Kvina Kabineto Orbán

La Kvina Kabineto Orbán estis la dekdua registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto nun gvidas la landon Hungario ekde 2022. Tiu estas politika rekordo en Hungario, ĝis tiam nenio kabineto estis kvinfoje elektita dum la demokrataj periodoj.

Kvina Kabineto Orbán
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Partoprenanta Viktor OrbánZsolt SemjénMihály VargaSándor PintérGergely GulyásAntal RogánPéter SzijjártóJudit Varga (juristo)János CsákLászló PalkovicsIstván NagyKristóf Szalay-BobrovniczkyJános LázárMárton NagyTibor Navracsics vd
Dum 24-a de majo 2022 - nuntempe
Antaŭulo Kvara Kabineto Orbán
vdr
Ĉefministro Viktor Orbán en 2022

Historio redakti

En la forpasintaj jaroj la opozicio kuniĝis, eĉ ili aranĝis antaŭbalotojn, kie ĉiuj opoziciaj deputitoj konkursis. Tamen tio faris nenion, Orbán firme tenis la potencon depost la baloto, eĉ li gajnis plian deputiton. La ukraina milito helpis lin, ĉar Orban ligiĝis al paco (komprenu: neŭtraleco) kaj ne akceptis opiniojn de NATO kaj Eŭropa Unio. Antaŭ la baloto Orbán diris, ke li estus kontenta pri venko, do li ne kredis tiel grandan sukceson. La opozicio venkis nur en la ĉefurbo kaj en 2 grandaj urboj. La voĉdonantoj ne interesiĝis pri koruptadoj aŭ skandaloj, oni opiniis, ke ĉiuj politikistoj estas koruptaj kun skandaloj, la opozicio ne estas escepto.

Dum la kronvirusa epidemio Orbán deklaris eksterordinaran staton, post la furora balota venko li etendis la eksterordinaran staton pro la ukraina milito. La ministroj plejparte restis plu.

Listo de membroj redakti

La malforta opozicio akre kritikis la kabineton, ĉar daŭre mankas respondeca ministro pri eduko kaj sanstato.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti