Tria Kabineto Orbán
Tria Kabineto Orbán estis la deka registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2014-2018.
Tria Kabineto Orbán | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Dum | 6-a de junio 2014 - 18-a de majo 2018 | |
Antaŭulo | Dua Kabineto Orbán | |
Sekvanto | Kvara Kabineto Orbán | |
Historio
redaktiLa pli frua Dua Kabineto Orbán kun 2/3 da plimulto rajtis ŝanĝi iujn ajn leĝojn, ekzemple ĝi ŝanĝetis la balotan sistemon, tial nemirinde en 2014 denove Kabineto Orbán venkis, eĉ ĝi gardis la 2/3-an plimulton. En la sama jaro la Orbán-istoj venkis en la municipaj balotoj, same en la baloto pri Eŭropa Parlamento. Tamen post la triopa venko aperis internaj krizoj, strangaĵoj, nekompreneblaĵoj. Gazetoj trovis koruptojn, bankoj bankrotis, oni volis enkonduki altan imposton pri interreto, hungara filio de RTL ricevis 50% impostojn. Okazis granda marŝo por la libera interreto, ankaŭ RTL faris jurajn paŝojn, fine la kabineto nuligis tiujn leĝojn. Okazis ankaŭ intertempaj parlamentaj balotoj, kie la kabineto perdis, eĉ ĝi perdis la 2/3-an plimulton. La plej granda bruo okazis pro tio, ĉar oni malpermesis la aĉetadon dimanĉe. En 2015 amase trairas la landon rifuĝuloj, tial oni konstruis barilon laŭ la serba kaj kroata landlimoj.
Listo de membroj
redakti- Viktor Orbán – ĉefministro
- Zsolt Semjén – vicĉefministro, ankaŭ senpostena ministro
- János Lázár (ministro) - ministro pri kancelario
- Antal Rogán - ministro pri kancelario pri politika informado (nova ministerio kreita en 2015, la pli supra ministerio funkcias plu)
- Tibor Navracsics – ministro pri eksteraj aferoj komence, poste Péter Szijjártó
- Sándor Pintér – ministro pri enlandaj aferoj
- László Trócsányi – ministro pri justico
- Mihály Varga – ministro pri ekonomio
- Zoltán Balog - ministro pri nacia resurso (komprenu: superministro pri sano, eduko, kulturo, sporto)
- Miklós Seszták – ministro pri nacia evoluo
- Sándor Fazekas – ministro pri agrikulturo
- Csaba Hende - ministro pri defendo, poste István Simicskó
- János Süli - titulara ministro pri konstruado pri atomcentralo ekde 2017
- Lajos Kósa - senpostena ministro pri pli gravaj hungaraj urboj ekde 2017
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- [1]
- [2]
- [3] Arkivigite je 2014-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- [4] Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine