Tibor Navracsics
Tibor NAVRACSICS [navraĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Navracsics Tibor, estas hungara politikisto, ministro, membro de Eŭropa Komisiono, parlamentano, juristo, politologo, profesoro.
Tibor Navracsics [1] naskiĝis la 13-an de junio 1966 en Veszprém (urbo).
Biografio
redaktiTibor Navracsics devenis el kroata familio. Li abiturientis en 1984 en sia naskiĝurbo, poste li estis unu jaron soldato, poste li frekventis Sciencan Universitaton Eötvös Loránd inter 1985 kaj 1990, kie li akiris juran diplomon. Li eklaboris en juĝejo, poste en la municipo. Inter 1993 kaj 1997 li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto, poste en Universitato de Budapeŝto, kie li estis nomumita docento en 2001, dume li akiris PhD en 1999. Li estis parlamenta deputito inter 2006 kaj 2014, dume li estis ministro pri justico, samtempe vicĉefministro en Dua Kabineto Orbán. En 2014 li estis nomumita ministro pri eksteraj aferoj, ankaŭ vicĉefministro, sed post monatoj li abdikis, ĉar li iĝis membro pri eduko kaj kulturo de Eŭropa Komisiono.
Li edziĝis en 2006 baldaŭe li havis 2 filinojn.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Európai belpolitika: Az Európai Unió politikatudományi elemzése (1998)
- Többségi és konszenzusos demokráciák (2003)
- Egy európai néppárt születése: A Fidesz – Magyar Polgári Szövetség 2004-ben (2005)
Fontoj
redakti- [2] Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine angle
- hungarlingva biografio kun foto
- [3] angle