Nĝameno
Nĝameno (pli frue Fort Lamy) estas ĉefurbo de respubliko Ĉado kaj samtempe la plej granda urbo de la lando kun 998.000 loĝantoj (stato: 1999).
Nĝameno (Fort Lamy) | ||
arabe: نجامينا Niǧāmīnā, france: N'Djamena | ||
urbo | ||
Homoj sur ĉevalaj dorsoj en Fort Lamy
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Rivero | Ŝari | |
Situo | Nĝameno | |
- alteco | 298 m s. m. | |
- koordinatoj | 12° 06′ 47″ N 15° 02′ 57″ O / 12.11306 °N, 15.04917 °O (mapo) | |
Loĝantaro | 993 492 (2009) | |
Fondo | 1900 | |
Horzono | GMT (UTC+1) | |
![]() | ||
GeografioRedakti
Nĝameno situas en sudokcidento de la lando ĉe riveroj Ŝari kaj Logone (kiu estas ankaŭ landlimo de Kameruno). En la alia bordo Kousséri etendiĝas.
KlimatoRedakti
En Nĝameno tropika kaj dezerta klimato regas. La temperaturo sumas jaraveraĝe 27,8 °C, la averaĝa precipitaĵo sumas jare ĉirkaŭ 556 mm kaj falas ĉefe je la monatoj junio ĝis aŭgusto.
HistorioRedakti
La urbo fondiĝis dum la franca kolonia regado en jaro 1900 kun la nomo Fort Lamy, sed alinomiĝis en 1973 al Nĝameno (N'Djamena).
La urbo kiel registara centro estas celo, loko de puĉoj.
EkonomioRedakti
En Nĝameno troviĝas la sola universitato de las lando, fondita en 1971.
Nĝameno posedas internacian flughavenon, uzatan de Air France, Ethiopian Airlines, Sudan Air kaj Cameroon Airlines.
En la urbo funkcias modernaj karnofabrikoj kaj naftorafinejoj.