László Palkovics

László Palkovics [lAslO palkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palkovics László estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013). László Palkovics [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1965 en Zalaegerszeg.

László Palkovics
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1965 (1965-02-03) (59-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

László Palkovics frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1984-1989, post jaroj li doktoriĝis, poste li ekinstruis en la universitato. En 1993 li esploris en Kanado, krome li instruis ankaŭ en Delft kaj Helsinko. En 1994 li estis elektita katedrestro. Li doktoriĝis en 1998 antaŭ la akademio, poste li profesoriĝis en 2000 en la universitato. Inter 2001-2003 li laboris en Germanio. Li estis elektita vicrektoro en ĉeflernejo de Kecskemét en 2009, sed post 3 jaroj li revenis al katedro en Budapeŝto. Li okupiĝas pri veturiloj, plej ofte pri aŭtoj. Li ricevis premiojn inter 2000-2013.

Verkaro (elekto) redakti

  • Design of active suspension system in the presence of physical parametric uncertainties (1993)
  • Haszongépjárművek új generációs elektropneumatikus fékrendszerei (1997)
  • Járműirányítás és menetstabilizálás (2005)

Fontoj redakti