Raŝismo (ruse kaj ukraine рашизм [raŝism]) estas kofrovorto kunfandita el la vortoj rusa kaj faŝismo. La termino estas uzata precipe ekde la milito de la registaro de Rusujo kontraŭ Ukrainio en 2022 (t.n. "speciala milita operaco") por kondamni la konduton de rusiaj aŭtoritatoj kaj armeanoj sub la regado de Vladimir Putin. Ĝiaj uzantoj asertas, ke temas pri politika ideologio, kiu baziĝas sur la ideoj de "speciala civilizacia misio" de la rusoj kaj la uzo de militforto rilate al landoj kiuj estas konsiderataj parto de influzono de Rusio.

Historio redakti

Post komenco de la milito en Ukrainio la 24-an de februaro 2022 ukrainaj aŭtoritatoj kaj propagando komencis aktive uzi la terminon.

La 22-an de aprilo 2022 usona historiisto Timothy D. Snyder publikigis en The New York Times vastan artikolon en kiu li detale priskribas kiel li transliterumis en la angla la vorton raŝism kiel ruscism kaj kial li elektis ĝuste tiun ĉi formon. Inter la ecoj de raŝismo li listigas jenajn: "la kulto de la gvidanto kaj la morto, la korporaciisma ŝtato, la mita pasinteco, la cenzuro, la konspiraj teorioj, la centralizita propagando kaj nun la detrua milito"[1].

En aŭgusto 2022 la Ministerio pri edukado kaj scienco de Ukrainio aldonis al lerneja programo nociojn "rusa mondo" kaj "raŝismo"[2].

La 2-an de majo 2023 la Verĥovna Rada aprobis deklaron, kiu nomis raŝismon ŝtata ideologio de Rusio. Por tiu ĉi deklaro voĉdonis 281 deputitoj, 57 sin detenis. Raŝismo estis difinita kiel "nova speco de totalisma ideologio kaj praktiko, kuŝanta je la bazo de reĝimo, formiĝinta en Rusia Federacio"[3][4].

Kritiko redakti

Kritikantoj de la vorto atentigas ke tio ne estas termino en scienca senco, sed nura politika propagandilo.

Rusia defendanto de homaj rajtoj, aktivulo de judaj organizoj Aleksandr Brod komparis deklaron de la ukraina parlamento kun konduto de germanaj nazioj[5]:

 
 В нацистской Германии тоже любили создавать неологизмы, основанные на ненависти к политическим противникам и, по мнению фашистов, "неполноценным расам". В 1945 году, после Победы над нацистской Германией, эти слова были исключены из лексикона жителей Германии.   Ankaŭ en la Nazia Germanio oni ŝatis krei novvortojn, bazitajn sur malamo al politikaj kontraŭuloj kaj, laŭ opinio de faŝistoj, "neplenvaloraj rasoj". En 1945, post la venko super la Nazia Germanio, tiuj ĉi vortoj estis ekskluditaj el vortaro de la loĝantoj de Germanio. 
— Aleksandr Brod, defendanto de homaj rajtoj, juda aktivulo

Oni rimarkigas ke iuj ecoj de raŝismo, listigitaj en la deklaro de la ukraina parlamento, apenaŭ estas kondamnindaj (diskonigo de la rusaj lingvo kaj kulturo, la Rusa Ortodoksa Eklezio, rusiaj amaskomunikiloj) dum la aliaj propras al la oficialaj ideologio kaj politiko de Ukrainio (kulto de herooj forme de Stepan Bandera kaj aliaj ukrainaj naciistoj, kulto de morto forme glorado de morto en bataloj, kreado de specialaj pompaj ritoj de militistaj entombigaj, projekto de kolosa milita tombejo ks, torĉomarŝoj de ukrainaj naciistoj, kulto de la povo forme de amasa militisma propagando, totala cenzuro forme de likvido de opoziciaj amaskomunikiloj eĉ antaŭ la milito ktp)[6].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti