La naksala movado estas Barata (Hinda) komunisma revolucia movado kiu naskiĝis en la sesdekaj jaroj. Ĝi ricevis sian nomon de la eta vilaĝo nomata Naksalbari, en Okcidenta Bengalo, kie en 1967 maldekstra fako de la Barata Komunisma Partio provis eki kamparanan ribelon. Temis pri Maoisma fako gvidata de Charu Majumdar kaj Kanu Sanyal, kiuj volis ke la Barataj kamparanoj sekvu la ekzemplon de la Ĉina revoluciulo kaj elĵetu la superajn sociajn klasojn de la povo.

Naksalitoj
partio
Lando(j) Barato vd
vdr

En la sama jaro, la "Naksalitoj" kreis la Tut-Hindan koordinigan komitaton de komunismaj revoluciuloj kaj eliris el la oficiala komunisma partio, ne kunsentante kun ĝiaj Stalinismaj pozicioj kaj kun la fakto ke ĝi partoprenis en la balotoj. Ili opiniis ke la tempo por revolucio estis matura. En la postaj jaroj, ili organizis ribelojn trans Barato. En 1972, Majumdar mortis post ke la polico torturis lin, kaj la naksalita movado dividiĝis en multajn malsamajn branĉojn, el kiuj kelkaj partoprenas en la elektoj kaj kelkaj ankoraŭ uzas kontraŭleĝajn metodojn kaj batalas per gerila milito.

Historio de Naksalismo redakti

De 1964 al la Insurekcio Naksalbaria redakti

1964 redakti

Partio Komunisma de Barato (PKB), prokrastante la revolucion armilan, decidis partopreni je elektoj kaj tiu kaŭzis CPM disiĝi de PKB.[1]

1965 - 66 redakti

Estro komunisma Ĉaruo Maĝumdar verkis diversajn artikolojn subtenate je la pensoj de Markso, Lenino kaj Mao dum la daŭro de 1965 - 66. Liajn artikolojn aliaj nomigis kiel Historiaj Ok Dokumentoj. Tiuj dokumentoj estas tre gravaj por la movado naksalisma.[1]

1967 redakti

PKB partoprenis je elektoj kaj registariĝis registaron koalician kun la Kongreso Bengala en la ŝtato de Okcidenta Bengalo. La registaro koalicio havis la nomon United Front.[1]

Insurekcio de Naksalbario (25 de Majo): Sub la estreco de Ĉaruo Maĝumdar, kamparanoj ribelis en la distrikto de Darĝelingo, Okcidenta Bengalo. La kialo estis, ke, la tribunejo permesis junulo triba plugi sian kampon kaj la brutaj malbonuloj de lokaj dommastroj mortigis lin. Tribuloj rebatis kaj forte rekaptis siajn kampojn. La registaro malvenkigis la ribelulojn tribajn kaj naŭ tribuloj mortis en la batalo kiu daŭris dum la daŭro de 72 tagoj.[1] La okazaĵo havis sekvaĵojn gravajn en multaj personoj en la nacio kaj estiĝis la naksalismo. Ne pasis multe da tempo kaj kelkaj sekcioj en la ŝtatoj de Biharo kaj Andra Pradeŝo kunigis al la vidpunkton de naksalistoj.

De Julio al Novembro: Eraj komunismaj revoluciaj kiel Liberation, Deŝbrati kaj Lokjud fondiĝis.[1]

En 12-a kaj 13-a Novembro: Kamarado el la ŝtatoj de Tamil Naduo, Keralo, Norda Ŝtato, Karnatako, Oriso kaj Okcidenta Bengalo renkontiĝis kaj fondigis la Tut-Hinduja Kunordiga Komitato de Revoluciuloj.[1]

Fontoj redakti

  • Sumanta Banerjee, In the Wake of Naxalbari: A History of the Naxalite Movement in India, Subarnarekha, 1980.
  • Edward Duyker Tribal Guerrillas: The Santals of West Bengal and the Naxalite Movement, Oxford University Press, New Delhi, 1987, p. 201, SBN 19 561938 2.
  • Sankar Ghosh, The Naxalite Movement: A Maoist Experiment,Published by Firma K.L. Mukhopadhyay, Calcutta, 1975. ISBN 0883865688.
  • J. C. Johari, Naxalite Politics in India, Institute of Constitutional and Parliamentary Studies, New Delhi, 1972.
  • Sohail Jawaid, The Naxalite Movement in India: Origin and Failure of the Maoist Revolutionary Strategy in West Bengal, 1967-1971, Associated Pub. House, 1979.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Histrio de Naksalismo. Hindustan Times. Arkivita el la originalo je 2010-11-18. Alirita 7 Julio, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-18. Alirita 2010-07-23.