Helmut BERVE (naskiĝinta la 22-an de januaro 1896 en Vroclavo, mortinta la 6-an de aprilo 1979 en Seefeld-Hechendorf) estis germana historiisto pri la antikva epoko. Lian verkon parte influis la nacisocialisma idearo. Li profesoris en Lepsiko (1927–1943), Munkeno (1943–1945 kaj 1949–1954) kaj Erlangen (1954–1962).

Helmut Berve
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1896 (1896-01-22)
en Vroclavo
Morto 6-an de aprilo 1979 (1979-04-06) (83-jaraĝa)
en Hechendorf am Pilsensee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de vestfalia bankisto, li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la vroclava Elizabeto-gimnazio antaŭ vojaĝi Italujon. Volontule li soldatis ĉe la Kvara husara regimento ĝis 1916. Post forsendo pro sanecaj kialoj li studis de 1916 historion, klasikan filologion, arkeologion kaj arthistorion en Vroclavo, i.a. ĉe Conrad Cichorius, Walter Otto kaj Ernst Kornemann. Post la maleksplodo de la Unua mondmilito li iris Marburgon kaj Frajburgon, en la somera semestro 1921 finfine Munkenon kie li doktoriĝis pri filozofio en julio 1921 ĉe Walter Otto.

Post semestro berlina Berve revenis Munkenon por habilitiĝo, en 1924 kun esploraĵo pri antikva biografiverkada arto je helenismo. Du jarojn pli malfrue aperis lia duvoluma verko Das Alexanderreich auf prosopographischer Grundlage. En la dua volumo li pritraktis ankaŭ la personaran medion de Aleksandro la Granda. Ĝi fundamentas ĝis hodiaŭ. En 1927 li sekvis vokon al la universitato de Lepsiko kie iĝis disĉiploj liaj Franz Hampl, Alfred Heuß, Wilhelm Hoffmann, Hans Rudolph kaj Hans Schaefer.

Berve rifuzis universalhistorian koncepton laŭ Eduard Meyer preferante pli malpli intuician okupiĝon pri la unuopaj antikvaj elstaruloj (intuitive Schaŭ) kaj la studadon de popola kaj genta historioj.[1]

En la 1.5.1933 Berve iĝis membro de NSDAP (membronumero 2.993.157).[2] Samjare li iĝis dekano de la filozofoj lepsikaj. En novembro 1933 li subsignis kun aliaj germanaj profesoroj deklaron pri submetiĝo al Adolf Hitler.[3] De 1940 ĝis 1943 li rektoris Lepsike. Kune kun la historiisto Joseph Vogt li eldonis la militfavorantajn volumojn Das neue Bild der Antike kaj Rom und Karthago. De 1934 Berve kuneldonis la fakperiodaĵon "Hermes".

En 1943 akceptis Berve vokon de la munkenanoj esti sekvanto de sia forpasinta instruisto Walter Otto. Tamen oni ne interkonsentis inter la fakultataro kaj la Nacisocialisma Docenta Ligo. Aparte la tutgermanuja docentista gvidanto kaj medicinisto Walther Schultze opiniis - kiel fake tiel politike - estus pli taŭgaj personoj. Sed danke al Heinrich Harnjanz de la Regna eduka ministerio la aŭtoritatoj bontrovis la dungon de Berve. Ŝajne Berve kapablis havigi, malgraŭ la diktaturo, certan aŭtonomian al la altlernejo. En la 6.2.1943 edzigis lin duafoje lia disĉiplino Anna Elisabeth Glauning kies doktoriĝon li gvidantis en 1936.

Inter 1933 kaj 1945 multfoje Berve propagandis la enkorpigon de priantikvecaj sciencoj en la mondvision nacisocialisman. Berve ekz. idealigis la batalantaran komunumon je Sparto kaj elfaris eseojn eĉ pri la alteco de la raso de la helenaj nobeloj. Tion li ankaŭ aplikis en sia takso de la genta politiko de Aleksandro la Granda.[4] Pro siaj dekstraj agadoj li estis maldungita en decembro 1945 fare de la usonanoj.[5] En la Sovetia okupita zono liaj verkoj Thukydides (1938) kaj Imperium Romanum (1943) estis malpermesitaj.[6]

En februaro 1949 li estis denove akceptita en la Bavara Akademio de Sciencoj kaj en majo li rericevis la ĉeuniversitatan prelegadrajtecon. Pro ke intertempe lian postenon ricevis Alexander Schenk Graf von Stauffenberg, restis nur eksterorda profesoreco por Berve. La sekvantajn jarojn li instruis en Munkeno kaj Regensburgo (ĉi tie ĉe la Filozofia-teologia altlernejo).

