio de Sovetunio - en Latvio germanoj murdis 250 civitanojn kaj 327 mil de militkaptitoj; Pola Telegrafa Agentejo en Londono informis pri manko de scio pri la sorto de reprezentantoj de Pola Subtera Ŝtato invititaj al interparolo kun soveta generalo; Balkana Fronto: en Bosnio jugoslava Korpusa Grupo liberigis Sarajevo de germana okupado; komenco de evakuo de 15 mil judaj malliberigitoj de Buchenwald al aliaj koncentrejoj; Papuo-Nov-Gvineo: batalo sur la insulo Bougainville finiĝis kun decida venko de la 7-a brigado de Aŭstralia Armeo kontraŭ la 6-a Divizio de Japana imperia armeo; en Malsupra Aŭstrio 6-a gvardia Kirasita Armeo kaj 9-a Gvardia Armeo komencis sturmon de sudj kaj okcidentaj partoj de Vieno
- 1948: Subskribo de finna-soveta pakto pri amikeco kaj armea helpo
- 1968: La 13-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1968: Angla rokgrupo Pink Floyd eksigis sian kunfondinton kaj majstron Syd Barrett
- 1973: Lanĉo de kosmosondilo Pioneer 11, kies misio estis esploro de Jupitero kaj Saturno
- 1973: Ĉado: la ĉefurbo Fort-Lamy alinomiĝis Nĝameno
- 1974: La 19-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Brajtono (Britio)
- 1980: Somera tempo enkondukita en Norvegio, Svedio, Danio (kun Gronlando), en FRG kaj GDR, Aŭstrio, Hungario kaj Ukrainio
- 1985: "Nekonataj farintoj" (funkciuloj de Sekureca Servo) batis kaj torturis pastron Tadeusz Isakowicz-Zaleski, kapelanon de Solidareco - sur la ventro kaj vango ekbruligis la literon "V" (la dua atako okazis nokte de la 3-a/4-a de decembro)
- 1990: Kontrakta Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis pri likvido de Civitana Milico kaj Sekureca Servo (posteulo de krima Ministerio de Publika Sekureco) - ilian lokon okupis Polico kaj Oficejo pri Ŝtata Protekto (sekvis ŝajna senkomunismigo: el 24 mil funkciuloj de SS, 10 mil transiris la verumon/verifikon; oni komencis senpune likvidi dokumentojn de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj de Sekureca Servo, pri kio respondecis Czesław Kiszczak, ministro pri internaj aferoj de la unua nekomunista ĉefministro Tadeusz Mazowiecki). Samtage la parlamento revenigis la Feston de la Konstitucio de la 3-a de Majo kaj nuligis la ĝisnunan komunistan Nacian Feston de la Renaskiĝo de Pollando (22-a de julio)
- 1993: Himno de Karelio oficialiĝis
- 1993: En fabriko de pliriĉigado de uranio en fermita rusa urbo Seversk en Tomska provinco dum purigo per nitrata acido okazis eksplodo de rezervujo de la nuklea reakciujo produktanta plutonion kaj estiĝo de nebulo da radioaktiva gaso
- 1994: Murdo de Habyarimana kaj Ntaryamira: aviadilo kun prezidentoj de Ruando kaj Burundo estis pafalterigita en Kigalo, kio kaŭzis daŭrantan 100 tagoj Ruandan genocidon - murdado de tucioj fare de hutuoj (oni masakris ĉ. 900 mil personojn)
- 2002: José Manuel Durão Barroso iĝis ĉefministro de Portugalio
- 2004: Mahinda Rajapaksa iĝis ĉefministro de Srilanko
- 2004: Prezidento de Litovio Rolandas Paksas estis refoje demisiita (de Seimas)
- 2005: Alberto la 2-a iĝis princo de Monako
- 2005: Kurdo Ĝalal Talabani, gvidanto de Patriota Unuiĝo de Kurdistano, iĝis prezidento de Irako
- 2006: Oni anoncis tekston de la Evangelio de Judaso - tradukita en la angla, franca, germana kaj pola lingvoj
- 2006: Boni Yayi iĝis prezidento de Benino
- 2008: Filip Vujanović refoje iĝis prezidento de Montenegro
- 2009: En itala urbeto L'Aquila kaj ĉirkaŭaĵoj rezulte de tertremo pereis 309 personoj, ĉ. 1600 vundiĝis
- 2009: 34 personoj pereis kaj 124 vundiĝis rezulte de 6 aŭtomobil-eksplodoj en Bagdado
- 2009: Barato: 9 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en du bombaj atencoj en Guvahati, la ĉefurbo de Asamo
- 2010: En Kirgizio eksplodis kontraŭregistara ribelo - sekvan tagon prezidento Kurmanbek Bakijev fuĝis
- 2010: Barato: naksalitoj el maoista Barata Komunisma Partio embuskis konvojon de polico en Dantevada distrikto (Ĉatisgaro) mortigante 76 oficirojn
- 2012: Tuaregaj ribelantoj proklamis kreon de sendependa ŝtato Azavado en nordo de Malio
- 2014: Reganta koalicio de Fidesz kun kristan-demokratia partio gajnis parlamentan baloton en Hungario - Tria Kabineto Orbán ekfunkciis
- 2017: Pollando: Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk fondiĝis post kunfandiĝo kun la Westerplatte-Muzeo
- 2018: En Budapeŝto la pola kaj la hungara ĉefministroj malkovris Monumenton "Memento Smolensk" al la viktimoj de la pola registara aviadilo fluganta por omaĝi polajn oficirojn pereintaj en la masakro de Katin - esprimo de la tradicia pola-hungara solidareco
NaskiĝojRedakti
- 1199: Rikardo la 1-a, la "Leonkora", reĝo de Anglio (n. 1157)
- 1420: Georgo de Podebrado, reĝo de Bohemio, la unua reĝo en Eŭropo, kiu forlasis katolikismon (m. 1471)
- 1483: Rafaelo, itala pentristo kaj arkitekto de renesanco, ofte bildiganta Maria, la patrinon de Jesuo (m. 1520)
- 1503: Jakob Micyllus, germana humanisto, filologo, helenisto, latinisto (m. 1558)
- 1514: Joachim Mörlin, germana teologo, membro de Gnesioluteranoj, (m. 1571)
- 1556: Konrado Pelikano, germana humanisto, teologo, hebraisto, helenisto (n. 1478)
- 1660: Johann Kuhnau, germana komponisto kaj verkisto (m. 1722)
- 1670: Jean-Baptiste Rousseau, franca verkisto, poeto kaj konata aŭtoro de cinikaj epigramoj (m. 1741)
- 1725: Pasquale Paoli, franca militisto kaj politikisto el Korsiko (m. 1807)
- 1765: Karlo Felikso de Savojo, reĝo de Savojo (m. 1831)
- 1806: Friedrich Ritschl, germana klasika filologo, instruisto de Friedrich Nietzsche, membro de Akademio de la komunutilaj sciencoj (m. 1876)
- 1812: Aleksander Herzen, rusa verkisto, filozofo, eldonisto kaj disidento, apoganto de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio en Pollando (m. 1870)
- 1820: Félix Tournachon Nadar, franca fotisto, karikaturisto, ĵurnalisto kaj balonisto (m. 1910)
- 1826: Gustave Moreau, franca pentristo kaj grafikisto, unu el ĉefreprezentantoj de simbolismo (m. 1898)
- 1851: Guillaume Bigourdan, franca astronomo mezurinta nebulozojn (m. 1932)
- 1853: Emil Jellinek, germana pioniro de la aŭtomobilindustrio (m. 1918)
- 1857: Jenő Gyárfás, hungara pentristo, disĉiplo de Bertalan Székely (m. 1925)
- 1866: Lincoln Steffens, usona ĵurnalisto apartenanta al muckrakers (m. 1936)
- 1871: José Garzón Ruiz, hispana advokato kaj pioniro fondinta Esperanto-gazetojn kaj prizorganta skoltojn (m. 1955)
- 1873: Christian Petersen Heilskov, dana bibliotekisto, verkisto kaj esperantisto verkinta gvidlibron pri Arhuzo (m. 1955)
- 1878: Erich Mühsam, germana anarkiisma verkisto (m. 1934)
- 1886: Asaf Jah la 7-a, la lasta reganto de Hajderabado (m. 1967)
- 1888: Dan Andersson, sveda socialista verkisto el komunumo Ludvika (m. 1920)
- 1890: Anthony Fokker, nederlanda planisto de flugmaŝinoj (m. 1939)
- 1904: Kurt Georg Kiesinger, federacia kanceliero de Germanio (m. 1988)
- 1905: Pál Justus, hungara verkisto, poeto, tradukisto (m. 1965)
- 1909: István Szent-Miklósy, hungara staboficiro, historiisto (m ?)
