Helenisma Epoko

(Alidirektita el Helenisma epoko)

Helenisma Epoko estas la periodo de malnovgreka kaj orienta mediteranea historio inter la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K. kaj la apero de la Romia Imperio markita fare de la Batalo de Aktio en 31 a.K.[1] kaj la posta konkero de ptolemea Egiptujo en 30 a.K.[2] Ĉe tiu tempo, greka kulturimpreso kaj potenco estis ĉe ĝia pinto en suda Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio, spertante prosperon kaj progreson en la artoj, esplorado, literaturo, teatro, arkitekturo, muziko, matematiko, filozofio, kaj scienco. Ĝi ofte estas konsiderita transira periodo, foje eĉ de dekadenco aŭ degenero,[3] kompare al la brileco de la greka klasika epoko.

La Melosa Venuso estas unu el la plej famaj produktoj de helenisma arto.
La helenisma mondo ĉirkaŭ 200 a.K. La bluverdaj kaj purpuraj areoj maldekstre reprezentas la Romian Respublikon kaj Kartago'n.

Post la projektoj de Aleksandro la Granda en la Persa Imperio, helenismaj regnoj estis establitaj ĉie en sudokcidenta Azio (nome en Seleŭkio, Regno de Pergamono) kaj nordorienta Afriko (Ptolemea Regno). Tio rezultigis la eksportadon de greka kulturo kaj de greka lingvo al tiuj novaj areoj, kaj krome de grekaj kolonianoj mem. Egale, aliflanke, tiuj novaj regnoj estis influitaj fare de la indiĝenaj kulturoj, enkondukante lokajn praktikojn kie utilas, necesas, aŭ oportunas. Helenisma kulturo tiel reprezentas fuzion de la Malnovgreka mondo kun tiu de la Proksima Oriento, Mezoriento, kaj Sudokcidenta Azio, kaj foriro de pli fruaj grekaj sintenoj direkte al "barbaraj" kulturoj.[4] La helenisma civilizo estis karakterizita per nova ondo de greka koloniigo[5] (diferenca de tiu okazanta en la 8-a al 6-a jarcentoj a.K.) kiu establis grekajn grandurbojn kaj regnojn en Azio kaj Afriko.[6] Tiuj novaj grandurboj estis formitaj de grekaj kolonianoj kiuj venis de diversaj partoj de la greka mondo, kaj ne, kiel antaŭe, de specifa "patrinurbo".[6] La ĉefaj kulturaj centroj disetendiĝis de kontinenta Grekio ĝis Pergamono, Rodiso, kaj novaj grekaj kolonioj kiaj ekzemple Seleŭkio, Antioĥio kaj Aleksandrio. Tiu miksaĵo de grek-parolantoj naskis oftan atike bazitan dialekton, konatan kiel kojnea greka, kiu iĝis la lingvafrankao tra la helenisma mondo. Akademiuloj kaj historiistoj estas dividitaj pri kiu okazaĵo signalas la finon de la helenisma epoko. La helena civilizo povas esti observita finiĝanta aŭ kun la fina konkero de la grekaj kernoregionoj fare de Romio en 146 a.K. sekvante post la Akea Milito, kun la fina malvenko de la Ptolemea Regno ĉe la Batalo de Aktio en 31 a.K., aŭ eĉ la movo de romia imperiestro Konstantino la Granda de la ĉefurbo de la Romia Imperio ĝis Konstantinopolo en 330 p.K.[7][8]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helenisma arto.
 
Laokoonto kaj liaj filoj, 2-a aŭ 1-a jarcento a.K. Muzeo Pio-Klementino (Vatikanurbo).

Dum la helenisma periodo okazis granda peto de verkoj de arkitekturo, skulptarto kaj pentrarto, parte pro la ekonomia prospero de la epoko, pro la konkurenco kiun la reĝoj havis inter si pro siaj klopodoj plibeligi siajn urbojn, kaj la antikvajn kaj la ĵus fonditajn kaj pro la apero de la burĝa socia klaso, tre multnombra, kun grandaj ekonomiaj ebloj kiuj permesis al ili rivali kun la grandaj senjoroj. La plej gravaj klientoj por arto estis tiel la reĝoj kaj la burĝaro, dum restis duarange la oficiala mendado de religia tipo.

Inter ĉefaj trajtoj de la helenisma skulptarto estas la okupo pri la vestoj, la travideblo de la vestoj, la fleksebleco en la sintenoj ktp. Tiel, la Melosa Venuso, eĉ ene de la klasika tradicio, distingiĝas per la tordo de siaj talioj. Oni serĉis ĉefe la esprimivon kaj la energion.

Trajtoj

redakti
  • Greka BudhismoGrekbudhismo estas la kultura sinkretismo inter Helenisma kulturo kaj Budhismo, kiu disvolviĝis inter la 4a kaj la 5a jarcentoj en Baktrio kaj la Hinda subkontinento, koresponde al la teritorioj de nuntempaj Afganio, Taĝikio, Hindio, kaj Pakistano. Ĝi estis kultura konsekvenco de longa ĉeno de interagado kiu ekis pro grekaj enmigradoj en Hindion el la epoko de Aleksandro la Granda kaj ties posta sekvo.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Art of the Hellenistic Age and the Hellenistic Tradition. Heilbrunn Timeline of Art History, Metropolitan Museum of Art, 2013. Konsultita en la 27a de majo de 2013.
  2. Hellenistic Age.Encyclopædia Britannica, 2013. Konsultita en la 27a de majo de 2013.
  3. Green, Peter. (2008) Alexander The Great and the Hellenistic Age. London: Orion. ISBN 0-7538-2413-2.
  4. Green, p. xvii.
  5. Professor Gerhard Rempel, Hellenistic Civilization (Western New England College) Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  6. 6,0 6,1 Ulrich Wilcken, Griechische Geschichte im Rahmen der Altertumsgeschichte.
  7. Hellenistic Age. Encyclopædia Britannica rete. Encyclopædia Britannica, Inc.. Alirita 8a de septembro 2012.
  8. Alexander The Great and the Hellenistic Age, p. xiii. Green P. ISBN 978-0-7538-2413-9

Bibliografio

redakti
  • Austin, Michel M., The Hellenistic world from Alexander to the Roman conquest: a selection of ancient sources in translation, Cambridge University Press, 1981. ISBN 0-521-22829-8
  • Cary, Max, A History of the Greek World from 323 to 146 B. C., London : Methuen & Co. Ltd., 1932
  • "Under the Influence: Hellenism in Ancient Jewish Life" Arkivigite je 2012-02-29 per la retarkivo Wayback Machine Biblical Archaeology Society
  • Chamoux, F., Hellenistic Civilization, 2002
  • Tarn, W kaj Griffith, G. T., Hellenistic Civilization, 1952
  • Walbank, F. W., The Hellenistic World, 1981

Eksteraj ligiloj

redakti