Sergio Franchi, realnome Sergio Galli, (naskiĝis la 6-an de aprilo 1926 en Codogno, mortis la 1-an de majo 1990 en Stonington, Connecticut, Usono) estis itala tenoro kaj aktoro, akirinta usonan ŝtatanecon.

Sergio Franchi
Sergio Franchi en 1969 MGM dosier
Sergio Franchi en 1969 MGM dosier
Bazaj informoj
Naskonomo Sergio Galli
Kromnomo Reĝo de alta C
Naskiĝo 6-an de aprilo 1926 (1926-04-06)
en Codogno, Provinco Milano,  Reĝlando Italio
Morto 1-an de majo 1990 (1990-05-01) (64-jaraĝa)
en Stonington, Konektikuto,  Usono
Ĝenroj opero
Profesio aktoro, operkantisto,
Tipo de voĉo tenoro
Retejo Sergio Franchi Foundation
Persona informo
Naskonomo Sergio Franci Galli
Aliaj nomoj Sergio Franchi
Mortokialo kancero • cerba kancero
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco UsonoItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • muzikisto • televida aktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.sergiofranchi.com
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Codogno, Lombardio, en 1926, Sergio Franchi entreprenis studojn de inĝeniero, laŭ la volo de sia patro, tamen tre frue li komencis ŝati operon.

En 1952, li transloĝiĝis kun sia familio en Sudafrikon, daŭre studante muzikon kaj kanton. Reveninte en Italion li ekstudis kanton kun Majstro Rossi-Masetti.

Sukceso alvenis en 1965 per muzikalo Do I Hear a Waltz?, kiu estis montrita pli ol 200 fojojn. En 1972, li akiris usonan ŝtatanecon kaj li komencis prezenti recitalojn de itala muziko, ludi en muzikaloj kaj muzikaj filmoj.

Li fondis asocion por junaj kantistoj de lirika muziko en Stonington, Connecticut, en Usono. Li mortis pro cerba tumoro, la 1-an de majo 1990, lia edzino Eva daŭrigis la laboron en Sergio Franchi Foundation.

Muzika filmografio redakti

  • Sing, aber spiel nicht mit mir (1963)
  • Il segreto di Santa Vittoria (1969)
  • Musical Comedy Tonight II (1981)

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti