Kvara Kabineto Orbán
La Kvara Kabineto Orbán estis la dekunua registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto nun gvidas la landon Hungario ekde 2018.
Kvara Kabineto Orbán | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 18-a de majo 2018 - 23-a de majo 2022 | |
Antaŭulo | Tria Kabineto Orbán | |
Sekvanto | Kvina Kabineto Orbán | |
Historio
redaktiLa pli frua Tria Kabineto Orbán perdis 2/3 da plimulto, tial celo en la baloto de 2018 estis ne nur la eventuala venko, sed ankaŭ reakiro de 2/3 plimulto en la parlamento. Tiu plimulto laŭ la konstitucio rajtis ŝanĝi iu ajn leĝojn. Antaŭ baloto diversaj koruptoj okazis, eĉ Eŭropa Unio kritikis tion. Dum la balota kampanjo la sola temo estis la aziaj-afrikaj rifuĝantoj, pri kio la registaro timigis la loĝantaron. La opozicio ne povis kuniĝi, ili nenion lernis, fine Orbán reakiris la 2/3-on. Ŝajnas, la nova ministro provos modernigi la landan sanstaton, la ceteraj vivkondiĉoj restos senŝanĝaj.
Spite la furoran venkon duono de la ministroj ŝanĝiĝis. Orbán deklaris la novan kabineton familiamika.
Listo de membroj
redakti- Viktor Orbán – ĉefministro
- Zsolt Semjén – vicĉefministro, respondeculo pri nacipolitiko, eklezioj, minoritatoj
- Gergely Gulyás - ministro pri politika informado
- Antal Rogán - ministro pri kancelario
- Péter Szijjártó – ministro pri eksteraj aferoj kaj ekstera ekonomio
- Sándor Pintér – vicĉefministro, ministro pri enlandaj aferoj
- László Trócsányi – ministro pri justico; ekde 2019 Judit Varga (juristo)
- Mihály Varga – vicĉefministro, ministro pri financo
- Miklós Kásler - ministro pri homa resurso (komprenu: superministro pri sano, eduko, kulturo, sporto)
- László Palkovics – ministro pri novigo kaj teknologio
- István Nagy (agronomo) – ministro pri agrikulturo kaj urboevoluo
- Tibor Benkő - ministro pri defendo (profesio kolonelo)
- János Süli - titulara ministro pri konstruado pri atomcentralo en Paks
- Andrea Bártfai-Mager (sola ministrino) - titulara ministro pri manipulado de naciaj havaĵoj