Universitato de Tampere

Universitato de Tampere (finne Tampereen yliopisto) estas unu el grandaj universitatoj de Finnlando. Ĝi havas proksimume 15 000 studentojn kaj ses fakultatojn:

  • Humanisma (fondita en 1964),
  • Informaj sciencoj (2001),
  • Pedagogia (1974),
  • Komerco kaj administrado (1965),
  • Medicina (1972),
  • Sociscienca (1949).
Universitato de Tampere
universitato
Informoj
fondodato 1925
Situo
Geografia situo 61° 29′ 39″ N, 23° 46′ 41″ O (mapo)61.49416666666723.778055555556Koordinatoj: 61° 29′ 39″ N, 23° 46′ 41″ O (mapo)
lando Finnlando
adreso Kalevantie 4, 33100 Tampere, Finland
Nombroj
nombro de studentoj 20 178 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Tampere (Finnlando)
Universitato de Tampere (Finnlando)
DEC
Universitato de Tampere
Universitato de Tampere
Map
Universitato de Tampere
vdr
Nova konstruaĵo Pinni de la universitato

La kampuso de la universitato situas en la urbocentro de Tampere, sed la universitato havas agadon ankaŭ en urboj Hämeenlinna, Pori kaj Seinäjoki.

Historio redakti

La universitato estas fondita surbaze de Popola altlernejo kies agado komenciĝis en Helsinki en 1925. Ekde 1930 ĝia nomo estis Socia Altlernejo (finne Yhteiskunnallinen korkeakoulu, YKK). En 1956 la urbo Tampere kaj la altlernejo interkonsentis pri la translokiĝo de la altlernejo al Tampere kaj 1960 la translokiĝo realiĝis. La altlernejo ricevis nomon Universitato de Tampere en 1966 kaj ĝi fariĝis ŝtata altlernejo en 1974.

La rektoro de la universitato estas Krista Varantola.

Ligoj redakti

[2] La hejmpaĝo de la universitato (en la finna kaj la angla).