Maiza siropo

siropo farita el maizo

Maiza siropo (aŭ maizsiropo) estas siropo farata el maizo, komponata ĉefe de glukozo. Ĝi estas uzata por dolĉigi trinkaĵojn, sukojn, glaciaĵojn, panojn, kaj multajn aliajn amasproduktatajn manĝaĵojn. La likva formo malseketigas manĝaĵojn, kaj konservas freŝecon.

Fruktozega maizsiropo redakti

Fruktozega maizsiropo (mallongigata HFCS pro la angla high fructose corn syrup) estas ŝanĝata formo de maiza siropo kun pli alta nivelo da fruktozo. Enzimo estas aplikata al maizsirupo, kiu ŝanĝas glukozon al fruktozo. Ĉar fruktozo estas pli dolĉa ol glukozo, la siropo pli dolĉiĝas, kaj ĝi utiliĝas en amasproduktaj manĝaĵoj kiel dolĉigilo.

Tamen, iuj sciencistoj pensas, ke ĉi tiu ŝanĝita maiza siropo povas esti malsana. Ĝi estis ligita al korpulenteco. Ankaŭ, la grejno eble venas el genmodifitaj plantoj.

Eksteraj ligiloj redakti