János Bóka

hungara advokato, politikisto

János Bóka [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bóka János estas hungara juristo, ministro, altlerneja instruisto.

János Bóka
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1978 (1978-07-27) (45-jaraĝa)
en Szolnok
Lingvoj anglafrancarusahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedScienca Universitato de SzegedVrije Universiteit Brussel
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

János Bóka[1] naskiĝis la  27-an de julio 1978(nun 1978-07-27) en Szolnok.

Biografio redakti

János Bóka maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1996, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2001. En la sekva lernojaro li plustudis en Libera Universitato de Bruselo, sed li estis ankaŭ asistanto en Szeged. Li laboris en ŝtata oficejo jaron, poste inter 2004 - 2009 li helpis laboron de Eŭropa Parlamento, pli poste li denove estis asistanto en instituto en Szeged. Inter 2011 kaj 2016 li estis jam lektoro en Universitato de Szeged, intertempe en 2013 samloke li akiris sciencan gradon Ph.D.. Inter 2015-2019 li estis ankaŭ docento en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj. Inter 2018-2023 li estis subministro, sed en la lasta jaro li estis altigita ministro pri Eŭropa Unio. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis stipendion inter 1997 - 2001, premion en 2001.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Európa kapujában (kunaŭtoro, 2002)
  • To Delay Justice Is Injustice (2014)
  • Akarati autonómia határok nélkül? (2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti