Distrikto Świdnik

distrikto en Pollando
(Alidirektita el Distrikto Świdnicki (Lubelski))

Distrikto Świdnik - pole powiat świdnicki - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Świdnik. Fine de 2019 en la distrikto vivis 71 840 loĝantoj.

Distrikto Świdnik
Pola nomo powiat świdnicki
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Świdnik
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 1
    kampaj 3
Urbeco 55,18
Areo 468,3 km2
Loĝantaro 71 840 (en 2019)
Loĝdenso 155/km2
Aŭtokodo LSW
TERYT 3.06.09.17.00.0
Estro Łukasz Reszka
Adreso de estraro ul. Niepodleglości 13
Poŝtkodo de estraro 21-047
Telefono de estraro 81 468-71-00
Fakso de estraro 81 468-71-12
Retpaĝaro de distrikto http://www.starostwo.swidnik.pl/
vdr

Amasaj komunistaj krimoj redakti

Apenaŭ tri monatojn post t.n. komunista liberigo fare de Ruĝa Armeo en 1944 la Ministerio de Publika Sekureo establis en vilaĝo Krzesimów, apud Mełgiew, punlaborejon n-ro 120 por estintaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj subtera porsendependa movado. Oficiale establita la 8-an de februaro 1948 kaj fermita la 20-an de aprilo 1948, reale funkciis pli longe. Antaŭ la malfermo pereis en ĝi ne malpli ol kelkcent enprizongitoj. Ankaŭ 12-jaraj infanoj kaj gravedaj patrinoj estis malliberigataj por devigi iliajn familianojn al malkaŝo. Poste, laŭ Libro de Mortintoj, oni notis morton de 425 personoj — ĉefe pro putriĝinta nutrado kiel karoto kaj peza laboro. Entute pereis kelkaj miloj de malliberigitoj. Ekzisto de la punlaborejo, sekretigita ĝis hazarda malkovro de homrestaĵoj dum riparado de vojo, estis atestita en 1996. La publika opinio kaj historiistoj povis ekscii pri ĝi.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Świdnik