- 1909: Georg Eichholz, germana protestantisma teologo, apartenanta al kontraŭnazia movado de la Konfesanta Eklezio (m. 1973)
- 1914: Arnold Mostowicz, pola verkisto juddevena, tradukisto, kuracisto kaj ĵurnalisto okupiĝanta pri scienca popularigo kaj Nifo, aŭtoro de dokumentoj pri holokaŭsto kiel loĝanto de Lodza geto kaj malliberulo de pluraj koncentrejoj (m. 2002)
- 1916: Zsófia Koós, rumania hungara aktorino (m. 1990)
- 1922: Jan Kryst, pola soldato de Enlanda Armeo, sinmortiga atencinto kontraŭ oficiroj de Gestapo, revenĝe pro amasaj pafmortigoj de varsovianoj (m. 1943)
- 1925: Endre Dánielisz, literaturhistoriisto, lokhistoriisto
- 1926: Sergio Franchi, itala kantisto kaj aktoro (m. 1990)
- 1927: Gerry Mulligan, ĵaza muzikisto kaj komponisto (m. 1996)
- 1928: James Watson, usona Nobelpremiita genetikisto kaj biokemiisto, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo
- 1929: Kazimierz Polański, pola lingvosciencisto kaj slavisto, redaktoro de Enciklopedio de ĝenerala lingvistiko, sintaksa-genera vortaro de polaj verboj (m. 2009)
- 1931: Ram Dass, usona psikologo, verkisto, spirita gvidanto, vegetarano, kunlaboranto de Timothy Leary
- 1933: Mária Tóth, rumania hungara verkistino
- 1935: Miklós Balla, hungara aktoro
- 1935: Károly Elek, rumania hungara dancisto-komikulo, kantisto
- 1941: Franko Luin, slovena-sveda grafikisto, desegnisto de tiparoj, organizanto kun sia edzino de IJK 1969, pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio, stariginto de multaj Esperanto-retejoj kiel NUN, prizorginto de la reta biblioteko eLibrejo (m. 2005)
- 1948: Rudolf Németi, rumania hungara/hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. 2016)
- 1949: Horst Ludwig Störmer, germana Nobelpremiita fizikisto
- 1955: Henriko, grandduko de Luksemburgo el dinastio Burbonoj
- 1963: Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro, poligloto
- 1964: Csaba Sánta, rumania hungara skulptisto
- 1964: David Woodard, usona verkisto kaj direktoro
- 1966: Erzsébet Varga, rumania hungara farmakologino, universitata instruistino
- 1968: Ákos Kovács, hungara kantisto, gitaristo, poeto, komponisto
- 1977: Gianna Jessen, usona kontraŭaborta aktivulino, kristanino
- 1991: Li Yunfei, ĉina boksistino, mondĉampiono de amatorinoj
MortojRedakti
- 885: Metodo, greka misiisto, apostolo de slavoj kaj de Bulgario, ĉefepiskopo en Grandmoravia imperio, enkondukinto de malnovslava lingvo al liturgio (slavono), kristana sanktulo (n. 825)
- 912: Notker, germana benediktano, kronikisto, komponisto, poeto, katolika beatigito (n. ĉ. 840)
- 1199: Rikardo la 1-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantagenet (n. 1157)
- 1490: Matiaso la 1-a Korvino, reĝo de Hungario, poligloto (n. 1443)
- 1520: Rafaelo, itala pentristo kaj arkitekto, fama reprezentanto de renesanco kune kun Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci (n. 1483)
- 1528: Albrecht Dürer, germana renesanca pentristo kaj grafikisto (n. 1471)
- 1551: Joachimus Vadianus, svisa kuracisto, erudiciulo, latinisto, humanisto, reformisto kaj urbestro de Sankt-Galo (n. 1484)
- 1590: Francis Walsingham, angla politikisto, konsilisto de Elizabeto la 1-a (n. 1532)
- 1641: Domenichino, itala pentristo kaj desegnisto de baroko (n. 1581)
- 1801: Károly Koppi, hungara pastro, historiisto, profesoro (n. 1744)
- 1829: Niels Henrik Abel, norvega matematikisto kontribuinta al grupoj, konata de la Abel-Premio (n. 1802)
