Erich Mühsam
Erich MÜHSAM [eriĥ misam] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1878, mortis la 10-an de julio aŭ la 11-an de julio 1934) estis germana verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj politikisto.
Erich Mühsam | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Erich Mühsam Erich Mühsam | |||||
Naskonomo | Erich Kurt Mühsam | ||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1878 en Berlino | ||||
Morto | 10-an de julio 1934 (56-jaraĝa) en ekstermejo Oranienburg | ||||
Mortis pro | hommortigo • mortpuno vd | ||||
Tombo | Waldfriedhof Dahlem vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Berlino • Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Katharineum vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Germanio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Siegfried Muehsam vd | ||||
Gefratoj | Charlotte Landau-Mühsam vd | ||||
Edz(in)o | Zenzl Mühsam vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • ĵurnalisto • politikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La liberigo de la socio de la ŝtato ❦ De Eisner al Leviné vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erich Mühsam naskiĝis en Berlino, kiel filo de juda apotekisto. Li frue ekinteresiĝis pri anarkiismo. Ekde 1902 li laboris por diversaj revuoj, kiuj reprezentis liajn idealojn, krome li agis en diversaj kabaredoj. Li ludis gravan rolon dum la Bavaria Respubliko de Konsilantaroj (aprilo 1919). Interalie li plurfoje estis gasto en la Monte Verità, kunvenejo de la anoj de la vivreforma movado, parto de la urbo Askono, en la kantono Tiĉino de Svislando. Ses jarojn (1911-14, 1918-19) li pasigis en malliberejo kaj en 1934 li estis murdita en la faŝisma koncentrejo Oranienburg.
La verkaro de Erich Mühsam konsistas el ekspresionismaj poemoj, dramoj kaj eseoj, kiuj reprezentas la anarkiismajn kaj pacismajn idealojn de la aŭtoro.
Listo de verkoj redakti
- Die Wüste (poemoj, 1904)
- Der Krater (poemoj, 1909)
- Die Freivermählten (dramo, 1914)
- Brennende Erde (poemoj, 1920)
- Judas (dramo, 1921)
- Revolution (poemoj, 1925)
- Staatsräson (dramo, 1928)
- Namen und Menschen (memoroj, eld. 1949)