En 1954 li iĝis denove orda profesoro en Erlangen; tie estis liaj studentoj i.a. Peter Robert Franke, Franz Kiechle, Edmund Buchner, Eckart Olshausen kaj Michael Wörrle. Ankoraŭ en 1950/51 li publikigis, kun malmultaj ŝanĝoj, sian rasisman historion pri la helenoj. Krome li fariĝis prezidanto de la Komisiono pri malnova historio kaj epigrafio de la influega Germana Arkeologia Instituto. Li prezidantis inter 1960 kaj 1967.

Tamen la alta scienca kvalito de multaj liaj verkoj ne estas pridisputota. Lia duvoluma manlibro (1967) Tyrannis bei den Griechen kaj Das Alexanderreich auf prosopographischer Grundlage neniam perdas sian staton esti fundamentaj verkoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Das Alexanderreich auf prosopographischer Grundlage. 2 Bände (Bd. 1: Darstellung. Bd. 2: Prosopographie.). Beck, München 1926.
  • Griechische Geschichte (= Geschichte der führenden Völker. Bd. 4–5). 2 Bände (Bd. 1: Von den Anfängen bis Perikles. Bd. 2: Von Perikles bis zur politischen Auflösung.). Herder, Freiburg (Breisgau) 1931–1933.
  • Kaiser Augustus (Insel-Bücherei, 444). Insel-Verlag, Leipzig 1934.
  • Sparta (=Meyers kleine Handbücher, 7). Bibliographisches Institut, Leipzig 1937.
  • Miltiades. Studien zur Geschichte des Mannes und seiner Zeit (=Hermes. Einzelschriften, 2). Weidmann, Berlin 1937.
  • Thukydides (=Auf dem Wege zum nationalpolitischen Gymnasium, 5). Diesterweg, Frankfurt am Main 1938.
  • Imperium Romanum (=Schriftenreihe der Deutsch-Italienischen Gesellschaft Leipzig, 1). Koehler & Amelang, Leipzig 1942.
  • Dion (=Abhandlungen der geistes- und sozialwissenschaftlichen Klasse der Akademie der Wissenschaften und der Literatur in Mainz, 10/1956). Steiner, Wiesbaden 1957.
  • Gestaltende Kräfte der Antike. Aufsätze zur griechischen und römischen Geschichte. Beck, München 1949; dua eldono en 1966.
  • Die Tyrannis bei den Griechen. 2 Bände (Bd. 1: Darstellung. Bd. 2: Anmerkungen.). Beck, München 1967.

Literaturo redakti

  • Karl Christ: Helmut Berve (1896–1979). In: Karl Christ: Neue Profile der Alten Geschichte. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1990, ISBN 3-534-10289-4, p. 125–187.
  • Karl Christ: Klios Wandlungen. Die deutsche Althistorie vom Neuhumanismus bis zur Gegenwart. C. H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-54181-X, p. 59–65.
  • Linda-Marie Günther: "Helmut Berve. Professor in München 6.3.1943 – 12.12.1945." Ĉe: Jakob Seibert (eld.): 100 Jahre Alte Geschichte an der Ludwig-Maximilians-Universität München (1901–2001). Duncker und Humblot, Berlin 2002, ISBN 3-428-10875-2, p. 69–105.
  • Jula Kerschensteiner: "Die Chronik des Seminars für Klassische Philologie der Universität München in den Kriegsjahren 1941–1945." Ĉe: Eikasmós. Band 4 (1993), p. 71–74.
  • Stefan Rebenich: "Alte Geschichte in Demokratie und Diktatur. Der Fall Helmut Berve." Ĉe: Chiron. Band 31 (2001), p. 457–496 (interrete).
  • Jasmin Welte: Helmut Berve und die Alte Geschichte. Eine deutsche Biographie (=Antike nach der Antike, 3). Schwabe, Basel/Berlin 2023, ISBN 978-3-7965-4850-5.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Rebenich (2001), p. 446
  2. Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/2731528.
  3. Rebenich (2001), p. 470
  4. Helmut Berve: "Die Verschmelzungspolitik Alexanders des Großen". Ĉe: Klio 31/1938, p. 135–168.
  5. Jakob Seibert: "Vom Seminar zum Seminar." Ĉe: J. Seibert (eld.): 100 Jahre Alte Geschichte an der Ludwig-Maximilians-Universität München (1901–2001) (=Ludovico Maximilianea. Forschungen und Quellen, 19). Duncker & Humblot, Berlin 2002, ISBN 3-428-10875-2, p. 23–39, konkrete p. 24.
  6. indekso de la malpermesitaj libroj