János Süli [jAnoŝ ŝuli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Süli János estis hungara inĝeniero, urbestro, ministro.

János Süli
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1956 (1956-01-26) (68-jaraĝa)
en Békéscsaba
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Partio Kristandemokrata Popolpartio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo elektrika inĝeniero • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Süli [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1956 en Békéscsaba.

Biografio redakti

János Süli frekventis bazlernejon en Újkígyós, mezlernejon en Szentes, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1980. Tiutempe li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. Post la diplomo li eklaboris en laborejo pri instalado de centraloj, ekde 1985 en atomcentralo de Paks. Paŝo post paŝo li atingis pli altajn postenojn, fine en 2009 li iĝis atomcentralestro. En 2014 li estis elektita urbestro de Paks [2], en 2017 li estis nomumita titulara ministro pri aferoj pri konstruado de nova atmcentralo en Paks. Li ricevis lokajn premiojn en la 2000-aj jaroj, li strebis multe ankaŭ pri futbalistoj de Paks.

Fontoj redakti

  • [ujkigyos.hu/wp-content/uploads/2008/05/Süli-János.doc hungarlingva biografio]