Respubliko Karelio
respubliko (subŝtato) en la Rusa Federacio
(Alidirektita el Karelio (respubliko))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karelio (apartigilo) |
La respubliko Karelio (ruse Карелия/Karelija; karele kaj finne Karjala) estas parto de Rusa federacio, situanta en Nordokcidenta Rusio.
Subjekto de Rusia federacio | |
Respubliko Karelio
Республика Карелия | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Nordokcidenta federacia regiono |
Ĉefurbo | Petrozavodsk |
Prezidanto | Arthur Parfenčikov (ekde ) |
Fondita | 21-a de Majo 1992 (8-a de Junio 1920) |
Demografio | |
Loĝantaro | 643 548 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 3,6 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | karela, rusa |
Etnoj | rusoj (78,9 %) kareloj (7,1 %) belorusoj (3,6 %) ukrainoj (2,0 %) finnoj (1,3 %) vepsoj (0,5 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 180 520 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 185000–186999 |
Aŭtokodoj | 10 |
OKATO | 86 |
ISO 3166-2 | RU-KR |
Retpaĝaro | www.gov.karelia.ru |
63.733.55
La areo de la respubliko estas 180.500 km2, kio estas 1,06% de la tuta areo de Rusio. La loĝantaro je la aglomeraĵo en 2000 estas 766,4 miloj. La averaĝa aĝo de la loĝantoj estas 36,5 jaroj. Respubliko Karelio entenas 19 memadministradajn teritoriojn, 808 loĝlokojn.
Kronologio
redakti- 20-a de majo 1784 - Oloneca Gubernio
- 8-a de junio 1920 - Karelia Labora Komunumo
- 25-a de julio 1923 - Karelia Respubliko de Sovetunio
- 31-a de marto 1940 - Karelia-Finna Respubliko de Sovetunio
- 16-a de julio 1956 - Karelia Respubliko de Sovetunio
- 13-a de novembro 1991 - respubliko Karelio.
Esperantistoj en Karelio
redakti- Vladimir Romanov, Petrozavodsk
- Vitalij Fleganov, Petrozavodsk
Referencoj
redakti- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, S. 12–209; 11, S. 312–979 (Elŝuto el la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Administra divido de Karelio
Ĉefurbo: Petrozavodsk
Urbaj distriktoj: Kostomukŝa | Petrozavodsk
Municipaj distriktoj:
Belomorska |
Kalevala |
Kemja |
Kondopoga |
Laĥdenpoĥja |
Louĥja |
Medveĵjegorska |
Muezerska |
Oloneca |
Pitkjaranta |
Prionega |
Prjaĵa |
Pudoĵa
Segeĵa |
Sortavala |
Suojarvia