Joanne Michèle Sylvie HARRIS (naskiĝis la 3-an de julio 1964 en Barnsley, Yorkshire) estas angla verkistino.

Joanne Harris
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1964 (1964-07-03) (59-jaraĝa)
en Barnsley
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Sankta Katerino • Wakefield Girls' High School vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • universitata instruisto vd
Laborkampo literary activity • prozoFranclingva literaturo vd
Aktiva dum 1992– vd
Verkado
Verkoj Chocolat ❦
Five Quarters of the Orange ❦
Blackberry Wine ❦
Gentlemen & Players ❦
The Lollipop Shoes ❦
Runemarks ❦
Runelight ❦
Peaches for Monsieur le Curé ❦
The Gospel of Loki vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joanne Harris, 2007

Biografio redakti

Joanne Harris naskiĝis en franc-angla familio (ŝia patrino estas francino, ŝia patro estas anglo). Ŝi lernis en knabina lernejo en Wakefield kaj en kolegio en Barnsley, poste ŝi studis modernajn kaj mezepokajn lingvojn en Kembriĝo. Post la fino de studado ŝi laboris kiel vendisto, poste ŝi dum 15 jaroj instruis la francan lingvon en knablernejo en Leeds, gvidis kurson pri la franca literaturo en la Universitato de Sheffield.

La unua romano de Joanne Harris, The Evil Seed, aperis en 1989, sed nek ĝi, nek la dua romano, Sleep, Pale Sister, havis notindan sukceson. Tamen la tria romano, la mistika melodramo Chocolat, okupis la unuan lokon en la listo de furorlibroj de London Sunday Times kaj trafis en la mallongan liston de la Whitbread-premio en la kategorio "Romano". La kinokompanio Miramax Films aĉetis la filmigrajton. Danke al la sukceso de la filmo Chocolat kun Juliette Binoche kaj Johnny Depp kiel ĉefrolantoj la romano iĝis ankoraŭ pli populara en la mondo.

En aŭgusto 2007 Joanne Harris publikigis sian unuan libron por infanoj kaj junuloj, Runemarks.

Joanne Harris partoprenas kiel basgitaristo en muzikgrupo, kiun ŝi organizis, estante 16-jara. Ŝi lernas la norenan lingvon. Joanne Harris loĝas kun siaj edzo Kevin kaj filino Anouchka nemalproksime de sia naskiĝloko.

Bibliografio redakti

  • The Evil Seed (1989)
  • Sleep, Pale Sister (1993)
  • Chocolat (1999)
  • Blackberry Wine (2000)
  • Five Quarters of the Orange (2001)
  • The French Kitchen, A Cook Book (2002)
  • Coastliners (2002)
  • Holy Fools (2003)
  • Jigs & Reels (2004)
  • Gentlemen & Players (2005)
  • The French Market (2005)
  • The Lollipop Shoes (2007) (alinomita The Girl with No Shadow por la usona eldono en 2008)
  • Runemarks (2007)
  • Blueeyedboy (2010)

Eksteraj ligiloj redakti