eLibrejo

interreta biblioteko de elektronikaj esperantlingvaj libroj en PDF-formo

eLibrejo estas interreta biblioteko de elektronikaj esperantlingvaj libroj en PDF-formo.

La bibliotekon prizorgis Franko Luin, kiu mortis la 15-an de septembro de 2005. La librojn oni povas elŝuti al sia komputilo, dispaki kaj legi sur ekrano. La funkcio de presado estas nuligita, tial neniu povas presi la librojn (tiel estas protektataj la aŭtoraj rajtoj de la verkintoj kaj tradukintoj). Aliflanke la PDF-formato ebligis doni al ĉiu verko aspekton de vera libro, aranĝita grafike, ofte kun ilustraĵoj. Ĉiuj libroj havas similan aspekton, ĉiuj havas bluan inkomakulon kiel simbolon de la eldonserio.

La libroj estas dividitaj jene: Junularaj kaj infanaj - Beletro: Prozo - Beletro: Poezio - Beletro: Teatro - Religiaj libroj - Ceteraj libroj

Ĉe la fino, en 2008, estis en la eLibrejo 277 libroj. La libroj de Inko havas ISBN ojn de 91-7303-000-7 ĝis 91-7303-207-7, kaj la aliaj libroj estis numeritaj de X01-9 ĝis X69-1.

Eksteraj ligiloj

redakti