Murdo de Habyarimana kaj Ntaryamira

La Murdo de Juvénal Habyarimana kaj Cyprien Ntaryamira okazis la 6-an de aprilo 1994 kaj provokis interetnajn interpuŝiĝojn, kaŭzintajn la genocidon en Ruando kaj enlandan militon en Burundo

La ruanda prezidanto Juvénal Habyarimana. 1980

En aprilo 1994 la burunda prezidanto Cyprien Ntaryamira partoprenis intertraktadon en Daresalamo (Tanzanio), kiu celis interpacigi tutsiojn kaj hutuojn en Burundo kaj Ruando. La 6-an de aprilo la aviadilo, en kiu revenis hejmen du prezidantoj — la burunda Cyprien Ntaryamira kaj ruanda Juvénal Habyarimana (ankaŭ hutuo) — akcidentis ĉe alflugo al la flughaveno de Kigalo (Ruando) kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis.

Tuj poste okazis terurigaj radikampanjoj de Hutua Povo kiu varmigis la animojn de la hutuoj kaj tutsioj. La hutuoj kulpigis la tutsiojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon, kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutsioj kaj hutuoj dum malpli da 100 tagoj.

En 2006 franca komisiono konkludis, ke la kulpulo de la atenco estis la tutsio Paul Kagame, kiu estis la tiama ruanda prezidanto. Tio rompigis la rilatojn inter la ruanda registaro kaj la franca ekskoloniiganta kaj senkoloniiginta lando. Ŝajne Francio armigis la hutuojn kontraŭ la tutsiojn.

En 2010 sendependa komisiono (komponita de ruandanoj kaj britoj) trovis la verajn kulpulojn, inter ili la kolonelon Teoneste Bagasora, kiel estro de la operaco kaj la veran fakton, ke la aviadilo estis faligita de du misiloj lanĉitaj de la militbazo en la ĉefurbo Kigalo, sub kontrolo de la ruanda armeo. [1] Per tio la hutuaj radikaluloj intencis haltigi la pacnegocadon de la hutua prezidanto Juvanal Habjarimana kun la tutsia gerilo, kion apogis la internacia komunumo. Tiu negocado rekomenciĝis per registaro de la nacia unuiĝo kun reprezentantoj de ambaŭ etnoj.

Referencoj redakti

  1. “El detonante de un genocidio. Una comisión independiente concluye que los radicales hutus asesinaron al presidente ruandés para forzar la guerra” (Sendependa komisiono konkludas ke la hutuaj radikaluloj murdis la ruandan prezidenton por kaŭzi la militon); El País, 12a de januaro de 2010. hispane