Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo

Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo – pola festo celebrata la 3-an de majo, fiksita en 1919 kaj denove en 1990, en la datreveno de la Konstitucio de la 3-a de Majo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

Aprobo de Konstitucio de la 3-a de Majo de Jan Matejko

La tago ne estas labortago.

Signifo de la dato redakti

La 3-an de majo 1791 oni proklamis la unuan konstitucion en la moderna Eŭropo, la duan en la mondo post la Usona Konstitucio. Ĝi anticipis la trian en la mondo - la francan konstitucion. La konstitucio estis voĉdonita de Kvarjara Sejmo, kiun oni kunvenigis oktobre 1788.

Fiksigo de la festo redakti

La decido pri la Konstitucio de la 3-a de Majo estis agnoskita kiel festo jam la 5-an de majo 1791.

Komence de la 2007 la 3-a de majo estas ankaŭ nacia festo de Litovio.

Festado dum la germana kaj soveta okupacioj redakti

  • 1940: En pluraj lokoj de Pollando aperis blankaj-ruĝaj flor-bukedoj sur tomboj de naciaj herooj kaj aliloke por memorigi gravajn eventojn en la historio; okaze de la festo polaj lernantoj en Varsovio de kelkaj oficiale ekzistantaj lernejoj ne venis lerni kaj nekonataj personoj metis florojn sur tomboj de mortfalintaj soldatoj septembre 1939

Eksteraj ligiloj redakti