Rolandas PAKSAS Pri tiu ĉi sono aŭskulti (* la 10-an de junio 1956 en Telšiai, Litovio) inter la 26-a de februaro 2003 kaj la 6-a de aprilo 2004 estis la prezidanto de Litovio.

Rolandas Paksas
litovia politikisto
Persona informo
Rolandas Paksas
Naskiĝo 10-an de junio 1956 (1956-06-10) (67-jaraĝa)
en Telŝiao
Religio katolikismo vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Teknologia Gediminas-Universitato Vilno • Saint Petersburg State University of Civil Aviation vd
Partio Komunisma partio de LitovioTvarka ir teisingumas vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVilno vd
membro de la Eŭropa Parlamento
por  Litovio
Dum 2009 - 2019
Prezidanto de Litovio
Dum 26-a de februaro 2003 - 6-a de aprilo 2004
Antaŭulo Valdas Adamkus
Sekvanto Artūras Paulauskas
ĉefministro de Litovio
Dum 18-a de majo - 27-a de oktobro 1999
Antaŭulo Gediminas Vagnorius
Sekvanto Andrius Kubilius
2-a periodo
Dum 27-a de oktobro 2000 - 20-a junio 2001
Antaŭulo Andrius Kubilius
Sekvanto Eugenijus Gentvilas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rolandas Paksas dum arta aviado

Li havas diplomojn kiel inĝeniero (1974 ĉe la Universitato Vilno) kaj kiel piloto (1979 en Sankt-Peterburgo, tiam nomita Leningrado). Paksas estis membro en la sovetia kaj litova teamoj en arta aviado kaj gajnis plurajn internaciajn konkursoj.

Dufoje por po mallonga tempo Rolandas Paksas estis ĉefministro de Litovio kaj ambaŭfoje antaŭe urbestro de la ĉefurbo Litovio. Inter marto 2002 ĝis lia elektiĝo kiel prezidanto de Litovio dum januaro 2003 kaj denove ekde oktobro 2004 li estas prezidanto de la de li fondita "Liberaldemokrata partio" (LDP, litove Liberalų demokratų partija), kiu dum majo 2006 ŝanĝis sian nomon al Tvarka ir teisingumas (liberalai demokratai) - mallonge TT, en Esperanto: "Ordo kaj justeco (liberaldemokratoj)". La fondo de tiu partio estis reago al lia dufoja demisio de la ofico de ĉefministro kaj la ekmalharmonio kun la Liberala Unio de Litovio ("Lietuvos liberalų sąjunga"), kiu antaŭe subtenis lin.

Dum februaro 2003 li surprize elektiĝis prezidanto de Litovio, kandidatanta kontraŭ la ĝis tiam oficanta 76-jara prezidanto Valdas Adamkus. Paksas sukcese prezentis sin kiel juna, energioplena kandidato de ŝanĝiĝoj kaj novaj ŝancoj, kaj kiel "advokato de la socie malfortaj loĝantoj".

Korupteco redakti

 
Rolandas Paksas dum marto 2003 en la foiro Kaziukas

Jam mallonge post lia ekofico, dum marto 2003 en la nacia gazetaro ekdiskutiĝis eraroj kaj iritigaj agoj de la nova prezidento. Dum la sekvaj monatoj plimultiĝis la indikoj pri rilatoj de Paksas al rusia mafiuloj, kiuj kunfinancis lian balotan kampanjon, kaj pri subaĉeto de Paksas fare de rusiaj komercistoj. Dum marto 2004 post ampleksaj enketoj la nacia parlamento Seimas ekis pledon pri malpostenigo de li. La supera konstitucia kortumo konfirmis la akuzojn, kaj la 6-an de aprilo 2004 la parlamento kun iom pli ol la necesa 60-procenta plimulto en sekreta voĉdono decidis malpostenigi lin. Paksas mem ĉiam nomis la akuzojn "komploto" kaj akuzis siajn kritikantojn pri "organizo de puĉo". Paksas deklari rekandidatiĝi por la posteno de ŝtata prezidanto dum la nun necesaj novaj balotoj, kaj la supera balota komisiono de la ŝtato unue dum aprilo 2004 konsideris la rekandidatiĝon laŭleĝa, sed la konstitucia kortumo la 25-an de majro tamen decidis, ke Paksas estonte ne plu rajtu je altaj publikaj oficoj, kio signifis neon al la rekandidatiĝo.

La perturboj ĉirkaŭ la prezidento Paksas, kio interalie antaŭ sia malpostenigo mem provis malpostenigi la parlamentan prezidanton, kvankam tio laŭ la konstitucio neniel eblas, estis la ĝis tiam plej granda politika krizo de Litovio ekde la nacia resendependiĝo dum la jaro 1990.

Juraj konsekvencoj redakti

La 13-an de decembro 2005 la supera kortumo de Litovio juĝis la politikiston senkulpa pri perfido de ŝtataj sekretoj. Li do ne enkarceriĝis, sed la eraroj de Paksas estis juĝitaj limigitaj al la misuzo de la prezidenta potenco respektive la malatento de la postenaj devoj.

Kontraŭ la decido ne plu rajtu je altaj publikaj oficoj Paksas protestis ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Hago, sed laŭ la stato de printempo 2008 la decido ankoraŭ validis.

"Ordo kaj justeco" redakti

Dum majo 2002 Rolandas Paksas fondis la politikan partion Liberalų demokratų partija (LDP, "Liberaldemokrata partio"), kiu dum majo 2006 ŝanĝis sian nomon al Tvarka ir teisingumas (liberalai demokratai) - mallonge TT, en Esperanto: "Ordo kaj justeco (liberaldemokratoj)". La partio mem difinas sin kiel konervative liberala: En sia partia programo ĝi propagandas principojn de merkata ekonomio, substrekas la respondecon de la individuo kaj malkonsentas pri ŝtataj influoj en la nacian ekonomion. Laŭ politikaj valoro ĝi konsiderendas konservativa. En la realeco ĝi laŭ kritikaj observantoj je granda parto estas ilo por la politikaj ambicioj de la partia prezidanto Rolandas Paksas. La partio estis kreaĵo de li kaj je alta grado dependas de la populareco de la politikisto.

Inter siaj subtenantoj inter la balotantoj Rolandas Paksas unuavice nombras la malgajnintojn de la ekonomiaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj, tiel ke en la balota programo ankaŭ sociaj postuloj similaj al tiuj de maldekstraj politikistoj ludas rolon. Ĉefe tamen la partio prezentas sin kiel luktanto kontraŭ la establiĝintaj politikaj funkciuloj de la lando kaj kiel luktanto kontraŭ korupto, tial la ŝanĝo de la partia nomo - la memprezenton ne ĝenas, ke la kialo por la tiom mallonga oficperiodo de Rolandas Paksas kiel prezidento de Litovio estis ĝuste implikiĝoj pri korupto.

Dum la parlamenta baloto en Litovio 2008 la partio de Rolandas Paksas iĝis la tria plej forta grupiĝo kaj atingis preskaŭ 13 procentojn de la voĉoj.

Eksteraj ligiloj redakti