- 1838: José Bonifácio de Andrada e Silva, brazila naturalisto kaj politikisto (n. 1763)
- 1884: Emanuel Geibel, germana lirikisto (n. 1815)
- 1906: Alexander Kielland, norvega realisma verkisto, unu el kvar la plej eminentaj Henrik Ibsen, Jons Lie kaj Bjørnstjerne Bjørnson, kreanta en bokmål (n. 1849)
- 1912: Giovanni Pascoli, itala poeto, klasika filologo; esperantigata de Luigi Minnaja kaj Nicolino Rossi (n. 1855)
- 1914: Józef Chełmoński, pola realisma pentristo montranta la vivon en polaj kaj ukrainaj vilaĝoj (n. 1849)
- 1929: Feliks Jasieński, pola kritikisto pri arto, kolektisto de orientaj artaĵoj eksponitaj en la Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo (n. 1861)
- 1937: Gyula Juhász, hungara poeto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1883)
- 1944: Alexandr Sommer Batěk, ĉeĥa kemiisto, okultisto, vegetarano, teozofo kaj esperantisto konata de Neoglifoj, la monda skribo (n. 1874)
- 1944: Erich Ohser, germana karikaturisto kaj desegnisto (n. 1903)
- 1958: Reinhold Schneider, germana verkisto kaj tradukisto elmigrinta dum la tempo de nacisocialismo (n. 1903)
- 1963: Otto Struve, rusa-usona atronomo germandevena (n. 1897)
- 1971: Igor Stravinski, rusia komponisto, pianisto kaj dirigento, konata de la baletoj: La Fajra Birdo, Petruŝka, La konsekro de la printempo (n. 1882)
- 1972: Heinrich Lübke, prezidento de Germana Federacia Respubliko (n. 1894)
- 1974: Willem Marinus Dudok, nederlanda modernisma arkitekturisto (n. 1884)
- 1988: Gunārs Astra, latva defendanto de homaj rajtoj, kontraŭsoveta disidento, unu el multaj viktimoj de psikiatriaj reprezalioj en Sovetunio (n. 1931)
- 1988: József Sinka, rumania hungara reformita eklezia verkisto (n.1917)
- 1992: Sam Walton, usona entreprenisto, fondinto de Walmart (n. 1918)
- 1992: Isaac Asimov, usona sciencfikcia verkisto rusdevena, aŭtoro de la Tri leĝoj de robotiko kaj Serio de la Fondaĵo (n. 1920)
- 1995: Vieno Johannes Sukselainen, finna politikisto, rektoro de la Universitato de Tampere, ĉefministro de Finnlando (n. 1906)
- 1999: Red Norvo, usona ĵaz-vibrafonisto (n. 1908)
- 2000: Habib Burgiba, prezidento kaj ĉefministro de Tunizio (n. 1903)
- 2005: Rainier la 3-a, princo de Monako (n. 1923)
- 2006: István Simon, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1911)
- 2007: Luigi Comencini, itala filma reĝisoro, majstro de la itala komedio kune kun Dino Risi, Ettore Scola kaj Mario Monicelli (n. 1916)
- 2009: Vilmos Szabó, rumania hungara instruisto, pentristo (n. 1942)
- 2012: Fang Lizhi, ĉina astrofizikisto kaj disidento, nomata "ĉina Saĥarov" (n. 1936)
- 2012: Thomas Kinkade, usona pentristo (n. 1958)
- 2014: Jacques Castérède, franca komponisto kaj pianisto (n. 1926)
- 2017: Jerzy Vetulani, pola biokemiisto, psikofarmakologo, profesoro de Pola Scienca Akademio, adepto de kuraccela uzo de mariĥuano, populariganto de scienco (n. 1936)
- 2018: Jacques Higelin, franca kantaŭtoro kaj komediisto (n. 1940)
- 2019: David J. Thouless, skota-usona Nobelpremiita fizikisto, membro de la Reĝa Societo de Londono, Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj, Usona Nacia Akademio de Sciencoj, laŭreato de Wolf-Premio pri Fiziko (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio: Notker: svisa benediktano, poeto, komponisto
- Ruando: Tago de memorigo pri la Ruanda genocido
Tagoj de semajnoRedakti
La 6-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.